Operaciumo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Komputiko > Operaciumo


Operaciumo, ankaŭ nomata operacia sistemooperaciada sistemomastruma sistemo, estas programaro stiranta la funkciadon de komputilo. Ĝi estas sendependa de la aplikaj programoj, sed necesa por ilia kunlaboro. Operacia sistemo plenumas la administradon de la aparataj rimedoj de komputilo, organizas la interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj uzantoj. Operaciumo zorgas pri dosiero- kaj memoradministro, stirado de eneligoj, taskoplanado, datumprotekto, kontado de rimedouzo kaj traduko de la ordonoj en internan ("maŝinan") lingvon. Iam ankaŭ aliajn sistemajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo.

Enhavo

[redaktu] Taskoj de operaciumo

[redaktu] Ĉefaj taskoj

  • Startado de la komputilo. La operaciumo zorgas pri tio ke ĉiuj necesaj dosieroj kiuj estas bezonataj, estas ŝarĝitaj.
  • Ebligi al la uzanto doni ordonon. Devas do esti ofertita uzantointerfacon.
  • Startigi programojn.
  • Komunikado kun flankaparatoj:
    • Enigo: la enigo de flanaparatoj kiel klavaro kaj muso devas esti korekte interpretite.
    • Eligo: flankaparatoj kiel ekrano kaj printilo devas ricevi la korektajn instrukciojn.
  • Memormastrumado: mastrumado de la interna kaj eksterna memoro komputila.

[redaktu] Kromaj taskoj en pli komplikaj sistemoj

  • Plurtaskado: determini kiu programo en kiu momento funkciu (se la operaciumo permesas ke pluraj programoj funkciu samtampe)
  • Administrado de uzantoj ĉe serviloj.
  • Funkciigi servojn ĉe serviloj.
  • Energiomastrumado ĉe porteblaj komputiloj.

[redaktu] Listo de operaciumoj

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Fontindiko

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al