İznik

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
İznik
Mapo
Regiono Marmora regiono
Provinco Provinco Bursa
Koordinatoj 40°25.74′0″N 29°43.17′0″O / 40.429, 29.7195Koordinatoj: 40°25.74′0″N 29°43.17′0″O / 40.429, 29.7195
Areo 753 km2
Loĝantaro de urbo 20,169
Entuta loĝantaro 44,770
Loĝdenso 59/km2
Poŝtkodo 16x xx
Telefona antaŭkodo 0224
Aŭtokodo 16

İznik estas urbo en provinco Bursa en Turkio.

Ceramika kruĉo en Iznik kun flora dekoracio de proksimume 1560...1570 (Luvra Muzeo, Parizo)
Iznik tiles in Selimiye Mosque.JPG

Niceo (greke Νίκαια, Nikaia, hodiaŭ İznik), estis urbo en Bitinio ĉe la orienta bordo de la lago Askan (turke İznik Gölu) kaj ĉe grava strato de Konstantinopolo al Kilikio kaj Sirio. Ekde la 2-a jarcento loĝis multaj kristanoj en la urbo. Plej malfrue ekde 325 ĝi estas episkopejo.

La imperiestro Konstantino kunvokis je 325 al Niceo la koncilion Nicaeum I (1-a Koncilio de Niceo), kiun vizitis inter 250 kaj 300 episkopoj. Tiu unua Nicea koncilio fariĝis fundamento de la eklezia unuiĝo kontraŭ arianismo. La decidita regula fidei kondamnis la arianan rifuzon de la vera Dieco de Kristo. Plejkonata estas la finfine decidita kredkonfeso de Niceo (Nicea-Konstantinopola kredkonfeso, uzata en la roma liturgio kiel "Granda Kredkonfeso"), sed la koncilio fiksis ankaŭ unuecan daton por la ĉiu-jara paska festo en la tuta regno (la dimanĉo post la unua printempa plena luno). La imperiestro deklaris la decidojn de la koncilio regnaj leĝoj. La graveco de la koncilio estas nesupertaksebla por la simbiozo inter ŝtato kaj eklezio, por la komenciĝantaj ekumenaj koncilioj kaj por la kreskanta filozofia terminado de la teologia diskuto.

La 7-a ekumena koncilio Nicaeum II (2-a Koncilio de Niceo) okazis je 786-787 kaj solvis kverelojn pri la uzado de bildoj. Ĝia fina kunveno okazis je la 23-a de oktobro 787 en Konstantinopolo.

Inter la 3-a kaj la 7-a de aprilo de 2009-a jaro İznik gastigis la 2-an Mezorientan Kunvenon de Esperanto.

[redakti] Vidu ankaŭ


Turkio
Ĉi tiu artikolo pri "İznik" ankoraŭ estas ĝermo pri turkia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la ligo redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.