Nordameriko
| Nordameriko | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Mapo de Nordameriko.
|
||
| Areo | 24.709.000 km² | |
| Loĝantoj | 523.736.000 | |
| Landoj | 23 | |
| Dependaj teritorioj | 18 | |
| Ĉefaj lingvoj | angla hispana franca |
|
| Horzonoj | UTC-10 al UTC | |
| Plej grandaj urboj | Meksikurbo Novjorko Los-Anĝeleso Ĉikago Miamo |
|
Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la Tero aŭ proksimume 16,4% de la tera surfaco. Ekde julio 2002 ĝia loĝantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo.
Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo Vespucci, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed la neeltrovita (de eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo.
La landoj de Nordameriko estas:
Nord-Ameriko
Centra Ameriko
Karibio
Angvilo (Brita)
Arubo (Nederlanda)
Antigvo-Barbudo
Bahamoj
Barbado
Britaj Virgulininsuloj (Brita)
Domingo
Dominiko
Gvadelupo (Franca)
Grenado
Haitio
Jamajko
Kajmaninsuloj (Brita)
Kubo
Martiniko (Franca)
Moncerato (Brita)
Navasa Insulo (Usona)
Nederlandaj Antiloj (nur Curaçao kaj Bonaire)
Puerto-Riko (Usona)
Sabo (Nederlanda)
Sankta-Kito kaj Neviso
Sankta Lucio
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
Sent-Marteno (Franca kaj Nederlanda partoj)
Trinidado kaj Tobago
Turkoj kaj Kajkoj (Brita)
Usonaj Virgulininsuloj (Usona)
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |

