Rod-Insulo
El Vikipedio
La ŝtato de Rod-Insulo, plene Rod-Insulo kaj Bienoj Providenco (angle, Rhode Island and Providence Plantations [rod AJ-lend]) fariĝis la 13-a ŝtato de Usono je la 29-a de majo 1790.
La nomo rilatas al Rod-Insulo (la insulo Aquidneck) kaj la bienoj Providenco ĉe la kontinenta parto de la ŝtato, kie troviĝas la ĉefurbo, Providenco.
La unuaj eŭropaj setlantoj estis sekvantoj de Roger Williams, kiuj foriris el Masaĉuseco pro la tro strikta religia socio de la puritanoj. En 1636 ili fondis Providencon. Providenco estas la loko de la unua baptista preĝejo en usono. Kaj la urbo Newport estas la loko de la unua kvakera kunvendomo en Nordameriko (fondita en 1699) kaj la unua juda preĝejo.
Malgraŭ tio ke Rod-Insulo estas 43-a el la ŝtatoj laŭ loĝantaro, ĝi estas 2-a laŭ loĝantara denseco.
Rod-Insulo estas parto de la regiono Nov-Anglio.
Loĝantaro: 1,048,319 (en 2000)
Ĉefurbo: Providence
TTT-ejo de Rod-Insulo en la angla http://www.state.ri.us
|
|
||
|---|---|---|
| Ŝtatoj de Usono | Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Delavaro | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojo | Indianao | Iovao | Kalifornio | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Norda Dakoto | Norda Karolino | Nov-Hampŝiro | Nov-Jorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Okcidenta Virginio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Rod-Insulo | Suda Dakoto | Suda Karolino | Teksaso | Tenesio | Utaho | Vajomingo | Vaŝingtonio | Vermonto | Virginio | Viskonsino | |
| Federacia distrikto | Distrikto Kolumbio | |
| Dependaj teritorioj | Bakerinsulo | Gvamo | Hoŭlando | Jonstonatolo | Ĵarvisinsulo | Kingmanrifo | Midvejinsulo | Nord-Marianoj | Palmiro | Puerto-Riko | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vejkinsulo | |

