Persona komputilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo de moderna persona komputilo

Persona komputilo (mallongigo: PK) estas kutime mikrokomputilo, kiu estas sufiĉe malmultekosta, malgranda kaj kapabla, por ke unu persono povu uzi ĝin. La esprimo estis popularigita de Apple Computer kun Apple II dum la malfruaj 1970-aj kaj fruaj 1980-aj jaroj kaj poste de IBM kun IBM PC.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj komputilaj partoj estis tiel malmultekostaj, ke entreprenoj komencis evoluigi komputilojn por la privata uzado.

La unua tia komputilo estis Xerox Alto de la esplorejo Xerox PARC el la jaro 1973. Ĝi estis prototipo kaj estis uzata nur por esplorado. Xerox Alto havis grafikan uzulinterfacon, vertikalan ekranon (pli alta ol larĝa), 3-klavan muson, skribmaŝinsimilan klavaron kaj aldone 5-klavan enigilon por specialaj ordonoj.

La unua komputilo por hejmaj uzantoj, kiu havis ekonomian sukceson, estis Altair 8800 de la kompanio MITS el la jaro 1974.

La unua industrie produktita PK estis Apple II de la kompanio Apple. Ĝi estis prezentata je la 5-a de junio 1977 en Usono. Ĝi havis ok ŝtopingojn de la 8-bita Apple-bus-sistemo por aldonaj tabuloj, per kiuj oni povis uzi la komputilon por diversaj aplikaĵoj (ekz-e tekstredaktado, ludoj ktp.). Apple II jam povis prezenti plurkolorajn bildojn kaj sonojn.

Proksimume je la sama tempo, en 1977, la unuaj hejmaj komputiloj estis prezentataj, Commodore PET 2001 kaj Tandy TRS 80 Model 1. Ili havis similan karakterizon kiel Apple II, sed ili ne havis ŝtopingojn por aldonaj tabuloj kaj ne povis prezenti plurkolorajn bildojn kaj sonojn.

IBM PC[redakti | redakti fonton]

IBM-PC (IBM 5150)

Post la sukceso de Apple II dum la malfruaj 1970-aj jaroj ankaŭ IBM komencis evoluigi proprajn personajn komputilojn. Je la 12-a de aŭgusto 1981 la unua IBM PC estis prezentata. Tiu komputilo estis tre simila al Apple II. Ĝi havis 8-bitan ISA-buson, povis produkti sonojn kaj prezenti plurkolorajn bildojn. Por distingi la novan komputilon disde la pli malmultekostajn hejmajn komputilojn, la reklama sekcio de IBM uzis la esprimon "Persona Komputilo".

IBM provizis sian unuan IBM PC per la procesoro 8088 de la firmao Intel. Ankaŭ la sekvaj versioj estis provizitaj per la procesoroj de la firmao Intel. Post la 8088-procesoro sekvis la procesoro 8086 kaj la mallongigo "x86-arkitekturo" establiĝis por tiu serio. De 1985 ĝis 1995 IBM PC estis vendita kun la operaciumo de IBM, PC-DOS, kiu komence estis evoluigita de Microsoft por IBM. La kunlaboro komenciĝis en 1981 kaj finiĝis en 1985. Ambaŭ entreprenoj poste dise pluevoluigis siajn operaciumojn. Ekde tiam la operaciumo MS-DOS de Microsoft troviĝis nur sur komputiloj, kiuj kongruas kun la konstrumaniero de IBM, la IBM-PC-kongruaj komputiloj.

Hejmaj komputiloj kaj IBM-kongruaj PK-oj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1980-aj jaroj aperis novaj komputiloj etenditaj je televida elirejo kaj sonproduktilo. La plej ofte vendita komputilo estis Commodore C64 kaj la aparatoj de la Amiga-serio kaj la diversaj variantoj de Atari ST.

La IBM PC estis rilate al grafikaj kaj sonaj kapabloj teknike tre malsupera al la hejmaj komputiloj kaj estis komence vendita je alta prezo. Ĉar IBM ne havis monopolon pri la uzitaj partoj, Compaq povis en 1983 prezenti la unuan IBM-kongruan komputilon. Precipe en Orienta Azio entreprenoj kreis multajn klonojn. La tiel evoluiĝanta merkato kaŭzis per konkurenco pli malaltajn prezojn kaj pli multajn novaĵojn. Dum unu jardeko la PK forpremis hejmajn komputilojn ankaŭ en la privata sfero.

