Sirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
الجمهورية العربية السورية
al-Ĝumhurijah al-Arabijah as-Surijah
Siria Araba Respubliko
La flago de Sirio
(Detaloj)
Blazono de Sirio
(Detaloj)
Nacia himno: Humat Ad-Dijar
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Damasko
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo
 % de akvo
185.180 km²
0,06%
Loĝantaro 19.748.000 (2008)
Loĝdenso 107/km²
Horzono UTC+2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno .sy
Landokodo SY
Telefona kodo 963
Politiko
Politika sistemo unupartia socialisma respubliko
Ŝtatestro prezidento Baŝar al-Asad
Ĉefministro Wael al-Halki
Sendependiĝo disde
Francio
17-a de aprilo 1946
Ekonomio
Valuto siria pundo (SYP)
MEP laŭ 2007
– suma $ 90,37 mlrd
– pokapa $ 4.700
v  d  r
Information icon.svg

Sirio (arabe: سورية Surijah) estas lando en Mezoriento ĉe la orienta marbordo de Mediteraneo kiu havas landlimojn kun Israelo, Libano, Jordanio, Irako kaj Turkio.

Sirio havas 19 milionojn da loĝantoj, la plimulto parolas la araban. Cetere, la plimulto de la loĝantaro kredas je Islamo, sunaistoj estas la plimulta islama grupo en Sirio. Inter la muzulmanoj ne sunaistoj en Sirio estas la druzoj, alavitoj kaj ŝiajistoj. En Sirio troviĝas etnaj malplimultoj de asirianoj, armenoj, turkoj kaj kurdoj kune kun miloj da palestinaj rifuĝintoj.

Ekde la jaro 1963, la Partio Baazo aŭ Baath, regas Sirion kaj ekde 1970 la prezidento de Sirio apartenas al la Familio Assad, nuntempe la prezidanto estas Baŝar al-Asad, filo de Hafiz al-Asad, kiu regis la landon de 1970 ĝis sia forpaso en 2000.

Lando en Sud-Okcidenta Azio, inter Mediteraneo kaj Eŭfrato, Taŭruso kaj Araba dezerto.

Datumoj pri Sirio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Sirio estas azia lando, konkrete en Meza Oriento. La nomo Sirio estas tiel antikva kiel ĝia historio, en la Biblio troviĝas multaj referencoj pri ĝi. Antaŭe la teritorio estis multe pli ampleksa, kiu inkluzivis la nunajn Cipro, Libano, Jordanio, Irako kaj Israelo, kies nomo estis Bilad al Cham aŭ Luna Teritorio. Pro tio estas ĝia ĉefurbo, Damasko, ankaŭ nomata Cham, oazo meze de la dezerto.

Sirio kune kun Egiptio, formis la t.n. Unuiĝintan Araban Respublikon inter 1958 kaj 1961.

Dum mallonga tempo dum la 70-aj jaroj, Sirio kune kun Libio kaj Egiptio formis federacion kiu intencis esti la ĝermo por definitiva araba unuiĝo. Tia federacio estis antaŭenpuŝita decidige de la libia estro Muamar Kadafi, sed fiaskis pro la intereskonfliktoj inter la tri landoj kiuj estis dividitaj inter aliaj aferoj pro ilia malsama pozicio kontraŭ Israelo.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Sirio estas respubliko ekde 1963. En 1973 estis aprobita referendumo, kiu fariĝis la Konstitucio ankoraŭ funkcianta, kiu difinas Sirion kiel demokratia respubliko, populara kaj socialista, bazita i.a., en la principoj de egaleco antaŭ la leĝo, religia libereco kaj privata proprietaĵo.

Ĉiun sepan jaron estas elektata la ŝtatprezidanto, kiu devas esti muzulmano, kaj ĉiun kvaran, la Asembleo de la Popolo kaj Konsilio de Ministroj.

Laŭ la Konstitucio, la prezidento rajtas nomumi kaj malnomumi la vicprezidentojn, la ĉefministron kaj la ministrojn. Li estas ankaŭ la ĉefkomandanto de la armeo, ĝenerala sekretario de la Araba Socialista Partio Baaz kaj prezidanto de la Nacia Progresisma Fronto.


Prezidento Baŝar al-Asad.

La tri potencoj de la siria ŝtato estas kontrolataj de Baaz, kiu havas la decidigan partoprenadon en la ŝtataj aferoj danke al la Konstitucio de la lando. Estas permesate la partopreno de aliaj ses malgrandaj partioj, kiuj kune kun la plej granda, Baaz ,kreas la grupon nomata Nacia Progresisma Fronto,الجبهة الوطنية التقدمية. Tiuj partioj estas la solaj permesitaj de la ŝtato esprimi politikajn ideojn de la siriaj civitanoj. Tamen, estas la Partio Baaz kiu regas la menciitan Fronton, kies partioj estas parto de la parlamento, kiu estas kontrolata de la prezidanto de la respubliko.

