Kordovo (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Kordovo
Córdoba
Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio
Provinco Flago Córdoba
Municipo Córdoba
Loka registaro Ayuntamiento de Córdoba
Urbestro Andrés Ocaña (IU)
Poŝtkodo 14001 - 14014
Retpaĝaro cordoba.es
Demografio
Loĝantaro 323600 [1]
Geografio
Koordinatoj
37°53′N 4°46′U  /  37.883°N, 4.767°U / 37.883; -4.767 (Kordovo (Hispanio))Koordinatoj: 37°53′N 4°46′U  /  37.883°N, 4.767°U / 37.883; -4.767 (Kordovo (Hispanio))
Alto 120 m
Areo 1253 km2
Map of Córdoba in the province.svg
Córdoba (Andaluzio)
DMS
Córdoba
Córdoba
Córdoba sur la municipa mapo de Andaluzio
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Kordovo, hispanlingve Córdoba, estas urbo de Hispanio, en la suda regiono de Andaluzio.

Ĝi situas je la bordo de la rivero Gvadalkiviro kaj enhavas ĉ. 320.000 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi posedas tre riĉan historion. Jam grava dum la romia epoko, sub la nomo Corduba, ĝi estis la naskiĝloko interalie de la filozofo Seneko la Juna. Ĝi eĉ pligraviĝis dum la araba epoko en Hispanio, kiam Kordovo fariĝis la ĉefurbo de la hispana sendependa kalifujo, kaj unu el la ĉefaj sidejoj de la monda kulturo, kun figuroj kiaj la filozofo Ibn-Ruŝd (Averroes) kaj la juda medicinisto Maimonides.

Post la konkero fare de la kristanaj trupoj la urbo iom dekadencis, kvankam ĝi plu estas unu el la plej gravaj andaluzaj centroj, interalie pro sia kultura heredaĵo.

Ĝia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. En ĝi plej elstaras la araba Moskeo, kiu depost la kristana konkero fariĝis katedralo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Aliaj signifoj[redakti | redakti fonton]

Kordovo estas la ĉefurbo de samnoma hispana provinco Kordovo, kun urboj kiel Puente Genil, Cabra, Montoro aŭ Lucena.

Kordovo estas ankaŭ la nomo de kelkaj urboj en Ameriko, precipe unu el la plej gravaj en Argentino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Córdoba - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007