Retpoŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La heliko, deviga signo en retmesaĝoj.

Retpoŝto, retletero, retmesaĝoe-poŝto (mallongigo de elektronika poŝto) estas servo en komputilaj retoj, kiu ebligas sendi kaj ricevi leterojn (mesaĝojn).

Nuntempe la plejparton de la retpoŝtaĵoj oni sendas trans la Interreto per protokoloj de la tipoj SMTP, POP3 kaj IMAP.

Ĉar Esperanto uzas ĉapelitajn literojn kaj multa retpoŝta programaro nur traktas tekston en formato ASCII aŭ ISO-8859-1 (Latin-1), surogata skribosistemo ankoraŭ iam necesas por skribi Esperantan tekston retpoŝte.

En esperanto, oni povas uzi la formojn de adjektivo ("reta") aŭ adverbo ("rete") mallongigante la vorton "(per/de) retpoŝto".

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Ĉar oni ricevas retpoŝton en alia (virtuala) skatoleto ol la dissenditaĵoj, jam ne eblas uzi leterkesto, poŝtkestopoŝtujo por tio.

Proponoj (angle: inbox kaj outbox):

  • ricevujo kaj senditujo
  • enpoŝtujo kaj elpoŝtujo

Elektronika letero portas adreso(j)n, al kiuj ĝi estas sendata. Ĉar komputilo povas facile kopii informon, la letero povas havi multajn adresojn. Ĉi tiuj adresoj estas:

  • Adresoj de ĉefaj adresatoj, por kiuj la letero estas destinita; (To)
  • Adresoj, kiuj ricevas kopion de la letero; (CC:)= carbon copy
  • Adresoj, kiuj ricevas nevideblan kopion de la letero (aliaj adresatoj ne vidas, ke ankaŭ ĉi tiuj adresoj ricevis la leteron). (BCC:) = blind carbon copy

Por sendi leterojn al multaj adresoj oni uzas ankaŭ dissendolistojn.

Retletero portas ankaŭ la adreson de la sendinto. Krome ĝi povas havi resendoadreson, se oni deziras, ke oni respondu ne al la sendinto sed al alia adreso. Al tiu resendo-adreso la letero povas reveni en okazo de malsukceso de sendado.

Ĉiuj tiuj diversaj adresoj troviĝas en la ĉapo de la retletero. La ĉefa parto de la retletero en kiu troviĝas la komuniko, estas nomata la korpo de la letero. Ĝi povas havi ankaŭ alkroĉitajn dosierojn, per kiuj oni povas transdoni ankaŭ netekstan informon, kiel bildon, sondosieron, programon, ktp.

Letero diferencas de paketoj de protokoloj IP, TCP kaj aliaj, kvankam ankaŭ paketoj portas informon de unu uzanto de la reto al la aliaj. Sed la paketoj estas de pli malalta nivelo, homoj ne sendas ilin senpere.

Retletero en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton e-mail, en franclingva Kebekio, parolante pri retletero, oni uzas la vorton courriel, kiu estas miksaĵo inter courrier (letero) kaj electronique (elektronika). La kebek-devena vorto courriel jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin (vidu ankaŭ spamo).

En Germanio kelkaj lingvopurigantoj uzas "E-Post" aŭ "Netzpost", kvankam "Post" ankaŭ estas fremdvorto en la germana (la klarigo por tio estas, ke la plej multaj nuntempaj lingvopuristoj de la germana lingvo emas eviti ĉefe la grandan kvanton de novaj anglaj fremdvortoj, kaj "Post" ne estas inter ili). Anstataŭ elektronika leterkesto (angle: mailbox) oni moke uzas Mehlbox (skatolo por faruno) kun simila prononco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]