Florido

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Florido
State of Florida
Flago de Florido Blazono de Florido
Flago Blazono
Mapo de Usono kun Florido markita
Ĉefurbo Tallahassee
Plej granda urbo Jacksonville
Ŝtatestro Charlie Crist
Oficiala lingvo angla
Areo 170.304 km² (22-a)
 - firma km²
 - akva km² (17,9%)
Loĝantaro (2000)
 - Loĝantoj 15.982.378 (4-a)
 - Loĝdenso 296.4 /km² (8-a)
Aliĝo al Usono
 - Dato 3-a de marto, 1845
 - Vico 27
Tempozono EST: UTC-5/-4
Latitudo 24°27'N al 31°N
Longitudo 80°02'O al 87°38'O
Larĝeco 582 km
Longeco 721 km
Alteco
 - maksimuma 105 m
 - meznombra 30 m
 - minimuma 0 m
Mallongigoj
 - Poŝtkodo FL
 - ISO-kodo US-FL
Retejo myflorida.com


Florido (angle, Florida [FLOR-i-da]) fariĝis la 27-a ŝtato de Usono je la 3-a de marto, 1845.

Kennedy Kosmocentro, de kie NASA lanĉas kosmopramojn kaj direktas kosmo-vojaĝojn, troviĝas en Cape Canaveral, apud la orienta bordo de Florido. La ekonomio de Florido baziĝas grandparte sur turismo. Inter la vidindaĵoj estas plaĝoj apud la Atlantiko kaj la Golfo de Meksiko, kaj Dizni-Mondo proksime al Orlando.

La granda parto de la duoninsulo de Florido konsistas el marĉoj. Florido estas konata pro la produktado de citrusaj fruktoj. Bestoj ofte vidataj en Florido estas aligatoroj, manateoj, delfenoj, pelikanoj, flamengoj kaj aliaj.

Pro la bona vetero kaj leĝoj favoraj al maljunuloj, multaj homoj translokiĝas al Florido post emeritiĝo. Preskaŭ 19 procento de la loĝantaro estas pli ol 65 jaraĝa. Multaj homoj el Kubo provas enmigri al Usono per boato al Florido. En 1980 pli ol 100,000 kubaj rifuĝintoj eniris, plejparte tra Florido, dum la boata veturigo Mariel.

Florido estis loko de disputa rezulto en la balotado de 2000 por Prezidanto de Usono. Post du rekalkuloj, la Alta Tribunalo de Usono eventuale ĉesigis la rekalkuladon kaj George W. Bush gajnis la 25 grandajn voĉojn de Florida. Rezulte de tio li fariĝis la Prezidanto. La frato de la Prezidanto, Jeb Bush, estis la ŝtatestro de Florido.

La plej grandaj urboj de Florido:


[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.myflorida.com
·  http://www.flausa.com
·  http://www.state.fl.us
Aliaj lingvoj