Andaluzio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Comunidad Autónoma de Andalucía
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio

Flago de Andaluzio

Blazono de Andaluzio
(Detale) (Detale)
Situo

Situo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio

Statistikaj datumoj
Ĉefurbo Sevilo
Surfaco 87.268 km2
Loĝantaro (2007) 8.039.399 loĝ.
ISO 3166-2 AN
Politiko
Statuto de aŭtonomeco 19-a de marto 2007
Prezidento José Antonio Griñán
Parlamento Parlamento de Andaluzio
109 membroj
Reprezento en
 - Kongreso
 - Senato
 
61 membroj
40 membroj
Registaro de Andaluzio

Andaluzio (hispane: Andalucía [andaluθia]) estas Historia Nacieco de Hispanio, kiu kiel aliaj hispanaj naciecoj kaj regionoj konstituiĝas en Aŭtonoma Komunumo kun sia propra registaro, parlamento, justico, ktp.

Andaluzio estas la Aŭtonoma Komunumo kun plej da loĝantoj (preskaû 8.000.000) kaj la dua plej granda komunumo el Hispanio kun 87.300 km2. En Andaluzio estas parolata la andaluza. La andaluza estas dialekto de la hispana lingvo, origino de aliaj hispanaj dialektoj kiel la kanaria aŭ sudamerikaj hispandialektoj.

Mitologie konata kiel la Vesperlando kie estis la Ĝardeno de la Hesperidoj vizitita de Heraklo, Andaluzio estus laŭ kelkaj mitologiistoj la tero kie originis la fama mito de la Atlantido kiel memoro de la antikva Tartezo.

En Andaluzio, oni trovas grandegan ekologian diversecon. En la sama regiono oni povas ĝui montarojn kiel Sierra Nevada (Neĝata Montaro), arbarojn en Ĥaeno, longajn paradizajn plaĝojn en Malago, Kadizo, Onubo, Granado kaj Almerio kie estas ankaŭ dezerto. Pro tio Andaluzio estas la plej turismeca komunumo el Hispanio.

Ĝin trairas inter aliaj la riveroj Gvadiano kaj Gvadalkiviro.

En ĝi abundas olivarboj, kork-kverkoj kaj anzinoj.

Enhavo

[redakti] Adminitra divido

La municipo estas la baza administra unuo en la hispanaj aŭtonomaj komunumoj, kaj inter ili, Andaluzio dividiĝas en 770 municipoj.

La ĉefa grupigo de municipoj estas la provinco, fare de la ŝtata parlamento, sed la hispana Registro de Lokaj Entoj [1] ankaŭ inkludas aliajn grupigojn de municipoj, fare de la aŭtonomaj komunumoj kiel komarkoj aŭ urbaj aglomeraĵoj, kaj aliaj fare volonte de la aligantaj municipoj, kiel mankomunumoj. En Andaluzio estas la sekvajn administraj unuoj: [2]

Municipios: 770 municipoj. Vidu Municipoj de Andaluzio.
Provincias: 8 provincoj. Vidu Provincoj de Andaluzio.
EATIM: 47 komunumoj submunicipaj. Kelkaj municipoj havas subunuoj (EATIM, Entidad de ámbito territorial inferior al municipio).
Mancomunidades: 89 mankomunumoj, kies kreado kaj organizo volonte faras grupoj de municipoj por dungi konkretajn komunajn servojn.
Comarcas kaj Áreas metropolitanas: La andaluza registaro rajtas organizi tiujn administrajn unuojn, komarkoj kaj urbaj aglomeraĵoj, sed la administra mapo ankoraŭ estas nedifina. Kelkaj provincaj registaroj (Diputaciones) parolas pri komarkoj, tamen ne estas agnoskitaj entoj, sed simple estas regionoj laŭ proksimeco kaj historiaj ligiloj.

La ok provincoj de Andaluzio estas:

  • Almerio (8.774 km2), kun 102 municipoj.
  • Granado (12.531 km2), kun 168 municipoj.
  • Ĥaeno (13.498 km2), kun 97 municipoj.
  • Kadizo (7.365 km2), kun 44 municipoj.
  • Kordovo (13.718 km2), kun 75 municipoj.
  • Malago (7.276 km2), kun 100 municipoj.
  • Onubo (10.085 km2), kun 79 municipoj.
  • Sevilo (14.001 km2), kun 105 municipoj.

Iliaj ĉefurboj estas la samnomaj urboj. La ĉefurbo de Andaluzio estas Sevilo, kie situas la Parlamento kaj la Registaro (Junta de Andalucía). Tamen la sidejo de la jurpovo estas Granado.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligoj

·  http://www.andalucia.org
·  http://www.parlamento-and.es
·  Oficiala Paĝaro de Andaluzia Registaro
·  Oficiala Paĝaro de Andaluzia Administracio

[redakti] Referencoj

  1. Registro de Entidades Locales de la Hispana Registaro.
  2. Lokaj Entoj en Andaluzio, studo de la hispana ministerio pri teritoriaj aferoj.




 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flago de Hispanio

Bandera de Andalucia.svg Andaluzio | Flag of Aragon.svg Aragono | Flag of Asturias.svg Asturio | Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj | Banderaextremadura.png Ekstremaduro | Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio | Flag of Galicia.svg Galegio | Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj | Flag of Cantabria.svg Kantabrio | Bandera de Castilla y León.svg Kastilio kaj Leono | Bandera usual de Castilla-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo | Flago-de-Katalunio.svg Katalunio | Flag of the Community of Madrid.svg Madrido | Flag of the Region of Murcia.svg Murcio | Bandera de Navarra.svg Navaro | Bandera de La Rioja.svg Rioĥo | Bandera de la Comunidad Valenciana (2x3).svg Valencia Komunumo
Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto | Flag Melilla.svg Melilo  Aliaj teritorioj: Chafarinas, Vélez de la Gomera, Alhucemas


[redakti] Vidu ankaŭ jenon: