Historiisto
Historiisto estas homo kiu okupiĝas faknivele pri historio.
Enhavo |
Esprimo [redakti]
Principe la nocio rilatas al la historioscienco (alternativa vorto: historiologio). Tamen oni uzas la vorton ‚’historiisto’’ ofte ankaŭ por ĉiuj aliaj homoj kiuj okupiĝas pri historio.
Pli vasta estas la vorto ‚’historiografo’’: tia homo verkas pri historio, sed ne nepre faknivele. Precipe oni uzas la vorton por antaŭmodernaj aŭtoroj, kiuj ankoraŭ ne vivis en tempo de moderna historioscienco. Herodoto aŭ Gregorio de Tours estu nomataj historiografoj, sed ne historiistoj.
Eduko kaj profesio [redakti]
La historioscienco estas universitata fako, kiu povas aspekti malsame laŭ la landoj kaj la universitatoj unuopaj. Kutime oni devas studi plurajn jarojn ĝis oni rajtas partopreni al ekzameno kaj ricevi diplomon. Kelkaj studentoj studas historion kiel kromfakon, dum la ĉeffako estas alia.
Multaj historiistoj laboras kiel instruistoj (en ordinaraj lernejoj aŭ altlernejoj) aŭ kiel kunlaborantoj de muzeoj kaj similaj institucioj. Krome historiistoj povas esti ĵurnalistoj aŭ havi alian laboron kiu postulas homon kun ĝeneralaj, vastaj scioj kaj la kapablo umi kun tekstoj.
Specoj de historiistoj [redakti]
La historiistojn oni povas dividi laŭ iliaj fakoj kaj temoj, ekzemple la historiiston pri antikvo disde la historiisto pri moderna tempo; la historiiston pri politika historio (politikhistoriiston) disde la historiisto pri socia historio (socihistoriiston).
Tre speciala historiisto estas arkeologo, kiu okupiĝas pri neskribaj restaĵoj. Pro la natursciencaj metodoj necesaj lia laboro sufiĉe malsamas de la „kutimaj“ historiistoj, kiuj laboras ĉefe pri tekstoj.
Famaj historiistoj [redakti]
Listo de helenlingvaj historiistoj [redakti]
Romiaj historiistoj kaj arkivistoj [redakti]
| Nomo | naskiĝis | mortis |
|---|---|---|
| Gaius Iulius Caesar | 13a julio -100 en Romo | 15a marto -44 |
| Cremutius Cordus | 25 n. Chr. | |
| Marcus Porcius Cato Censorius | -234 en Tusculum | -149 en Romo |
| Publius Annius Florus | 2a jarcento | |
| Jozefo Flavio | 37/38 en Jerusalemo | ĉ. 100 |
| Junianus Justinus | ||
| Titus Livius | supozeble -59 en Patavium, nuntempe Padua | ĉ. 17 n. Chr. en Patavium |
| Marius Maximus | ĉ. 165 n. e. | ĉ. 230 n. e. |
| Cornelius Nepos | ĉ. -100 | ĉ. -25 |
| Pamphila | ||
| Velleius Paterculus | ĉ. -19 | ĉ. 31 |
| Quintus Curtius Rufus | supozeble 1a jarcento | |
| Gaius Suetonius Tranquillus | inter 70 kaj 75 n. e. | ĉ. 130-140 n. e. |
| Gaius Sallustius Crispus | 1a Oktobro -86 en Amiternum | 13a Majo -35 en Romo |
| Tacitus | ĉ. 55 | post 115 |
| Pompeius Trogus | 1a jarcento a.K. | |
Malfruantikaj historiistoj (de ĉ. 300 ĝis 600 n. e.) [redakti]
| Nomo | naskiĝis | mortis |
|---|---|---|
| Agathias | ĉ. 536 en Myrina | ĉ. 582 en Konstantinopolo |
| Ammianus Marcellinus | ĉ. 330 Antiochia ĉe Orontes/Sirio | ĉ. 395 verŝajne en Romo |
| Cassiodor | ĉ. 490 en Scylaceum | ĉ. 583 |
| Eunapios el Sardes | 345 | 420 |
| Eusebius el Caesarea | 260-264 | 337-340 |
| Eutropius | 4a jarcento | |
| Johannes Malalas | ĉ. 490 en Antiochia | ĉ. 570 en Konstantinopolo |
| Jordanes | supozeble 552 | |
| Marcellinus Comes | post 534 | |
| Menander Protektor | 6a jarcento | |
| Olympiodoros el Theben | 5a jarcento | |
| Philostorgios | ĉ. 368 en Borissos | verŝajne post 433 |
| Priskos | ĉ. 472 | |
| Prokopios el Caesarea | ĉ. 500 | ĉ. 562 |
| Theophylaktos Simokates | frua 7a jarcento | |
| Zosimos | 2a duono 5a jarcento | 1a duono 6a jarcento |
Historiistoj de Bizantio [redakti]
| Nomo | naskiĝis | mortis |
|---|---|---|
| Teofano Homologeto | ĉ. 760 en Konstatinopolo | 817 aŭ 818 en Samothrake |
| Johano Skilitces | 2a duono de 11a jarcento | |
| Mikaelo Psellos | 1017-1018 en Konstantinopolo | 1078 |
| Nikephoros Bryennios | 1062 en Orestias (Adrianopolo) | 1137 en Konstantinopolo |
| Anna Komnena | 1083 en Konstantinopolo | ĉ. 1154 |
| Niketas Choniates | ĉ. 1150 en Chonai | ĉ 1215 en Nikaia |
En mezepoko:
En nova epoko:
Esperantistaj historiistoj [redakti]
Homoj, kiuj laŭprofesie aŭ laŭstude estas/is historiistoj kaj kiuj estas/is esperantistoj aŭ okupiĝis pri Esperanto-historio: