Telekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Siemens T100: tipa kesta telekso en fermebla tablo. Dekstre estas diska aliĝilo. Ĉe la telekso estas trubenda sendilo-ricevilo.

Telekso estas publika reto de telegrafoj, kiuj kapablas skribi tekstojn sur folioj en fora stacio.

La teleksoj (ankaŭ nomataj teletajpiloj) similis al la skribmaŝinoj. Anstataŭ rubandoskribon oni uzis folioskriban teknikon. Komence la maŝinoj estis ŝtalkestaj, poste lignokestaj, fine plastokestaj. La teleksoj ligiĝis al telegrafcentraloj kaj formis tutmondan reton (tamen ne tiel grandan), kiel la telefono. Aliĝila aparato aldoniĝis al la telekso. Pere de tio oni vokis la centralon, se tio estis aŭtomata, per disko oni elektis la stacion. Krome oni uzis ankaŭ la trubendan sistemon. Fojfoje oni metis ĉiujn telegrafaĵojn en fermeblan tablon.

Fine de la 20-a jarcento la personaj komputiloj disvastiĝis. El tio profitis ankaŭ la teleksoj, kiuj ricevis elektronikaĵon. Tiu povis konservi la redaktitan, antaŭe skribitan tekston (por kio antaŭe servis trubendo).

Post disvastiĝo de la telefonaj telekopiiloj la uzo de teleksoj forvelkis.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]