Malsano
El Vikipedio
Malsano ( mal + sano) estas stato de viva organismo, kiu malhelpas la pluvivadon kaj generadon de la koncerna unuopa estaĵo. Tion kaŭzas prionoj, virusoj, bakterioj, fungoj aŭ psika stato (depresio).
Oni distingas inter la malsanoj surbaze de la atakata organismo:
- homaj malsanoj (aidoso, celiakio)
- plantaj malsanoj (rusto, karbunklo, ustilago, melduo)
- bestaj malsanoj (hundopesto, birda gripo)
Kompreneble kelkaj nurbestaj malsanoj povas transsalti al homo, kies korpo, imunsistemo ne taŭgas defendi sin kontraŭ la nova ataka organismo. Tiam multaj mortas (ekz. la birda gripo en 2003-2004 kaŭzis morton de centoj).
Enhavo |
[redakti] Religia Vidpunkto
Laŭ religia vidpunkto, la malsanoj estas parto de la provoj kaj sortoŝanĝoj de la surtera vivado; ili estas esence propraj al la maldelikateco de nia materia naturo kaj al la malsupereco de la mondo, en kiu ni vivas. La pasioj kaj la ĉiuspecaj ekscesoj semas en ni la ĝermojn malsanigajn, ofte heredajn. Se Dio ne volus, ke la korpaj suferoj estu forigataj aŭ mildigataj en iuj okazoj, Li ne metus kuracigajn rimedojn al nia dispono. Lia antaŭvidema zorgado pri tio, en akordo kun la instinkto de memkonservado, montras, ke estas nia devo serĉi kaj apliki la kuracajn rimedojn.
Ni devas rezignacii kaj suferi la kondiĉojn de la medio, kien nin metas nia malsupereco, ĝis fine ni meritos alian. Tio ne devas malhelpi, dum la atendado, ke ni faru tion, kio dependas de ni, por plibonigi nian nunan situacion; sed se, malgraŭ niaj klopodoj, ni ne povas sukcesi, religio instruas al ni elteni kun rezignacio niajn dumtempajn malfeliĉojn.
Krom la ordinara medikamentado, ellaborata de la scienco, religio malkaŝis al ni aliajn fortojn kaj la influon de la preĝo.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri malsan(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Malsanan demandu, al sana donu. »
|
|
« Malsano venas rapide, foriras rigide. »
|
|
« Taksi la sanon ni lernas en malsano. »
|

