Moskeo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
moskeo Selimija
moskeo Selimija
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

SunaistojŜijaistojSufismo
Vahabismo

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La moskeo (arabe masĝid, مسجد ) estas la loko de la islama malfermita diservo.

Unu diferenco disde kirkosinagogo estas, ke ĉi tiuj rilatas al difinita loko, dum islamo taksas la tutan Teron moskeo.

La moskeo evoluis historie al aparta konstruaĵo, kie la ĉiutagaj preĝoj, specife la vendreda preĝo apartenas al la plej grava devo de la islamaj viroj. La tradicia moskeo estis uzata ankaŭ por kontrakti aŭ diskonigi aferojn. Al la moskeo apartenas turo nomata minareto, de kies supro laŭtkrias la muezino por preĝado.

Apud la moskeo kelkfoje funkcias madraso, religia lernejo por studi interalie la sanktan libron de islamanoj, la Koranon.

La honoro ĉe eniro de moskeo aperas en ritoj kiel sinlavado, demeto de la ŝuoj, enpaŝo per la dekstra kaj elpaŝo per la maldekstra piedo.

Kiel pramoskeo validas la loĝejo de Mahometo en Medino, en kiu oni jam orientis siajn preĝojn al la kiblo, t.e. al Mekko.

Nuntempa moskeo kutime havas antaŭkorton, en kiu plej ofte troviĝas putoj aŭ alia eblo por la rituala sinlavado. En la interno de la moskeo troviĝas neniu meblo, sed jes la kibla muro, kiu direktas la preĝantojn al Mekko kaj en kies centro lokiĝas senornama niĉo nomata mihrabo.

[redaktu] Gravaj moskeoj

[redaktu] Interretaj ligoj

[redaktu] Vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.