Kristala globo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kristala Globo de John William Waterhouse (1902)
La plej granda perfekta kvarca globo estas montrata en la Nacia Muzeo de Natura Historio, Vaŝingtono.
kristala globo
Foto de kvarca kristala globo de la tipo kutime uzata por aŭgurado

Kristala globo (aŭ Aŭgura pilko) estas globo el kristalovitro, kiu estas uzata en certaj kulturoj, laŭ iliaj kredoj, kiel ilo por aŭgurado [1].

Laŭ superstiĉo, tiu povas funkcii kiel helpo por vidi kio okazis, kio okazas kaj kio okazos. Kiam la tekniko de aŭgurado pri la estonteco aŭ la pasinteco uzas kristalon aŭ vitron, ĝi estas nomita en la angla "kristalomancy", kunmetita de greka krystallos (kristalo) kaj greka manteia (divinado) [2][3].

Uzado[redakti | redakti fonton]

Uzantoj, kiuj kredas je la kapabloj de ĉi tiu aparato, observas la kristalan globon, aŭ similan akvoareon (konata kiel la divina naĝejo), kaj interpretas la reflektojn aŭ figurojn kiuj aperas en la globo por antaŭdiri la estontecon. Aliaj opinias, ke longedaŭra vidado de la kristala globo metas ilin en trancon aŭ kvazaŭ hipnotan staton, kiu permesas al ili antaŭdiri la estontecon (kaj ĉi tio sen vidi figurojn aŭ reflektojn en la globo mem).

Historio[redakti | redakti fonton]

Keltaj triboj kredite vivis en Britanio jam 2,000 a.K. estis kunigitaj de pastraro konata kiel Druidoj. Druidoj uzis kristalojn kiel helpon al aŭgurado. La kialo povas esti duobla; sanktejoj estis ofte ligitaj al akvo. Akvo estis io, al kio oni povis oferi aferojn kaj samtempe vidi reflektojn. Kaj vitro kaj kristalo estis ekstreme multekosta varo. En la Mezepoko, vitro estis unu el la plej serĉataj aĵoj kiujn nordeŭropanoj povis akiri de komercistoj de la mediteraneaj landoj.

Poste, dum la mezepoka periodo de Mezeŭropo, de 500 ĝis 1500 p.K., klarvidantoj, sorĉistoj, spiritecaj mediumoj, aŭguristoj, kaj aliaj personoj kun supernaturaj potencoj de kapabloj de antaŭdiro uzis kristalon por "vidi" en la pasintecon, en malproksimajn lokojn jen la estanteco, aŭ la estontecon.

Pro ĝia travidebla naturo, natura gemo kiel ekzemple berilo (mineralo de berilia- aluminia silikato) estis ofte utiligita kiel helpo en aŭgurado. Skotaj Altlandanoj (Highlanders) donis nomojn al tiuj objektoj kaj nomis ilin "ŝtonoj de potenco" aŭ "ŝtonoj de trajtoj". Kvankam la unuaj aŭguraj globoj estis faritaj el berilo, ili poste estis anstataŭigitaj per roka kristalo, kiu estis pli travidebla.

La uzo de kristalaj globoj por divination ankaŭ havas longan historion kun la Romani [4]. Aŭguristoj konataj kiel Drabardi [5], tradicie uzis kristalajn globojn tiel kiel kartoj (taroko) kiel ilo por serĉi scion ĉefe pri estontaj eventoj [6].

Okultismo kaj esoterismo[redakti | redakti fonton]

La arto aŭ kapablo "vidi" en kristalan globon estas konsiderata vidi la signifon ("kompreni obskure" aŭ "riveli") kaj kie bildoj vidiĝas en la kristalo aŭ en aliaj mediumoj kiel akvo estas interpretitaj kiel signifaj informoj. Ĉi tiu "informo" povas esti uzata por fari gravajn decidojn por la vivo de homo, ekzemple pri amo, geedziĝo, financo, vojaĝoj kaj aliaj aferoj. Kiel tia, aŭguraj globoj ne estas precipe diferencaj de aliaj teknikoj aŭ metodoj de aŭgurado kiel ekzemple astrologio kiu ankaŭ havas antikvan historion, sed ne precipe altan, sciencan kredindecon hodiaŭ.

John Dee estis eminenta angla matematikisto, geografiisto, astrologo kaj fantaziisto kiun, inter aliaj, reĝino Elizabeto la 1-a konsultis. John Dee dediĉis grandan parton de sia tempo al alĥemio, aŭgurado kaj hermetiko. Li uzis kristalajn globojn en sia laboro [7].

En arto[redakti | redakti fonton]

Ĵonglado kun kristala aŭ vitra globo

Ankaŭ magiistoj kaj ĵonglistoj foje uzas kristalajn aŭ vitrajn globojn por sia spektaklo.

En la filmo The Labyrinth de Jim Henson, la kristala globo estas signifa elemento en la filmo, kiam la roluloj eniras la kristalajn globojn, kaj la Reĝo de la koboldoj (rolita fare de David Bowie) ĵonglas kun la kristalaj globoj.

La bola de cristal (La kristalglobo) estis programo de Televisión Española en la 1980-aj jaroj, reĝisorita de Lolo Rico, kaj realigita ĉefe de Matilde Fernández Jarrín. La unua elsendo okazis la 6an de oktobro 1984, kaj la lasta en 1988. Kvankam la programo montris diversajn fakojn adresitajn al diferencaj aĝogamoj, ĝi ricevis du premiojn «TP de Oro» al plej bona porinfana programo en 1984 kaj 1986. Menciendas la agnosko fare de diversaj sektoroj de la tiama socio kaj kultura fakularo al tiu eksternorma programo, kiu defiis per traktado al infanoj kvazaŭ plenkreskuloj. Krome ĝi estis respegulo de la forta socipolitika ŝanĝo de la Transiro en Hispanio kaj de la kultura kaj muzika novigo konata kiel Madrida Movida.

En la libro Hari Poter kaj la Ordeno de la Fenikso la kristala globo simbolas la profetaĵon kiu formas la bazon de la libroserio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Crystal gazing”, Encyclopædia Britannica.
  2. Besterman, 1995, pg. 46
  3. George Frederick Kunz. (1913) The Curious Lore of Precious Stones (angle). Philadelphia: Lippincott.
  4. Where did crystal balls come from? (May 21, 2019).
  5. Fortune telling as part of the Roma Culture. Alirita 2023-05-07.
  6. ЦЫГАНЕ И ЦЫГАНСКИЕ ГАДАНИЯ. Alirita 2023-05-07.
  7. John Dee's crystal ball. Arkivita el la originalo je 2023-03-15. Alirita 2023-06-06.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]