Baŭdo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Baŭdo (simbolo: Bd) estas mezurunuo de modulado uzata en telekomunikoj, precipe por teletajpiloj. Ĝi estis nomita laŭ la nomo de Émile Baudot, franca inĝeniero laborinta pri telegrafio.

Ĝi estas la mezuro de nombro da simboloj transsendataj en sekundo de modulita signalo.

Pli simple, ĝi estas la inverso de la daŭro de la plej malgranda impulso, aŭ "elementa" daŭro, en sekundo.

Ekzemple, je 50 baŭdoj, t.e. komerca rapideco de Telekso, la minimuma unuo estas:

1/50 baŭdoj= 0.020"

La tuta ciklo por transsendi karaktron konsistante el 7.5 unuoj (1 start', 5 bitoj, 1.5 stop'), unu karaktro estas transsendata en:

0.020"x7.5= 0.150"

En minuto:

60"/0.150"= 400 karaktroj estas transsendataj

En sekundo:

1"/0.150"= 6 2/3 karaktroj estas transsendataj

[redakti] Internaj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj