Sklavkomerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sklavotransporto

Sklavkomerco estas la komerco pri sklavoj, kaj ĉefe la sklavecigo de nigraj afrikanoj kaj ilia transporto tra la atlantika oceano al Nord-Ameriko, Brazilo kaj Karibo. Ĉirkaŭ 40% de afrikanoj mortis dum la vojaĝoj.

Dum jarcentoj, Portugalio kaj Britio havis grandajn gajnojn per tiu komerco, sed dum 19-a jarcento, kun novkoloniismo, Brita registaro decidis halti ĝin kaj devigis, ke aliaj landoj faru la samon. La kapitalo akumulita de tiu komerco, estis liberita por investimentoj en industrioj kaj kreditoj. Ekzemple, unuaj fervojoj en Brazilo estis financitaj de la mono de eks-sklavkomercistoj.

Sankta Seĝo kontraŭ la sklavkomerco[redakti | redakti fonton]

Inter la nemultaj oponantoj de sklavkomerco gravas la deklaroj de la papoj kaj aliaj katolikaj organizaĵoj. Listigindaj estas iuj precipaj:

Eŭgeno la 4-a; Kiam oni informis, ke hispanoj okupintaj la Kanariajn Insulojn sklavigis la loke loĝantajn nigrulojn pretekste, ke ili ne konfesas la kristanan kredon, tuj tiu papo, la 13-an de januaro 1435, per buleo “Sicut Dudum” kondamnis sklavismon skribante: “Tiuj homoj devas esti liberaj tute kaj daŭre, kaj ili devas esti liberigitaj sentrudprene aŭ monelaĉete”. Bedaŭrinde hispanoj tion ignoris kaj daŭrigis, subtenate foje ankaŭ de iuj teologoj kaj intelektuloj, sklavigi pretekste ke temus pri malsuperaj kreaĵoj [1].

Pio la 2-a (1462) per buleo Rubicensem difinas la kapton kaj sklavigon de nigruloj “magna scelus” (granda krimo) [2].

Paŭlo la 3-a per la buleo Sublimis Deus (1537) asertis la samon. Ĉar daŭris en certaj okcidentaj landoj diskutoj, ĉu nigruloj kaj indianoj havas egalajn dignecon kaj rajtojn kiel la kristanoj, tiu papo senhezite deklaris tiujn gentojn kaj aliajn egaldignaj al kristanoj, kaj en antaŭa letero al la kardinalo de Toledo li jam definitive proklamis “Indios veros homines esse” (indianoj estas veraj homoj). Bonŝance almenaŭ la hispanaj registaroj leĝfaris laŭ tiu principo [3] [4].

Paŭlo la 4-a ripetis la samon same kiel Pio la 5-a en 1568.

Urbano la 8-a la 22-an de aprilo 1639 en komunikaĵoj al la diversaj eŭropeaj regnoj[5].

Benedikto la 14-a en 1741 per la buleo Immensa Pastorum principis. La “entrudiĝoj” de la lastaj papoj estas afero tre konata, kiel la “In Supremi Apostolatus” de Gregorio la 16-a (1841).

Memorindaj estas ankaŭ la agadoj de la religiaj ordenoj en diversaj landoj. Faru ekzemplojn la jezuitoj en Sudameriko, kiuj pagis altkoste pro sia oponado al la sklavismo praktikata de la portugalaj registaroj (kiel montras ankaŭ la verkoj, el kiuj naskiĝis la filmo “Mission”), kaj la franciskanoj en Meksiko, kiuj luktis kontraŭ sklavigantaj hispanoj malobeantaj al hispanaj leĝoj.

Tiuj papaj "entrudiĝoj" taksendaj estas tro necesaj, se oni konsideras la konfuzon pri tiu temo: konfuzo, pri kiu atestas, certe senvole, ankaŭ Voltare, kiu plu investis sian monon en kompanio trasportanta kaj komercanta pri nigraj sklavoj.

Kiom tiuj solenaj papaj deklaroj kaj sintenoj de la religiulaj ordenoj influis por ke la sklaveco, almenaŭ leĝnivele en Landoj de Okcidento, estus aboliciitaj en la unuaj jaroj de la dekoka jarcento, estas disputeble[6].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Philip D. Curtin, The Atlantic Slave Trade. A Census. Madison, Wisc. 1977 (2. Aufl). - Grundlegendes und wegweisendes Werk.
  • Wolfgang Wimmer: Die Sklaven. Eine Sozialgeschichte mit Gegenwart. Reinbek bei Hamburg, Rowohlt, 1979 (kun utilaj dokumentoj, sed nur popolscienca kaj entute malaktuala). ISBN 3499171694
  • Christian Delacampagne: Die Geschichte der Sklaverei, 2004, ISBN 3-538-07183-7
  • Hans Fässler: Reise in Schwarz-Weiss, ISBN 3-85869-303-0
  • H. D. Baker, Degrees of freedom: slavery in mid-first millennium BC Babylonia. World Archaeology 33/1, 18–26.
  • Tidiane N'Diaye Le génocide voilé, france Édition Gallimard, Paris cedex 07 2008 - 253 paĝoj ISBN 2070119580 EAN: 9782070119585
  • Tidiane NDiaye Der verschleierte Völkermord La vualita gentomurdo Die Geschichte des muslimischen Sklavenhandels in Afrika. La historio de islama sklavkomerco en Afriko. Franca orignala titolo: Le génocide voilé. ... Rowohlt Eldonejo GmbH Marzo 2010 - germane - 251 paĝoj ISBN 349804690X EAN: 9783498046903

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. La itala vikipedio pri Eŭgeno la 4-a
  2. [1]
  3. [2]
  4. [3]
  5. [4]
  6. OLIVIER PÉTRÉ-GRENOUILLEAU, Les traites négrières. Essai d’histoire globale, Gallimard, Parizo 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]