Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo
federacia registara organizaĵo de Usono • patentoburoo • organizaĵodatumbazo
Komenco 4-a de julio 1836 vd
Geografia situo 38° 48′ 5″ N, 77° 3′ 50″ U (mapo)38.801499-77.063835Koordinatoj: 38° 48′ 5″ N, 77° 3′ 50″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Alexandria
Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo (District of Columbia)
Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo (District of Columbia)
DEC
Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo
Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo
Map
Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo
Filioj Patent Trial and Appeal Board • Trademark Trial and Appeal Board vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo estas agentejo de la Usona Departmento de Komerco kiu prizorgas la eldonadon de patentoj kaj la registradon de varmarkoj. Ĝi estis fondita je 2 Januaro 1975 el la antaŭa patenta oficejo.[1] La nuna direktoro de la oficejo estas Kathi Vidal, kiu ekprenis sian oficon je 13 Aprilo 2022.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Artikolo 1, Sekcio 8 de la Usona Konstitucio permesas la Usonan Kongreson establi patentan kaj kopirajtan sistemon. La sama sekcio ankaŭ donas al la Usona Kongreso la rajto fari leĝojn rilate al komerco inter la Ŝtatoj, el kiu rajto ĝi faris sistemon de registritaj varmarkoj. La Patenta Leĝo de 1790 establis la Patenta Komitato, kiu eldonis patentojn ĝis 1793, kiam la Usona Sekretario de Ŝtato ricevis la respondecon doni patentojn. Poste, patenta estro sub la aŭtoritato de la Sekretario de Ŝtato prizorgis patentojn, ĝis la unua Patenta Oficejo establiĝis je 1836. Je 3 Marto 1849, la Patentan Oficejon transprenis la Usona Departmento de la Internaĵo de la Departmento de Ŝtato, kaj je 1 Aprilo 1925 ĝi moviĝis denove al Usona Departmento de Komerco.

Ekde la unuaj federalaj varmarkaj leĝoj, la Patenta Oficejo prizorgis la registron de markoj.[3] Je 2 Januaro 1975 la nomo de la Patenta Oficejo ŝanĝiĝis al Patenta kaj Varmarka Oficejo.[4]

La sidejo de la Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo estas en Aleksandrio, Virginio, ekde 2005. La unua filia oficejo malfermiĝis en Detrojto, Miĉigano je 2012, kaj aliaj filiaj oficejoj nun troviĝas en Dallas, Teksaso; Denvero, Koloradio; kaj San-Joseo, Kalifornio.[5]

Patentoj[redakti | redakti fonton]

La oficejo donas tri specojn de patentoj. Utilaĵa patento estas la plejofta speco; ĝi estas patento de inventaĵo, kiu havas ian funkcion.[6] Desegna patento temas pri ornama desegno de inventaĵo kiam la desegno mem ne plenumas apartan funkcion en la uzado de la inventaĵo.[7] Planta patento estas patento de nova speco de planta nesekse reproduktita.[8]

Ekzamenisto de patentoj kontrolas peton de patento kaj sendas Oficejan Agon al la petanto. Oficeja Ago estas letero, kiu informas la petanton pri difektoj en la peto, kiujn la petanto devas ĝustigi antaŭ ol li povos ricevi patenton. Patentaj ekzamenistoj havas universitatan diplomon de teknika fako, tio estas, scienco aŭ inĝenierio, sed ne nepre diplomon de juro.

La Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo ankaŭ estas riceva oficejo por internaciaj patentopetoj laŭ la Traktato de Patenta Kunlaboro (“PCT” laŭ angla mallongigo).

Varmarkoj[redakti | redakti fonton]

Malsimile al patentaj ekzamenistoj, ekzamenisto de varmarkoj devas esti juristo. Ekzamenisto kontrolas peton de varmarko aŭ servica marko. La ekzamenisto serĉas aliajn markojn por vidi ĉu jam estas similaj markoj, kaj kontrolas la peton por aliaj difektoj. Se jam estas marko kiun oni povas konfuzi kun la petata marko, aŭ se estas ia difekto en la peto, la ekzamenisto sendas Oficejan Agon al la petanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Records of the Patent and Trademark Office, National Archives https://www.archives.gov/research/guide-fed-records/groups/241.html
  2. USPTO Welcomes New Director Kathi Vidal, https://www.uspto.gov/about-us/news-updates/uspto-welcomes-new-director-kathi-vidal
  3. Housewright, Ross. Early Development of American Trademark Law. https://www.ischool.berkeley.edu/sites/default/files/Ross%20Housewright%20TM%20Paper%20-%20FINAL.pdf
  4. Records of the Patent and Trademark Office, National Archives https://www.archives.gov/research/guide-fed-records/groups/241.html
  5. https://www.uspto.gov/about-us/uspto-office-locations
  6. 35 U.S.C. § 101
  7. 35 U.S.C. § 171
  8. 35 U.S.C. § 161