Sudano

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La flago de Sudano
La situo de Sudano en Afriko

Sudano (arabe سودان Ĝumhūrijjat as-Sūdān) estas lando en la nordorienta parto de Afriko, ambaŭflanke de la alta Nilo.

  • Landkodo: SD.
  • Esperanta nomo: Sudano, Sudana Respubliko.
  • Nacia nomo: Ĝumhūrijjat as-Sūdān (ar), Republic of the Sudan (en).
  • Areo: 2 505 800 km².
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento O. H. A. al-Baŝir (1998).
  • Ĉefurbo: Ĥartumo (kun ĉirkaŭaĵo pli ol 4, eble 5–6 milionoj).
  • Loĝantaro: 36 ĝis 41 milionoj (2006, laŭ diversaj taksoj).
  • Ŝtatlingvo: araba lingvo, nubia lingvo, angla lingvo.
  • Kredantoj: islamanoj (70%).
  • Eksporto: nafto kaj petroloj, kotono, sezamo, arakidoj, araba gumo, sukero.
  • Organizoj: UNO (1956)
  • Historio: de 1821 la landon regis Egiptio, poste Britio. La lando sendependiĝis en 1956, sed komenciĝis multjara civila milito de la araba kaj islama nordo kontraŭ la kristana kaj animista ne-araba sudo.

Sudano estas, laŭ areo, la plej granda lando de la kontinento. Ĝia nomo venas el la araba balad as-sūdān, kiu signifas la lando de la nigraj. La oficialaj lingvoj estas la araba kaj la angla, sed estas parolataj ankaŭ ĉirkaŭ 2000 aliaj lingvoj, inter kiuj la plej gravaj estas la dinka, beĝa kaj nuera.

Enhavo

[redakti] Politiko

[redakti] Interna politiko

Dum longa tempo okazas internaj konfliktoj inter diversaj etnaj kaj religiaj grupoj, inkluzive de armitaj kolizioj. Plej gravaj estas konfliktoj en suda parto de la lando kaj en la okcidenta regiono Darfuro. En ambaŭ okazoj bataloj estis interrompitaj danke al enmiksiĝo de internacia komunumo: en Suda Sudano — de 2005, en Darfuro — de 2007. En sudo de la lando funkcias Misio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ekde julio 2007 simila misio estas en Darfuro.

En aprilo 2010 en Suda Sudano devos okazi plurpartiaj balotadoj kaj en januaro 2011 — la referendumo pri futuro de la teritorio. Dum lastmenciita voĉdono la decido estos farita ĉe simpla plimulto, kondiĉe, ke du trionoj de balotantoj partoprenos. Komence la sudana centra registaro insistis, ke 75 % de balotantoj devu konsenti pri sendependeco. Ĉiuj civitanoj en la sudo estos rajtigitaj voĉdoni, inkluzive de loĝantaj nun en Ĥartumo kaj tiuj ekster la lando. En novembro 2009 la gvidanto de Suda Sudano Salva Kiir publike deklaris dum speciala diservo por paco, kiu markis la komencon de registrado de voĉdonantoj, ke voĉdono favore al unueco kun tuta Sudano igos sudsudananojn «duaklasa civitanoj en propra lando» kaj voĉdono favore al sendependeco — «liberaj personoj, en via sendependa ŝtato».[1]

[redakti] Ekstera politiko

Landoj de la Lomea Konvencio

Sudano apartenas al la AKP-ŝtatoj, grupo de 79 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano, subskribintoj de la Konvencio de Lomeo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj




 
Ligo de Arabaj Ŝtatoj

Alĝerio | Barejno | Egiptio | Ĝibutio | Irako | Jemeno | Jordanio | Kataro | Komoroj | Kuvajto | Libano | Libio | Maroko | Maŭritanio | Omano | Palestino | Sauda Arabio | Sirio | Somalio | Sudano | Tunizio | UAE


Aliaj lingvoj