Diabeto

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Enhavo

[redakti] Enkonduko

Sangosukeraj niveloj reguliĝas per hormonoj sekreciataj el iaj glandoj. Ĉi tiuj hormonoj inkludas epinefrinon (adrenalinon) el la surrena medolo, kaj insulinon kaj glukagonon el la pankreaso. Altaj sangosukeraj niveloj stimulas la adekvatan kvanton de produktiĝo de insulino. La insulino tiam helpas formeti glukozon el la sango, transdonante ĝin en ĉelojn kaj akcelante la rapidon, je kiu ĝi ŝanĝiĝas en glikogenon kaj grason. Epinefrino kaj glukagono havas efikon kontraŭ tiu efiko de insulino; ili ekscitas la ŝanĝon de glikogeno en glukozon. Ordinare ĉi tiuj sekreciaĵoj ekvilibras tiel ke la glukoza nivelo en la sango restas inter normalaj limoj. Sed teruro aŭ kolero kaŭzas la ellason de plia epinefrino, tiel stimulante la ŝanĝon de glikogeno en glukozon, kaj la sangosukera nivelo leviĝas.

[redakti] Sukera Diabeto

Daŭra hiperglikemia stato estas karakteriza por la afekcio nomata sukera diabeto. Ĉe tiu ĉi afekcio, la sangosukera nivelo estas sufiĉe alta, ke ĝi aperigas glukozon en la urino, efiko kutime uzata por diagnoza testo. Sukera diabeto estas la rezulto de inhibita kapablo metabole disigi glukozon. Ĉar la glukozo ne estas oksidigita aŭ ŝanĝita en stok-formojn je normala rapido, ĝi akumuliĝas en la sango. Oni kuracas diabeton per injektado de insulino aŭ per dozado de drogoj kiuj stimulas la korpon produkti pli da insulino. La diabeto mem povas nun bone esti kontrolata per modernaj metodoj.

Se terapio ne estas bone farita, rezultas gravaj sekvaj malordoj:

  • koronaraj malsanoj, ĉefe infarkto; la risko havi infarkton estas ege pli granda por diabetuloj.
  • malbona sangofluo en la kruroj
  • okulproblemoj
  • regula kontrolo estas grava.

[redakti] La malsano

Ĝi estas kronika, kaj karakterizita per pliiĝo de malsato, soifo, troiĝo de la urinado, kaj glukozo pli ol 125 en la sango. Kaj ĝenerale je 85-90% de la pacientoj ĝi okazas en la dikuloj. Estas pro tio ke ni devas ĝin preventi pere de la korekta manĝaĵo.

La ĉefa afero estas ke vi devas korekte manĝi kaj samtempe praktiki fizikajn ekzercojn. Nur poste vi devas uzi medikamentojn.

Situacioj:

pankreato produktas insulinon, sed:

  • pro la progresiva detruo de la organo, kaj sekve de la insuletoj de Langerhans,
  • okazas malpliiĝo de la produktado de insulino, kiel en kelkaj malsanoj (kronika pankreatito);
  • ĝi ne regule eniras en la ĉelon, ĉar:
    • aŭ la seruro havas problemon
    • aŭ la nombro de seruroj estas malgranda

En ĉiuj situacioj la insulino ne bone povas transporti glukozon el la sangvazo en la ĉelon; pro tio la glukozo plialtiĝas en la sango.

La pankreato produktas kaj insulinon (en la insuletoj de Langerhans) kaj enzimojn. Ĝi sekrecias la insulinon en la sangvazojn; ankaŭ ĝi ekskrecias la enzimojn en la duodenon, kie ili partoprenas en la metabolo de la manĝaĵoj.

pankreato ne produktas insulinon

  • do, la malsano aperas en la infaneco
  • sed povas aperi eĉ en la maljuneco

[redakti] Fiziopatologio

Post manĝaĵo la glukozemio plialtiĝas; pro tio la pankreato sekrecias insulinon en la sangon; tiam enirigas glukozon en la ĉelon, dum laboro la insulino estas foruzita. Kiam la glukozemio estas alta la hepato ĉesas liberigadon de glukozo, kaj inter manĝoj la hepato denove ĝin liberigas.

kiam glukozemio estas pli ol 180:

la reno ekskrecias glukozon en la urinon; la glukozurio kuntrenas akvon, kaj aperas poliurio. Pro tio estas granda soifo kaj ankaŭ kelkaj infanoj urinas en la liton. La glukozo en kontakto kun la vagino favoras la elkreskadon de fungoj, aperigante prurigon.

kiam glukozemio estas malpli ol 125, aliaj fontoj indikas malpli ol 80:

mankas glukozo en la ĉelo; do la persono malsatas, kaj ingestas pli da manĝaĵoj. kiel nia organismo bezonas la saman energion, ĝi uzas:

  • grasojn; do, povas okazi cetoacidoza diabeto;
  • proteinojn; la muskolaro malpliiĝas kaj aperas granda malforteco.

En ambaŭ situacioj la korpo nur uzas aŭ grason aŭ proteinon pro manko de glukozo en la ĉelo, kaj la paciento maldikiĝas.