Ankaŭ Apple-komputiloj estis kopiitaj, sed la entrepreno povis teni sian pozicion. La serio Apple II estis ĉesigita komence de la 1990-aj jaroj. Nur la serio Macintosh estis ankoraŭ produktita. Apple estas nuntempe la sola produktisto, kiu mem evoluigas aparataron kaj programaron kaj vendas ilin komune.

La plej multaj aliaj produktistoj, kiel Commodore, malaperis komence de la 1990-aj jaroj. La pli aktualaj komputiloj de IBM, ekz-e PC 300GL, restis plejparte malkonataj. Same malsukcesis la provo de IBM rekonkeri la merkaton per la serio Personal System/2 kaj la operaciumo OS/2.

Modernaj personaj komputiloj[redakti | redakti fonton]

La povo de personaj komputiloj kreskadis ekde la komenco. Krom dokumentoredaktado kaj tabelkalkulado la plurmedio fariĝis unu el la ĉefaj aplikaĵoj. Plej ofte IBM-kongruaj komputiloj estas uzataj. Nur Apple havas ankoraŭ rimarkindan parton de la merkato.

Hodiaŭ oni uzas krom la Vindozon de Microsoft ankaŭ aliajn operaciumojn sur IBM-kongruaj komputiloj. Plej ofte tiuj operaciumoj estas variantoj de UniksoLinukso. Ankaŭ la operaciumo de Apple estas ekde la versio Mac OS X varianto de Unikso.

Partoj[redakti | redakti fonton]

Ĉeftabulo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉeftabulo.

La ĉeftabulo estas la ĉefa cirkvita tabulo de persona komputilo. Multaj aliaj partoj estas konektitaj rekte aŭ nerekte al la ĉeftabulo. Sur la ĉeftabulo kutime estas kutime muntitaj unu aŭ pluraj procesoroj, subtenaj cirkvitoj, ĉefmemoro kaj cirkvitoj helpantaj dum la komenca agordo post la enŝalto (BIOS). En multaj porteblaj komputiloj la ĉeftabulo enhavas kutime ĉiujn kernajn partojn. Ofte la funkcio de la ĉeftabulo estas etendebla per aldonaj cirkvitaj tabuloj (aldonaj tabuloj).

Procesoro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Procesoro.

La procesoro estas la parto de la komputilo, kiu plenumas la programojn, ankaŭ la operaciumon. Preskaŭ ĉiuj PK-oj enhavas specon da ĉeforgano konatan kiel mikroprocesoro. IBM-kongruaj komputiloj uzas x86-kongruan procesoron, kutime produktitan de Intel, AMD, VIATransmeta. Apple-komputiloj komence estis konstruitaj per la serio 68000 de Motorola, poste PowerPC kaj ekde 2005 Apple uzas x86-kongruajn procesorojn de Intel.

Ĉefmemoro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉefmemoro.

La ĉefmemoro estas rapida memoro senpere adresebla de la ĉefprocesoro. Ĝi estas uzata por memori la plenumatan programon kaj datumon. PK-oj uzas duonkonduktilan senvice atingeblan memoron kiel DRAMSRAM. La ĉefmemoro estas kutime multe pli rapida ol amasmemoro kiel diskaparato aŭ lumdisko, sed ĝi ne povas teni datumojn sen energio kaj estas pli multekosta ol amasmemoro.

Amasmemoro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Diskaparato.

Amasmemoro memoras programojn kaj datumojn sen energio. La plej ofte uzata formo da amasmemoro en personaj komputiloj estas diskaparato.

Persona komputilo povas esti etendita per la aldono de diskaparatoj aŭ lumdiskoj, se la amasmemoradaptilo provizas etendeblecon. Ekz-e la uzulo povus aldoni diskaparatojn kaj lumdiskingojn. Normaj internaj memoraranĝaj interfacoj estas ATA, Serial ATA, SCSI kaj CF+ Type II.

Vidkarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Vidkarto.

La vidkarto aŭ grafika karto bildigas la grafikan eligon de la komputilo al la komputila ekrano kaj estas esenca parto de moderna komputilo. En malnovaj komputiloj grafikaj kartoj estis integritaj en la ĉeftabulo, sed pli ofte ili uzas busan sistemon kiel PCI, AGPPCI Express.

Kiam la IBM PC estis enkondukata, multaj personaj komputiloj uzis nurtekstan eligan adaptilon kaj havis nenian grafikan kapablon.

Bloko de elektrizo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo pri komputilaj blokoj de elektrizo de normo ATX.

Specoj de personaj komputiloj[redakti | redakti fonton]