Patento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Usona atesto de patento

Patento estas altofice donita industria, metia protekta juro, kiu certigas al la patentiganto por ioma tempo ekskluzivan rajton (monopolo) pri industria, komerca uzo de teknika inventaĵo aŭ teknika produkto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj protektaj juroj pri inventaĵoj aperis en la ĉeĥiaj kaj saksiaj minejaj juroj. En Venecio, en 1469 ekzistis privilegio pri enkonduko de libropresado.

La unua patenta leĝo (laŭ la hodiaŭa senco) estis ellasita en Venecio, en 1474; ĝin sekvis la "Statute of Monopolies" en Britio (1623) kaj Francio (1787). La "Statute of Monopolies" (Regularo pri Monopoloj) validas kiel ekzemplo por la patentaj leĝoj tramonde.

La patentjuraj reguligoj disvastiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Patentigeblaj estas inventaĵoj, kiuj novaj estas, baziĝas je eltrovema aktiveco kaj industrie, metie uzeblaj. Oni devas peti la registrigon de la inventaĵo (patentigi) ĉe la landa aŭ internacia Patentiga Ofico per patenta priskribo. Tiu priskribo estas publika (el tio la nomo "Patent" el la lat. patere - "libere stari", "libere kuŝi"), tio estas iu ajn rajtas legi tion. Oni devas alligi la patentan priskribon en difinita tempo (Germanio: 18 monatoj).

La patentiganto (inventinto) povas ricevi absolutan rajton pri sia inventaĵo ĝenerale ĝis 20 jaroj, ĉe medikamentoj ekzistas ebleco pri plusaj 5 jaroj. Oni devas pagi por la patento ĉiujare kaj laŭ la geografia valideco. Do, la patento malvalidas pro nepago de ĉiujara patentiga imposto.

Oni ne rajtas patentigi

  • bestojn
  • plantojn
  • naturan funkcion (pri tiuj tri aĵoj nuntempe estas tendenco ekpatentigi ilin, kaj tiu emo estigas vastan polemikon, pri tio vidu Patentigo de vivantaĵoj, Vandana Shiva, Genetike modifita organismo)
  • eternan movilon (latine ’’perpetuum mobile’’); tiu regulo servas por protekti la patentajn instancojn de lavango da stultaĵoj

Oni povas patentigi krom la tradiciaj industriaj inventaĵoj:

  • ekonomiajn teoriojn
  • matematikajn metodojn
  • estetikajn formaĵon
  • planojn, regulojn, procedojn pri pensaj funkcioj aŭ pri ludoj aŭ ekonomiaj funkcioj
  • programojn pri la datenprilaboro kaj redono de la informoj (pri tiu temo estiĝis antaŭnelonge multaj polemikoj kaj diversaj movadoj, vidu Libera programaro, FAT ktp). Memstaran programon per si mem oni iufoje formale ne rajtas patentigi, sed por patentigi ĝian tutan funkcimanieron sufiĉas priskribi, kiel ĝi funkcias en komputilo(j) aŭ aliaj aparatoj.
  • kelkfoje genojn,

Multaj nun kritikas la patentan sistemon, ĉar kelkfoje ĝi anstataŭ instigi al evoluo, baras ĝin, daŭro de protekto emas trolongiĝi, kaj ne plu estas profito al la verkisto/inventisto, sed monopolo al firmaoj, cetere la problemo pri eventualaj trouzoj de patentigo kaj ties sociaj malbonefikoj iĝis politika temo (vidu: Movado kontraŭ kopirajto, Alimondismo). Oni kelkfoje provas patentigi trivialajn metodojn kiel novaĵojn, tiel malhelpante konkurantojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

germane[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Hubmann, Horst Götting, Hans Forkel: Gewerblicher Rechtsschutz. 7. Auflage. C. H. Beck, 2002, ISBN 3-406-49124-3
  • Volker Ilzhöfer: Patent-, Marken- und Urheberrecht. 5. Auflage. Vahlen, 2002, ISBN 3-8006-2851-1
  • Rudolf Kraßer: Patentrecht - Ein Lehr- und Handbuch. C.H. Beck, München 2004, ISBN 3-406-38455-2
  • Christian Osterrieth: Patentrecht. 2. Auflage. C. H. Beck, 2004, ISBN 3-406-51883-4
  • Ernst-Peter Heilein: Die Bedeutung des Rechtsschutzes für integrierte Halbleiterschaltkreise in der Praxis - Prognose und Probleme eines sondergesetzlichen Schutzes. Peter Lang Verlag, 2003, ISBN 3-631-39812-3
  • Fritz Machlup: la ekonomiaj bazoj de la patentaj juroj, 1961

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]