Faksilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hejma faksilo

Faksilo (aŭ faksaparatotelekopiilo) estas aparato por forsendo kaj reprodukto de dokumentoj per telefonlinio aŭ radioonda metodo.

La nuntempaj faksiloj skanas la originalon kaj plusendas la datumojn al alia aparato, kiu reproduktas la dokumenton. Ili anstataŭigis la telegrafon kaj la telekson, sed kun ili nun konkuras la komputila korespondado.

Post jaroj, dum kiuj ekzistis diversaj normoj en diversaj landoj, oni akceptis en 1980 la t.n. normon de Group 3 kiu certigas la kompatibilecon de la aparatoj mondskale. En la aparato lumpalpas 1728-elementa lumsensa strio, kiuj fordonas diversan tension. Ĉar la palpado estas 4 linioj/mm, estiĝas 2 milionoj da tensiosignoj po paĝo en formato A4. La signojn transformas la aparato al bitokoj kiuj estas kompaktigitaj, poste forsendas ilin analoge. Tiuj analogaj signaloj estas aŭdeblaj kiel ŝanĝantaj sonoj. Dum la kompaktigo, el 2 milionoj oni malpliigas je 400.000 la necesajn bitokojn je paĝo.

Ĉe la akcepta flanko, aparato malkombinas la signojn kaj reproduktas la dokumenton.

Kontraŭe al telegrafoj kaj teleksoj la faksilo ne nur povas trakti literojn, sed ankaŭ desegnojn. Speciale avantaĝa estis la faksilo tial por landoj, kiuj ne uzas la latinan alfabeton. Japanio kun sia tre komplika skribo tre volonte akceptis la faksilon kaj preterevoluis ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]