Portebla dokumentformo

El Vikipedio

(Alidirektita el PDF)
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tiu artikolo estas pri dosiera formo. Pri la aliaj signifoj de la trilitera kombino vidu apartigilon PDF (apartigilo).


Portebla dokumentformo
Nomo: Portable Document Format
Dosierfinaĵo: .pdf
MIME: application/pdf
Firmao Adobe System

PDFPortebla dokumentformo (ang. Portable Document Format) estas dosierformo ellaborita de la firmao Adobe Systems en 1993. PDF-dosieroj estas uzataj por prezenti dudimensiajn dokumentojn tute same en ajna aparato kun ajna ekrana distingivo. PDF estas malferma normo kaj laste pliproksimiĝis al normigo ĉe ISO kiel ISO 32000.[1][2]

[redakti] La ĉefaj trajtoj

  • Ĝi povas enhavi tekston, bildojn kaj eĉ muzikon.
  • Ĝi estas vaste uzata en TTT por dokumentoj.
  • Oni povas ĉifri la dosierojn por protekti ilin kontraŭ ŝanĝoj, presado aŭ kopiado.

[redakti] Historio

Ĝi debutis en 1993 per Acrobat 1. Ĝi komence estis pagenda, sed pli poste oni disŝutis ĝin senkoste kaj en 2004 jam aperis Acrobat 7.

[redakti] Referencoj

  1. Orion, Egan (2007-12-05). PDF 1.7 is approved as ISO 32000 (HTML). The Inquirer. The Inquirer. vizitita en 2007-12-05.
  2. Adobe wins backing for PDF 1.7 - vnunet.com