Unikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Komputiko > Operaciumo > Unikso


La Uniksa (UNIX®) sistemo estas portebla komputila operaciumo origine verkita de grupo de AT&T Bell Labs, inter aliaj Ken Thompson kaj Dennis Ritchie.

La ĉefaj formoj konataj de Unikso estas:

Historio[redakti | redakti fonton]

Heredado-arbo de Unikso-similaj operaciumoj

Thompson kaj Ritchie estis eltirataj el la devena kunlaborado MULTICS, post kiam la aparatoj de 1966 kaj 1967 malsukcesis subteni ĝin. Inspirite de sia laborado pri la projekto MULTICS (angle: MULTiplexed Information and Computing Service; Multipleksorita Informaĵa kaj Komputila Servo) je 1969 Ken Thompson verkis la unuan Uniksan sistemon en asembla lingvo por la komputilo Digital PDP-7.

La nomo UNIX estis elektata kiel vortludo pri MULTICS, kiu implicas la anglan etendaĵojn "UNified Information and Computing Service" (Unuigita Informaĵa kaj Komputila Servo). Kiam Thompson kaj Ritchie ricevis atingon al PDP-11/20, ili reverkis la Uniksan sistemon en PDP-11-a asembla lingvo. Post ĉi tiuj unuaj versioj ili ricevis la sciadon de aliaj sciencistoj ĉe Bell Labs, ili kunlaboris (en 1972 ?) por reverki la operaciumon uzante la novan programlingvon C de Dennis Ritchie. Interese, AT&T provizis monon por la unua verkado pri la C-lingva versio por krei sistemon por elektronika dokumentado, ĉar operaciumo ne havis ĝian propran intereson por tiu, kiu posedis tiam la telefonan monopolon. Je 1973 kaj 1974 la Uniksa teamo sukcesis oferti bendojn, kiuj enhavis la novan operaciumon, al universitatoj por esploradaj celoj ĝis la Sepa Eldono. La Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley estis notenda pro uzo de Unikso kiel la centro de sia esplorado por operaciumoj kaj pro portado al ĉiuj el siaj minikomputiloj, inkluzive de la DEC PDP-11. Malgraŭ ke AT&T ĉesis disdoni la fonton por la Uniksa sistemo post la Sepa Eldono, Berkeley daŭre verkis tion, kio ekestis konata kiel "Berkeley Unix". Ĝi ofte egalis aŭ superis la kapablojn verkitajn de la teamo ĉe Bell Labs. Kiam Berkeley Unix iĝis sufiĉe matura, ĝi estis pakata kiel la Berkeley Software DistributionBSD (Berkeley-a Softvar-Disdonaĵo), kaj proksimume samtempe, kiam Bell Labs komencis paki la AT&T-an Uniksan sistemon kiel Sistemon V (kvin).

Ekde proksimume 1980, diversaj firmaoj komencis vendi komercajn disdonaĵojn de la Uniksa sistemo por siaj mini-komputiloj kaj laborstacioj. Kvankam iuj firmaoj elektis bazi siajn disdonaĵojn je AT&T-a Sistemo V, multaj el tiuj firmaoj dekomence uzis la BSD-version de Berkeley, ĉar ĝi havis interesajn pliboniĝojn.

Ĉirkaŭ 1987 la AT&T-teamo decidis, ke ili normigos la Uniksan sistemon verkante Sistemon V Versio 4 (SVR4), kiu enhavis kaj normigis la ideojn uzitajn en ĉiuj el la diversaj disdonaĵoj. Spite de divido en la normiga laboro, kiu rezultis en la kreado de OSF/1, kiu estis uzata nur de unu firmao, la AT&T-teamo disdonis SVR4 je 1989. Data General estis la unua firmao, kiu uzis la novan operaciumon ĉe siaj AViiON-serviloj je 1990.

Je 1993, la plejmulto de la unuaj komercaj BSD-vendistoj, inter aliaj Sun kaj SGI, moviĝis al SVR4 kiel la bazo de siaj operaciumoj kun vendistaj kaj BSD-aj plibonigoj super la nova norma bazo. La unua eldonita priskribo de la internaj detaloj de la sistemo estis libro de Aŭstralia universitata profesoro, la tiel nomata Lions-libro.

Ne longe post kiam Sun formaligis SVR4, AT&T vendis sian restantan intereson en la Uniksa sistemo kune kun la Uniksa Laboratorio al Novell. Tiutempe, Novell ektimis pro la eniro de Microsoft en la vendado de retaj komputiloj; firmaestroj kredis, ke la Uniksa sistemo estis ŝanco por malhelpi Microsoft. La Uniksa sistemo ne progresis ĉe Novell pro financaj problemoj de la firmao, ĉar la vendokresko estis limigita. Post kelka tempo Novell devis disvendi multe da siaj posedaĵoj inkluzive de la Uniksa sistemo por labori pri sia centra softvaro.

Unikso estis dividita en tri partojn, post kiam ĝi eliris el Novell.

  • La Uniksa nomo estis transdonita al la grupo X/Open (nun simple "The Open Group", La Malferma Grupo) por certigi Uniksajn versiojn kiel normajn.
  • La fonto estis vendita al la Santa Cruz Operation (SCO), kiu vendis SVR4-on ĉe aparato de Intel flanke de sia tradicia Xenix-simila SCO-Uniksa oferto.
  • Hewlett-Packard aĉetis la operaciuman laboratorion, kiu iĝis embarasita pro interna politiko, kiam petita krei la anstataŭanton por la Uniksa versio de Hewlett-Packard, HP-UX.

Post kelka tempo la restantaj laborantoj iĝis parto de la pli ampleksa firmao HP.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]