La Konstitucio de Sirio rezervas al la Partio Baaz, la regadon de la ŝtata registaro kaj la vivon de la siria socio. La prezidanto, kiu havas sufiĉan rajton por regi la ŝtaton, estas elektata ĉiun sepan jaron por plenumi siajn funkciojn kaj kiu samtempe estas prezidanto de la Partio Baaz kaj estro de la Nacia Progresisma Fronto.

La prezidanto de Sirio ankaŭ rajtas nomumi la ministrojn, deklari la militon, proponi leĝojn kaj gvidi la armeon . En la prezidenta elektado en 2007 estis reelektata, kun 97% de la balotado Baŝar al-Asad.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Sirio

En la lando distingiĝas de okcidento al oriento, tri regionoj: la marborda plataĵo, disigita de la interno de Yabal Ansariyya, duobla montĉenaro en kies interno troviĝas diversaj valoj; la centro de la lando estas formita de plataĵo kun kelkaj vulkanaj pintoj, kiu estas trakurata de nordoriento al sudokcidento de montĉenaro en kiu distingiĝas diversaj formitaĵoj: Yabal Abd al-Aziz, Yabal Visir, Yabal Buwayda, Yabal Saar, Yabal al Sarqi kaj Yabal Garbi; la orienta regiono konsistas el valo de Eŭfrato. Tiu ĉi estas la ĉefa rivero kiu transiras la landon, kiu penetras orienten kaj iras en nordorienta direkto; ankaŭ gravas ĝia enfluejo Jabur kaj Oronto okcidente. En la nordorienta ekstremo de la landlimo kun Turkio estas la rivero Tigriso. En la okcidenta parto de la lando la klimato estas mediteranea, sed dum avancado al la oriento ĝi fariĝas seka kaj varma. De sudo al la nordo, en la okcideta triono de la lando, fluas la rivero Oronto.

La loĝantaro koncentriĝas en la okcidenta teritorio kie kreskas vegetaĵoj. Rilate al la ekonomio ĝi iras survoje al disvolviĝo, kvankam ekde 1973, pro politikaj problemoj, kiuj destinigas ĝin grandan arton de ĝia buĝeto por militaj aferoj, la inflacio bremsis tiun progreson.

Ĝia agrikulturo, favorigita ekde 1978 pro la konstruado de la akvorezervujo de Tabka, kiu permesas disŝpruci ampleksan areon, estas dediĉata speciale al la kultivado de cerealoj, kotono, olivarboj kaj legomaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Sirio baziĝas sur la elfosado de nafto, tial ĝi dependas de la fluktuado de ĝia internacia prezo; kutime turnas sin al Irano kiel provizanto, ĉar ĝia interna produktado ne estas kontentiga. La ĉefaj rafinejoj troviĝas en Homs kaj Baniyas. Ĝi ankaŭ posedas rezervojn de naturala gaso, salo, kaj fosfato.

La agrikulturo (tritiko kaj kotono) generas la 27% de MEP kaj la bredado, ĉefe bova kaj ŝafa estas destinata por la lan-eksportado. La industrioj pri teksaĵoj, nutraĵoj, metalurgiaĵoj kaj cemento kio konsistigas la 22% de MEP. La rajtoj je trairado de fora nafto tra ĝiaj naftoduktoj generas grandan monsumon.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Sirio havas plurajn internaciajn flughavenojn, inter tiuj menciindas la Flughaveno de Damasko, Flughaveno de Alepo kaj Flughaveno de Latakia.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La siria loĝantaro estas araba en sia plimulto (90,3%), sed norde loĝas la malplimultoj kurda, armena, asiria kaj turka, ĉiu el ili kun sia propra lingvo. Miloj da palestinatoj loĝas dise en la tuta siria teritorio.

Religio[redakti | redakti fonton]

La islama religio regas la landon: la muzulmanoj ĉefe praktikas sunaismon kvankam ekzistas grupoj de druzoj, alavitoj, ŝijaismo kaj ismaelidoj. La kristana religio en ĝiaj diversaj kredoj (ortodoksa, maronita, armenkatolika, siriaj kristanoj, ktp) estas la malplimulto kaj estas praktikata ĉefe en la periferiaj provincoj kaj kelkaj urbaj kvartaloj.

La loĝantaro koncentriĝas ĉefe en tri geografiaj zonoj: la marborda strio kaj ĝiaj proksimaj reliefoj, laŭlonge de la rivero Eŭfrato kaj ĉe la landlimo kun Turkio. La 51,8% de la sirianoj loĝas en urbaj nukleoj. La kreskado de la industria sektoro kaj la kampara eliro alportis rapidan disvolviĝon al la urboj.

La plej loĝata estas la ĉefurbo Damasko, aliaj gravaj urboj estas Alepo, en la nordoriento; Homs kaj Harna, ĉe la bordoj de la rivero Oronto; kaj Latakia, en la mediteranea marbordo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]