Provinco Kadizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de provinco Kadizo
Kadizo (Kadizo)
DEC
Kadizo
Kadizo
Provinco Kadizo kun la samnoma ĉefurbo Kadizo

La provinco Kadizo (hispane Cádiz [kAdis]) situas en suda parto de Hispanio en Andaluzio. Ĝi limas la provincojn Onubo, Seviljo kaj Malago, la britan posedaĵon Ĝibraltaro, kaj Atlantikon. Ĝia ĉefurbo estas Kadizo.

Geografie oni povas distingi kelkajn zonojn, norde la Sierra de los Alcornocales kaj Sierra de Grazalema (kie oni povas trovi arbaron de pinsapo, Natura Parko kaj Biosfera rezervejo), sude la plej loĝataj partoj, kie oni povas trovi du metropolajn areojn, tiun de Kadiza Golfeto kaj tiun de Ĝibraltara Kampo, kaj belegajn naturajn strandojn ĉe Tarifa kaj Kabo Trafalgar (ĉe kiu okazis la fama Batalo de Trafalgar) kaj kiu aktuale estas grava turismejo, tre ŝatata de veltabulistoj.

Gravaj urboj estas:

Multaj lokoj en la provinco havas la titolon "de la Frontera" (= "de la limo"). Ĝi devenas el la tempo de la "rekonkero" (reconquista) de la Iberia Duoninsulo de la maŭroj kaj signifas, ke iam la fronto de la konkerado estis ĉe tiu urbo.

Komarkoj estas:

  • Kadiza Golfeto
  • Ĝibraltara Kampo
  • La Janda

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]