Spiriteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Spiriteco (el la latina: spiritus, spirito, menso, spiro) rilatas al la spirito kaj ties vivo, male al la materia penso (korpo, instinkto, ktp...). Ĝi estas travivita ligo al malmaterio, dieco, transo au senfino. Ĝi estas la konscio, ke la homa animospirito devenas el io dia aŭ transa aŭ rilatas al ia absoluta realo.

La senco de spiriteco estas proksima de tiu de religio, kvankam ĉi lasta emfazas la organizitan aspekton de iu spiriteca movado. Plie, spiriteco ne aparte emfazas la ekziston de unu aŭ pluraj dioj, sed prefere la nura spirita aktiveco, t.e. meditado kaj spirita enrigardado.

Historio kaj eco[redakti | redakti fonton]

Prapentraĵoj malkovritaj sur multaj kontinentoj, levitaj ŝtonoj (Stonehenge), la piramidoj en Egiptio kaj Mezameriko, la temploj de Angkor, la katedraloj, la moskeoj, ktp. ŝajnas atesti daŭran preokupon de homoj pri spiriteco.

Ideoj pri dieco, animo, anĝeloj, libero kaj aliaj partoprenas ĝeneralan spiritecon. Tiaj ideoj ne estas specife ligitaj al iu doktrino, kvankam ili ne troveblas en ĉiuj religioj.

La ideo pri spiriteco enhavas ofte tiun pri meditado, t.e. spiritan ekzercon celantan superracion. Ekzistas diversaj formoj de meditado laŭ la specifaj kulturoj, sed ĉiuj celas atingi konosferojn trans logika penso.

Spiriteco kaj religio[redakti | redakti fonton]

La difino de spiriteco ne enhavas la organizitan flankon de religio, kvankam ĝi ne malpermesas ĝin. Tia foresto de organizo, kiam ĝi ekzistas, malhelpas la disvastigon de dogmoj.

Iuj konsideras spiritecon kiel specifan aliron al la kono pri dieco aŭ almenaŭ pri transeco: tiel oni parolas pri spirita sperto, kiun mistikuloj nomas neperceptebla. Tia aliro ena kaj/aŭ mistika, malsamas do de intelekta aliro (logika, racia), morala aŭ psikologia.

Religia spiriteco[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kvar grandaj direktoj, t.e. spiritismo, spiriteco, mistikismo kaj esoterismo, kiuj ĉiuj estas vojoj al vivo kun piedoj surterajn kaj provo atingi la superajn stataojn de la estulo.

Spiriteco estas la esprimo, la vivo de la spirito, kaj religioj estas pli ĝuste modeloj kaj institucioj, kiuj proponas ian kadron por ke spiriteco evoluu.

Homoj nekontentaj pri sia religio vole kreas en ties kadro specifan spiritecan vojon. Tiel naskiĝis la religiaj ordenoj de kristanismo, la pensoskoloj de judismo ĉirkaŭ rabeno, la sufiismo en islamo kaj aliaj ne instituciigitaj vojoj.

Nereligia spiriteco[redakti | redakti fonton]

Ekde la dua duono de la 20-a jarcento eksistas vasta movada de "reveno al spiriteco", foje nomita "nova aĝo" (el la angla "New Age"), kies anoj tute ne apartenas al ia religio. La anoj konsideras la movadon kiel venkon de humanismo.

Troveblas en okcidento granda evoluo de spirita movado nereligia, nomita laika, nereligia spiriteco. Matthieu Ricard, la franca interpretisto de la Dalai-Lamao, diras esti tre ligata al la nocio de "spiriteco laika". Dalai-Lamao memorigas ofte, ke religio estas persona elekto kaj, ke duono de la homaro anas nenian religion. Vere, la valoroj pri amo, toleremo, kompasio, kiujn oni trovas en budhismo, estas por ĉiuj homoj kaj la zorgado pri tiaj valoroj ne rilatas al kredi aŭ ne ion. Laika spiriteco estas vido integrala, universala pri la spirita intuicio, kiun havas ĉiu homo.

Laika spiriteco estas ne dogmema, nedisdivida kaj malfermita al diskutado kaj iompostioma kreado de socio pli uniĝanta kaj dividanta komunajn valorojn.

Ĉiutaga signifo[redakti | redakti fonton]

Al iuj homoj la dia estaĵo aŭ aliro al absoluta finfina realo estas tiom origino kaj celo de la vivo, ke la spiriteco, ĉiam pli profunde stampas ĉiutagajn vivon, respondecon kaj etikon. Aliaj serĉas travivaĵoj per spiriteco, kiuj eltiras ilin el la ĉiutaga vivo aŭ tute ne rilatas al la ĉiutaga vivo. Homoj sur la spiriteca vojo provas evoluigi sian konscion kaj pliprofundigi sian rilaton al vivo. Ne temas pri forfuĝo el realo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Margit und Ruediger Dahlke (Hg.): Das spirituelle Lesebuch. (Einleitung: Dalai Lama, C.G. Jung und viele) Knaur, 2000, ISBN 3-426-87024-X
  • Erwin Möde: Spiritualität der Weltkulturen, Verlag Styria, 2000, ISBN 3-222-12798-0
  • Klaus Berger: Was ist biblische Spiritualität? (GTB 1456), ISBN 3-579-01456-0
  • [1] Arndt Büssing, Thomas Ostermann, Michaela Glöckler, Peter F. Matthiessen: Spiritualität, Krankheit und Heilung – Bedeutung und Ausdrucksformen der Spiritualität in der Medizin, VAS-Verlag für Akademische Schriften, 2006, ISBN 978-3-88864-421-4

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Siehe Abschnitt Literatur – Arndt Büssing, et al.: VAS-Verlag für Akademische Schriften, 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]