[redakti] Klasifiko

1-insulina dependeco; aperas ĉefe en infanoj kaj adoleskantoj, sed povas okazi en ĉiuj aĝoj.

  • kontrolo malfacila
  • ofta cetoacidozo
  • ofta hipoglukemio
  • genetikaj perturboj
  • oni devas uzi insulinon

2-insulina sendependeco; 85% de ĉiuj pacientoj

  • malpligranda profito de la glukozo en periferio
  • pligranda produktado de glukozo en hepato
  • malpligranda sekreciado de insulino
  • pro ĉiuj tiuj alteroj okazas hiperglukemio
  • silenta komenco; retinopatio kaj/aŭ nefropatio jam ekzistas je 10% de pacientoj
  • ĉe diagnozo rilato kun pankreatitoj, medikamentoj kaj genetikaj perturboj

en la sangvazo okazas:

  • pli granda sintezo de kolageno
  • pli ofta koaguliĝo
  • do, aperas mikroangiopatio, ĉefe je renoj, kondukante al kronika rena insuficienco, kaj hipertensio okuloj, kondukante al la blindeco

ankaŭ:

  • pli granda depono de kolesterolo, ĉefe LDL; do, aperas makroangiopatio, kaj kune hipertensio, aperante lezoj je

koro

  • kruroj; aperante oblitera arteriopatio kaj gangreno

ankaŭ neŭropatio:

  • en la periferio aŭtonoma; kun diareo kaj frua ejakulo
  • en la piedo

Dum gravedeco;

20% de ĉiuj gravedaj inoj post gravedeco:

  • perturbo povas ĉesi
  • perturbo povas resti kiel netolero al glukozo
  • perturbo povas evolui al klinika diabeto


[redakti] Ekzamenoj

fasta glukozemio

  • Kiam pli ol 125 indikas diabeton
  • kiam inter 110 kaj 125: postmanĝaĵa aŭ kurba glukozemio

postmanĝaĵa glukozemio

  • Kiam pli ol 140 favoras diabeto kontrolon de pacientoj

orala ekzameno de tolerado al glukozo

  • Kiam pli ol 200 post du horoj indikas diabeton

glukozida hemoglobino

  • por la horizontala sekvo de pacientoj. Estas unu el la ĉefaj ekzamenoj, ĉar permesas la kuraciston la kronika kontrolo, lin (ŝin) donante sekureco pri la reala sekvado de la orientadojje la paciento.
  • frutozamino
  • glukozurio
  • cetonurio

ĉefe ĉe la pacientoj kie la glukozemio estas pli ol 300 mikroalbuminurio kiu montras la alterojn ĉe la renoj, la koro, kaj la okuloj. Ne forgesu ĝin fari ekde la unua fojo post la diagnozo de la patologio. Kaj la daŭra kontrolo dependas de la unuaj rezultatoj.

[redakti] mezurado kaj adekvata injektado

Tradizie oni nur povis konstati tro altan nivelon de sukero en la urino, kiu nur okazas super la nivelo de pli ol ĉ. 180 en la sango. Nun oni povas mezuri la nivelon rekte en la sango kaj kontraŭagi kaj kontroli bonan nivelon.

Ne nur la kuracisto povas fari mezuradon, ankaŭ la paciento povas mem fari tion ĉiutage, se necesas. Komfortaj mezuriloj estas disdonitaj, ofte tute senkoste. Laŭ la mezurita nivelo la adekvata kvanto de insulino estas poste injektita. Tiu metodo estas multe pli preciza ol la nura kontrolo kaj prikalkulado de la manĝaĵoj. Kaj tio ebligas pli normalan vivon al la pacientoj.

[redakti] kuracado

En la kazo de diabeto de maljunuloj eblas la perbuŝa apliko de acarboso.

  • dieto
  • subtenaj grupoj
  • aerobiaj ekzercoj
  • drogoj:
  • Ekstrato de sojo PGF2901 (SoyBean), unu supkulero antaŭ la ĉefaj manĝaĵoj dum la tuta vivo preventas

la eniron de la glukozo en la sangon, kaj sammaniere de la graso. Estas fantasta kuracilo por la kontrolo de la diabetulo kaj ĝia malsano.

  • Sulfonilureoj kaj bigvanidoj ĉefe, sed nuntempe jam aliaj. Ni devas kompreni ke ĉe diabeto 2

en la komenco de la malsaneco ni povas uzi nur korektajn manĝaĵojn, ekzercojn kaj SoyBeanon. Post kelke da tempo ni devos uzi ankaŭ sulfonilureojn, kaj poste bigvanidojn, kaj finfine ĉiuj pacientoj devos uzi insulinojn.

  • Insulinoj; 2 aŭ pli fojoj tage; tio dependas de ĉiu paciento (vidu antaŭan alineon pri mezurado):

a) porka insulino b) bova insulino c) porka + bova insulinoj d) tiel nomata "homa", kiu fakte estas sinteza insulino: d.1) semisinteza d.2) biosinteza futuro: - Vakcinoj kontraŭ Diabeto I

Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj!