Kristala kranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristalaj kranioj estas famaj falsigaĵoj el ekde fino de la 19-a jarcento. Ili estis pretigitaj per borilo, modernaj iloj; poluritaj per silicia karbido kaj korundodiamanto, kies spurojn oni trovis en 2008 per rentgendifrakcia kaj elektronmikroskopa analizadoj. Tiuj poluraj materialoj estas uzataj nur en la moderna industria epoko.

La kristalaj kranioj aperis ekde fino de la 19-a jarcento en bonnomaj institutoj, muzeoj kaj oni longtempe ligis al ili originon el la majaa aŭ azteka epoko. La kranioj grandas 15-25 cm.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]