Aligatoro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aligatoro
Nordamerika aligatoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Krokodiluloj Crocodilia
Familio: Aligatoredoj Alligatoridae
Genro: Aligatoro Alligator
Daudin, 1809
Specioj
v  d  r
Information icon.svg

Aligatoro (Alligator) estas genro de granda krokodilulo vivanta en riveroj de Norda Ameriko kaj Azio. La plej konata estas Misisipa aligatoro (Alligator mississippiensis), kiu atingas eĉ 6 metrojn. Antaŭ la homo ĝi kutime fuĝas, sed atakas brutojn kaj entiras ilin en la akvon. Ĝi estas farme bredata pro altkvalita haŭto.

Malpli multe konata estas la Ĉina aligatoro aŭ jangvzia aligatoro (Alligator sinensis).

En Esperantujo, aligatoro povas ankaŭ signifi "homo, kiu aligatoras".

Etimologie, la vorto "aligatoro" venas el la angla, alligator, kiu siavice venas el la hispanaj vortoj el lagarto, signifanta "la lacerton", la nomo kiun donis al ili hispanaj esploristoj kaj kolonianoj en suda Florido.



Alligatoracp.jpg
Gatrhole.jpg


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://membres.lycos.fr/netfrog/alligator.htm