Onubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Onubo
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Pedro Rodríguez González (PP)
Retpaĝaro www.huelva.es
Demografio
Loĝantaro 148.806  (2009)
Loĝdenso 998,7 loĝ./km2
Geografio
Areo 149
Map of Huelva.png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Onubo (Hispane Huelva prononcu Ŭelba) estas urbo en la regiono Andaluzio en Hispanio. Oni uzas la esperantigon Onubo[1], laŭ la malnova latina nomo Onuba. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco ekde 1833 kun oficiala kategorio de urbo ekde 1876.

Onubo lokiĝas sudokcidente de Ibera Duoninsulo, ĉe marenfluo de riveroj Tinto kaj Odiel.

Ĝia loĝantaro estas 148.806 personoj (2009).

Denove dum la 20a jarcento la urbo estis ligata ekonomie al la industrio pri kemiaĵoj (kemia industrio, petrolrafinejo, metalurgio de kupro, celulozp kaj termaj centraloj) kiu, laŭ kelkaj opinioj favoris la ekonomian disvolvigon de la urbo kaj laŭ aliaj estas ekzemplo de la media damaĝo provokita de la koncentro de tiaj industrioj. Ankaŭ la triaranga sektoro kaj tiu de fiŝkaptado estas konsiderinde gravaj en la urbo. Pro ties atlantika situo ĝi posedas gravan fiŝkaptan ŝiparon frostigan de la lando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Onubo troviĝas en malgranda duoninsulo ĉe la marenfluo de la riveroj Tinto kaj Odiel, ĉe ebenaĵo apartenanta al la Baseno de la rivero Guadiana. Ĝi situas proksima de tiu, el kiu marenfluo separiĝas per rio kaj kelkaj insuloj. La du riveroj koincidas en la loko konata kiel Punta del Sebo (aŭ Duoninsulo de HuelvaAnicoba). La mezaveraĝa altitudo varias el nulo (marnivelo) al 54 m super marnivelo.

Ties limoj estas la jenaj:

Nordokcidene: San Bartolomé de la Torre Norde: Gibraleón Nordoriente: San Juan del Puerto
Okcidente: Aljaraque kaj Rivero Odiel Rosa de los vientos.svg Oriente: Moguer, Palos de la Frontera kaj Rivero Tinto
Sudokcidente El Rompido de Cartaya kaj Atlantika Oceano Sude: Punta Umbría kaj Atlantika Oceano Sudoriente: Palos de la Frontera kaj Atlantika Oceano
La Punta del Sebo jardekoj antaŭ la instalado de la kemia industrio en Onubo. Dum jaroj estis renkontigexjo de la onubanoj kiuj ĝuis el «la plaĝo de Onubo». Jam ne plu.

La ebenaĵo kie situas Onubo enhavas marmarĉojn, sablejojn, lagunojn ktp. La grunda materialo estas ĉefe el argiloj. Temas pri sedimentoj el la riveroj Tinto kaj Odiel. La rivero Tinto estas "morta" rivero, ĉar pro la enhavo de metaloj neniu viva estaĵo estas en ĝi ĝis la alveno ĉe Onubo, kie la alfluo de mara akvo ŝanĝas la situacion. Sude estas marmarĉoj, la Rio de Onubo kaj la diversaj insuloj Saltés, Enmedio, Bacuta, Burro ktp kiuj formas gravan naturan lokon. La urbo sidas sur tereno de argilaj montetoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Pro sia situo en la onuba marbordo la klimato de la urbo estas de tipo mediteranea (de transiro inter subtropika kaj moderklimata) kun atlantika influo. La temperaturoj estas de tipo mara, kun jara averaĝo de 17,7 °C kio faras de tiu urbo unu el la plej varmaj de Eŭropo kaj ĝi ricevas 2.984 horojn de suno jare.[2] En 2007, Onubo estis la plej suna urbo de Hispanio, kun 3.120 sunhoroj, laŭ informoj de la Instituto Nacional de Estadística. La plej varma monato estas julio, kiam oni superas la 40 °C ofte. La plej malvarma monato estas januaro, kiam minimumoj ĉirkaŭas la 6 °C kaj la maksimumaj la 16 °C.

