Telefono

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Telefonĝermo de Bell
Germana murkesta telefono (Teirich - Leopolder). Supre la tintilo, pli malsupre la funela mikrofono. Sekvas la malfermebla skribotabulo, ene la trimagneta krankinduktilo kaj la aŭdiloj. Flankas du funeloj kun gumotuboj. Sube estas kesto por baterio.
Mura lignokesta telefono kun 1 aŭdilo
Skeleta tabla telefono. La skeleto estas magnetoj de la krankinduktilo.
Bakelita tabla diska telefono
Plasta diska tabla telefono
Plasta tabla butonara telefono kun ekraneto, memorilo. Ĝi estas uzebla senmane.
Cirkvitoj de simplaj telefonoj kun loka kaj centra baterioj. Supre la mikrofono ricevas kurenton, se la forko komutas la parolan staton. Sube la kondensilo baras ĝin, por ke en baza stato la tintilo ne ricevu rektan kurenton.

Telefono estas aparato por interkomuniki aŭde kaj parole. Komunikadon inter telefonoj estigas telefoncentralo, al kiu telefonoj estas ligitaj diversmaniere: aŭ per konduktiloj, aŭ per radio. Kronologie, unue aperis konduktilaj telefonoj. Ili ĝis nun estas plej stabilaj funkcie, sed devigas uzon en difinita fiksa loko.

Enhavo

[redakti] Telefontipoj

Laŭ funkcia maniero ekzistas diversaj telefonoj:

[redakti] Historio

Unue italdevena usonano Antonio Meucci en 1849 kreis telefonon, sed tiu ne disvastiĝis. Poste germano J. Ph. Reis kreis en 1861 el telegrafo tian aparaton per kiu oni aŭdas nur ritmajn bruojn kaj altajn frekvencojn laŭ la parolo. La skotdevena kanadano A. G. Bell en 1876 konkeris la mondon per sia telefono.

Li iom "lotume" provis diversajn strukturojn: lumtelefonon, likvaĵan (mergan) kaj elektromagnetan telefonon. La sukcesa provo konsistis el membrano, permanenta magneto kaj sur ĝi bobeno. Sono, kiu estas vibrado de la aero, vibrigas la membranon de la elsenda aparato. Tiu movo de la membrano induktas kurenton, kiu iras al la alia aparato, en kiu per reciproka efiko, ĝi movigas la membranon de la ricevanta aparato. Tiu lasta vibrigas la aeron, redonante la sonon. Per la samaj membranoj oni povis paroli en ambaŭ direktojn.

[redakti] Malaŭtomataj telefonoj

Post Thomas Alva Edison, D. E. Hughes [hjugs] kaj aliaj prizorgis pri aparta mikrofono karbona, la flustra telefono de Bell iĝis laŭta telefono. La karbonmikrofono bezonis konstantan kurenton, tial ĉe la telefono oni metis baterion ĝenerale 6-voltan. Tiu sistemo nomiĝas loka baterio (LB). Aŭdilo (Bell-aparato) kaj mikrofono disiĝis per transformatoro. La transformatoro pligrandigis la linean tension kvaroble. La kompleta telefono havis ankaŭ elektran tintilon, krankinduktilon kaj komutilon. Tiu lasta disigas la sonorilon kaj la induktilon de la mikrofono kaj aŭdilo. Baze la aŭdilo kuŝas sur la komutilo, kiun oni nomas kutime forko, pro ĝia tiama formo. Turnante la krankinduktilon, alterna kurento signas al la alia simila telefono aŭ centralo. Analoge tintilado aŭdiĝas, se alia telefono aŭ centralo vokas. Kiam oni levas la aŭdilon, la komutilo kuplas la mikrofonon al la telefonlineo, tiam induktilo kaj sonorilo ne povas funkcii. La plej praaj aparatoj enhavis siajn konsistaĵojn sur aŭ en kesto kroĉita ĉe muro. En la komenca periodo ankaŭ la aŭdilo troviĝis ene de la kesto. La voĉo iris el tio laŭ longa kaŭĉuka tubo, ĉe la fino kun funelo (kiel estas videbla sur la plej supra foto). Tiu solvo protektis la homon kontraŭ fulmoj.

Krom la lignokestaj telefonoj oni uzis ankaŭ feroskatolajn aparatojn. Tio estas videbla en fiksa telefono, krome aparte menciinda kaj admirinda estas skeleta telefono dekstre videbla. En Usono faris karieron la kandelotelefono (iuj konas cignokola telefono), kiu estis longa kolono, kiel la kandelo. Supre troviĝis la forko, sube aŭ la krankinduktilo, aŭ nenio (=malaŭtomata telefono), aŭ disko (=aŭtomata telefono). Tio estas videbla en la hungara vikipedio (Telefon).

