Usona Konstitucio
El Vikipedio
La Konstitucio de Usono estas la suverena juro de Usono kaj estas unu el la plej malnovaj skribitaj naciaj konstitucioj ankoraŭ validaj. Ĝi kompletiĝis je 17-a de septembro, 1787, kaj adoptitĝis de la Konstitucia Kongreso en Filadelfio, kaj poste ratifikitiĝis de specialaj konvenoj alvokitaj por tiu celo en ĉiu de la tiame ekzistantaj dektri Usonaj ŝtatoj. Ĝi servis kiel modelo por konstitucioj de multaj aliaj nacioj. Ĝi kreis pli unuigitan registaron anstataŭigante tiun kiu kiam estis grupo de sendependaj ŝtatoj funkciantaj sub la Artikoloj de Konfederacio. La Usona Konstitucio estas la plej malnova konstitucio por federala sistemo ankoraŭ utiligita (sed vidu ankaŭ: Gajanaŝagoŭa). La originala skribita kopio de la dokumento estas videbla ĉe la Usona Nacia Arkivejo ĉe Vaŝingtono.
[redaktu] Historio
[redaktu] Verkado kaj ratifikado
En septembro 1786, komisianoj de kvin ŝtatoj kunsidis en la Kunveno de Anapolo por diskuti alĝustigoj al la Artikoloj de Konfederacio por plibonigi komercon. Ili invitis reprezentantojn por kunveni en Filadelfio diskuti plibonigojn al federala registaro. Post debato, la Konfederacia Kongreso subteni la planon por revizi la Artikoloj de Konfederacio je 21-a de februaro, 1787. Dekdu ŝtatoj, nur krom Rod-Insulo, akceptis la inviton kaj sendis delegatojn por kunveni en majo 1787.
La celo de la Kunveno estis proponi amendojn al la Artikoloj, sed la Kunveno decidis proponi reverkatan Konstitucion. La Filadelfia Kunveno voĉdonis por sekretigi diskuton, kaj decidis verki novan fundamentan registaro-formon por partoprenaj ŝtatoj. Kongreso unuanime submetis la proponon al la ŝtatoj kaj diklaris regulojn por reprezentado.
Je 17-a de septembro, 1787, la Konstitucio estis kompletiĝis en Filadelfio, sekvita de diskurso de Benjamin Franklin. Li parolis kiel li ne estis tute kontenta kun ĝi, sed perfekteco ne estis tute atingebla. Li akceptis la dokumenton en ĝia formo, kaj li instigis aliaj por fari same. Post ferocaj argumentoj pri ratifado en pluraj ŝtatoj, Nov-Hampŝiro iĝis la 9-a ŝtato por ratifi ĝin je 21-a de junio 1788. Post ratifado de Nov-Hampŝiro, la Kongreso faris temptabelon por ekoperacii sub la nova konstitucio. Je 4-a de marto 1789 la nova registaro komencis sub la Konstitucio.
[redaktu] La Partoj de la Konstitucio
[redaktu] La antaŭparolo
La antaŭparolo de la konstitucio diras:
- Ni, la popolo de la Unuiĝintaj Ŝtatoj, celante formi pli perfektan Union, firmigi juston, certigi serenon en la lando, provizi ĝin per komuna defendo, pliigi ĝeneralan bonfarton kaj certigi al ni kaj al niaj posteuloj la benojn de libereco, dekretas kaj establas ĉi tiun Konstitucion por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko..
Ĉi tiu enkonduka parto de la konstitucio ne difinas rajtojn aŭ malpermesas agojn. Ĝi klarigas la kialon kaj celojn de la Konstitucio kaj esprimas kiu aŭtoritato kreis ĝin. La antaŭparolo, precipe ĝiaj unuaj vortoj Ni la popolo, estas unu el la plej ofte citataj partoj de la Konstitucio.
[redaktu] Artikolo 1
La unua artikolo de la Konstitucio establas la Usonan Kongreson kiel la nacian leĝdonan filion de regado kiu sole havas leĝfaran povon. Kongreso konsistas el du ĉambroj, Usona Senato kaj Usona Domo de Reprezentantoj.
La artikolo ankaŭ difinas la devojn de la Kongresaj ĉambroj kaj kvalifikojn de la Kongresanoj.
[redaktu] Artikolo 2
[redaktu] Artikolo 3
[redaktu] Artikolo 4
[redaktu] Artikolo 5
[redaktu] Artikolo 6
[redaktu] Artikolo 7
[redaktu] La deklaro de rajtoj
[redaktu] La 11-a amendo
[redaktu] La 12-a amendo
[redaktu] La 13-a amendo
[redaktu] La 14-a amendo
[redaktu] La 15-a amendo
[redaktu] La 16-a amendo
[redaktu] La 17-a amendo
[redaktu] La 18-a amendo
[redaktu] La 19-a amendo
[redaktu] La 20-a amendo
[redaktu] La 21-a amendo
[redaktu] La 22-a amendo
[redaktu] La 23-a amendo
[redaktu] La 24-a amendo
[redaktu] La 25-a amendo
[redaktu] La 26-a amendo
[redaktu] La 27-a amendo