Klimatologio en Onubo[3]
1971-2000 Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec AVERAĜE
Mezaveraĝa temperaturo (°C) 11,4 12,7 14,6 16,0 18,8 22,2 25,4 25,5 23,5 19,4 15,3 12,6 18,1
Mezaveraĝa maksimuma temperaturo tage (°C) 16,3 17,6 20,3 21,4 24,1 27,8 31,6 31,8 29,3 24,7 20,2 17,0 23,5
Mezaveraĝa minimuma temperaturo tage (°C) 6,6 7,7 9,0 10,7 13,4 16,6 19,2 19,3 17,7 14,2 10,4 8,1 12,7
Precipitaĵoj averaĝe (mm) 73 43 36 46 30 9 3 4 21 56 74 95 490
Ekstrema klimato

La Ŝtata Agentejo de Meteorologio (AEMET) registris en Onubo (urbodomo) la jenajn ekstremaĵojn (el 1984 al 2009):

Ekstrema klimato[4]
Koncepto Valoro Dato
Maksimuma precipitaĵo en unu tago (l/m2)
160.0 l/m2
26a de oktobro de 1997
Maksimuma absoluta temperaturo (°C)
43,8 °C
25a de julio de 2004
Minimuma absoluta temperaturo (°C)
-3,2 °C
28a de januaro de 2005

Historio de Onubo[redakti | redakti fonton]

La urbo estis renkontigejo de diversaj kulturoj kaj civilizoj. En 2006 oni trovis restaĵojn datitajn inter 3000 kaj 2500 a. K., tre antaŭaj al Tartezo.[5] La trovo de du cilindraj ujoj enhavantaj ĉirkaŭ tridekon de pecoj de prahistoriaj diaĵoj, plej granda konata ĝis tiam, lokigus en Onubo «la konstantan setlejon plej antikvan de Iberio».[6] [7] Spite ĉio tio la historiistoj koincidas je montro de la jaron 1000 a. K. kiel tiu de la fondo de la urba setlejo fare de fenicoj con el nombre de Onoba ("Onos Baal" signifas Dian Fortejon), proksime de tarteza loko.

Ĝi estis tre fama de la antikveco, ĉar en tiu ĉirkaŭaĵo troviĝas la tre riĉaj Minoj de Riotinto.

La zono havis historian gravecon ankaŭ ĉar de Palos de la Frontera (urbo apud Onubo) eliris la unuaj ŝipoj kiujn el Eŭropo trovis Amerikon, gvidataj de Kristoforo Kolumbo.

En la 19a jarcento pro la aĉeto de la minoj de kupro de la nordo de la provinco okazas grava industriigo kaj kresko en la urbo kiu ĝuis de alta ankaŭ populacia kaj industria kresko. Denove dum la 20a jarcento la urbo estis ligata ekonomie al la industrio pri kemiaĵoj (kemia industrio, petrolrafinejo, metalurgio de kupro, celulozo kaj termaj centraloj) kiu, laŭ kelkaj opinioj favoris la ekonomian disvolvigon de la urbo kaj laŭ aliaj estas ekzemplo de la media damaĝo provokita de la koncentro de tiaj industrioj. Ankaŭ la triaranga sektoro kaj tiu de fiŝkaptado estas konsiderinde gravaj en la urbo. Pro ties atlantika situo ĝi posedas gravan fiŝkaptan ŝiparon frostigan de la lando.

Katedralo de Onubo
Huelva, Spain location.png
Monument Columbus Huelva Spain.jpg


Onubo kaj esperanto[redakti | redakti fonton]

Okazis kurso de esperanto sur la placo de la Konstitucio ene de la indignaj movadoj "15M"[8].


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Novaĵoj pri Onubo, Ĉi tie vi trovos informon kaj novaĵojn pri esperanto kaj la esperantista movado en Onubo Konsultita la 17an de oktobro de 2010.
  2. Oficiala retejo de turismo de Andaluzio. Andalucía.org Horas de sol al año. Konsultita la 19an de decembro de 2007.
  3. Valores climatológicos normales. Huelva. Periodo (1971-2000) Agencia Estatal de Meteorología, Hispanio Konsultita la 31an de aŭgusto de 2009.
  4. Valores climatológicos extremos. Huelva. Agencia Estatal de Meteorología (España) Konsultita la 31an de aŭgusto de 2009.
  5. EL SEMINARIO (HUELVA): UN YACIMIENTO ESPECTACULAR Y ESPECULATIVO, konsultita la 12an de decembro de 2007.
  6. Huelva Tartessica. Konsultita la 18an de decembro de 2007.
  7. Los signos escritos hallados en Huelva replantean la historia del Mediterráneo. Konsultita la 18an de decembro de 2007.
  8. hispane Clases de esperanto 31 de agosto a las 19 horas en la plaza de la constitucion