Dume en Eŭropo L.M. Ericsson (erikson) komencis okupiĝi pri telefonado.

Pro la oftaj baterioŝanĝoj oni metis la baterion en la telefoncentralon, la mikrofono ricevas tension (ĝenerale 48-voltan) per la lineo. La transformatoro nur disigas, tial proporcio de la bobenoj estas 1:1. Tio estas centra baterio (CB), kiu estas pli perfekta kaj konvena, tamen la LB sistemo ne forgesiĝis, ĉar en provizoraj kaj specialaj lokoj havas avantaĝojn. Rekte LB-telefono ne povas funkcii kun CB-telefono, sed encentrala cirkvito solvas tiun problemon.

La aŭdparolilo ŝanĝis aspekton de la telefono. Finoj de tenilo estas mikrofono kaj aŭdilo. La aŭdebleco ne estis perfekta. La propra parolado forte aŭdiĝis (kvazaŭ eĥiĝis) en la aŭdilo. Oni solvis la problemon per tribobena transformilo. Tiutempe oni komencis produkti la bakelitajn telefonojn, tiuj telefonoj estis pli popularaj, ol la lignaj aŭ metalaj telefonoj.

En la CB-sistemo mankas la krankinduktilo. Post levo de la aŭdilo (aŭ aŭdparolilo) la mikrofono ricevas kurenton, en la centralo lumas lampo aŭ io simila. Oni tiam faris telefonojn en surtablaj skatoloj el metalo.

[redakti] Aŭtomataj telefonoj

La aŭtomataj telefoncentraloj unue uzis diskan, turniĝantan kodilon por elekti la deziratan korespondanton. Tiu kodilo elsendis serion de impulsoj reprezentanta la telefon-numeron de la korespondanto. Oni faris skatolojn el la nova materio bakelito. La telefonoj iĝis pli malgrandaj, pli komfortaj. La bakelitan sekvis la plasta telefono. Dume la centraloj iĝis pli rapidaj, tial anstataŭ disko oni uzis butonaron. Komence la butonoj donis saman impulsoserion kiel la disko. Poste la butonaro kun elektronikaĵo (integra cirkvito) (ico) sendis difinitan frekvencoparon al la centro. La karbonmikrofono ne kongruis kun ico, tial oni uzis kristalmikrofonon (piezomikrofonon). La tintilado jam estis elektronika per ico-teknologio. La telefonoj iĝis sveltaj kaj pli malgrandaj. La luksaj telefonoj montras informojn sur ekraneto, havas memorilojn kaj funkcion "senmanan" (laŭtparolilo).

Post invento de radio aperis ebleco uzi telefonojn enaŭte aŭ eĉ enpoŝe. Malavantaĝoj estis komence limo de radiokanaloj kaj kompare kun aliaj telefonoj pli granda pezo de radiaj telefonoj. Poŝtelefonoj estas speco de radiotelefono. Nun ili estas plej popularaj komunikiloj. Ili estas malgrandaj, funkcias preskaŭ ĉie, kie loĝas homoj.

Satelitaj telefonoj uzas satelitojn por komunikado. Malavantaĝo de la poŝtelefonoj estas tio, ke komunikado povas okazi nur en la ricevotereno de antenoreto. Tial ekzemple sur ŝipo, meze de maro, ne eblas uzi poŝtelefonon. La satelitoj dissendas sur la tutan teron difinitajn radioondojn. Satelita telefono estas multekosta, sed uzeblas ĉie.

[redakti] Vortoj por respondi telefonvokon

En pluraj landoj oni respondas telefonvokon per vorto simila al la esperanta Ha lo!. Tian esprimon disvastigis precipe la angla vorto “Hello!”. Tiu saluto tamen estas neniel universala, kaj anstataŭ speciala salutvorto eblas ankaŭ alimaniere respondi: en iuj landoj oni kutimas diri sian nomon, ĉu tutan, ĉu nur parton, kaj firmaoj kaj oficejoj ofte uzas sian nomon, eventuale aldonante salutvorton.

Ekzemploj pri salutvortoj en diversaj lingvoj:

  • Itale: pronto ("preta")
  • Pole: słucham ("mi aŭdas")
  • Portugale: estou ("mi estas"), en Brazilo: alô
  • Hispane, laŭ landoj: hola, digame, bueno.
  • Japane: moŝi moŝi
  • Ĉine: wei
  • Ruse: sluŝaju (mi aŭskultas)

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  Scienc-Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB ® fako "telekomuniko".
·  La ĉela telefonsistemo.
·  Vasco Milanez, Jimes, La ĉela telefonsistemo, en eLibrejo.
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de legindaj artikoloj.