Reptilioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Reptilioj
Troveblo de fosilioj: Karbonio - ĉi-epoko
Tuatara, Sphenodon punctatus
Tuatara, Sphenodon punctatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Superklaso: Kvarpieduloj Tetrapoda
Grandklaso: Amniuloj Amniota
Klaso: Reptilioj Reptilia
Laurenti, 1768
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Reptilioj ( Reptilia ) estis aŭ estas klaso de vertebruloj, kiu enhavas la nuntempajn testudojn, krokodilojn, serpentojn, lacertojn kaj tuatarojn, ties formortintajn parencojn, kaj kelkaj el la formortintaj prauloj de mamuloj. Pro sia evolucia historio kaj la diverseco de formortintaj formoj, la valideco de la klaso ne estas jam universale eltenita en sciencaj fakaj etosoj, kvankam en la praktiko, ĝi restas uzata de kelkaj biologoj kaj plej mezedukitaj homoj, ĉefe ĉe amaskomunikilaro. La studado de reptilioj, historie kombinita kun tiu de amfibioj, estas nomata herpetologio.

Temas pri vertebruloj, kun ŝanĝiĝanta korpotemperaturo, spirantaj per pulmoj. Kelkaj estas senpiedaj (sed descendaj de kvarpieduloj), aliaj posedas kvar mallongajn krurojn, tial ili rampas ĉe la tero kaj estas komunuze nomataj rampuloj pro ĉi tiu kvalito. Reptilihaŭto estas seka kun malgranda nombro da glandoj, epidermo tre korniĝinta; ĝi estas ŝatata por produktado de valizoj.

Reptilioj estas tetrapodoj kaj amniuloj, bestoj kies embrion ĉirkaŭas amnia membrano, kaj membroj de la klaso Sauropsida. Modernaj reptilioj loĝas ĉe ĉiuj kontinentoj kun la escepto de Antarkto. Hodiaŭ ilin reprezentas kvar travivintaj ordoj:

Malkiel amfibioj, reptilioj ne havas akvolarvan etapon. Plej reptilioj estas ovo-demetuloj, kvankam kelkaj specioj de skvamuloj estas vivonaskuloj, kiel estis kelkaj formortintaj akvokladoj[1] —la feto disvolviĝas ene de la patrino, enhavante placenton pli ol ovokonko. Kiel amniuloj, reptiliaj ovoj estas ĉirkaŭataj de membranoj por protektado kaj transporto, kiuj adaptigis ilin al reproduktado sur seka tero. Multaj el la vivonaskaj specioj nutras siajn fetojn tra variaj formoj de placentoj similaj al tiuj de mamuloj, kaj kelkaj havigas komencan zorgon al siaj idoj. Vivantaj reptilioj gamas laŭgrande el eta geko, Sphaerodactylus ariasae, kiu povas kreskiĝis nur ĝis 17 mm al la Mara krokodilo, Crocodylus porosus, kiu povas atingi ĝis 6 m de longo kaj pezas ĉirkaŭ 1000 kg.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Galapaga testudo manĝanta

Kiam oni konsideras la evoluon de reptilioj ("rampuloj"), estas pli logike grupigi ilin en:

Grupo 1 (testud-devenaj):

Grupo 2 (lacert-devenaj):

  • Lacertojn (igvanoj, etaj lacertoj, kameleonoj/ĥameleonoj, serpentoj, ktp);
  • Krokodiluloj (krokodiloj, aligatoroj, gavialoj) kune kun Birdoj.

Klasigo[redakti | redakti fonton]

Blue, la aro de la reptilioj.
Juna specimeno de sudpacifika krotalo en Kalifornio.
Krisopeleo, Chrysopelia ornata

La reptilioj estas parafiletika aro. Tio signifas, ke ĝi ne enhavas prapatron kaj ĉiujn ties idojn, ĉar en ili estas la birdoj. Male ĝi estas evolua grado, kuniĝante ulojn kiuj intersimilas forme kaj ekologie. Ili do ne estas aro rigardata en arkreskiĝa klasigo. Kun la birdoj, ili estas la klado Sauropsida.

Klasigo ĝis la nivelo de ordoj, laŭ Benton 2004:

Lamarko[redakti | redakti fonton]

Lamarko konsideris la reptiliojn (li inkludis amfibiojn ene de la sama grupo) kiel dekdua klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (senvertebruloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la reptiliojn kiel la unua grupo kun spirado per pulmoj, kvankam ankoraŭ kun malvarma sango, kiel la proksima grupo de fiŝoj, pli proksima al senvertebruloj.

Morfologio kaj Fiziologio[redakti | redakti fonton]

Cirkulado[redakti | redakti fonton]

Termografia bildo de varano

Multaj reptilioj havas tri-ĉambran koron konsista el du koraj aŭrikloj, unu variebla partigita ventriklo, kaj du aortoj kiuj kondukas al oksigenhava cirkulado. La grado de miksado de oksigena kaj neoksigena sangoj en la tri-ĉambra koro varias depende el la specio kaj fiziologia stato. Ĉe diferencaj kondiĉoj, neoksigena sango povas esti revenigita al la korpo aŭ oksigena sango povas esti revenigita al la pulmoj. Tiu variado en sangofluo hipoteze permesas pli efikan termoreguladon kaj pli longajn merĝotempojn ĉe akvaj specioj, sed oni ne pruvis, ke temas pri plitaŭgiga avantaĝo.[2]

Estas esceptoj al la ĝenerala fiziologio. Ekzemple, krokodiloj havas anatomie kvar-ĉambran koron, sed ankaŭ havas du oksigenportajn aortojn kaj estas tiele kapablaj preterpasi nur sian pulman cirkuladon.[3] Ankaŭ, kelkaj serpentaj kaj lacertaj specioj (ekz., pitonoj kaj varanoj) havas tri-ĉambrajn korojn kiuj iĝas porfunkcie kvar-ĉambraj koroj dum kuntiriĝo. Tio eblas pro muskola bordo kiu subdividas la ventriklon dum la ventrikla diastolo kaj komplete dividas ĝin dum la sistolo. Pro tiu bordo, kelkaj el tiuj skvamuloj estas kapablaj produkti ventriklajn premodiferencojn kiuj egalas al tiuj viditaj en mamulaj kaj birdaj koroj.[4]

Metabolismo[redakti | redakti fonton]

Eltenita energiproduktado (ĵuloj) de tipa reptilio kontraŭ similgranda mamulo kiel funkcio de kerna korpa temperaturo. La mamulo havas multe pli altan pintoproduktadon, sed povas funkcii nur dum tre mallarĝa gamo de korpa temperaturo.

Modernaj reptilioj montras kelkan formon de ektotermiko aŭ sango-malvarmeco, tiele ke ili havas limigitajn fiziologiajn rimedojn elteni la korpotemperaturon konstanta kaj ofte deprende el eksteraj fontoj de varmo. Pro malpli stabila kernotemperaturo ol tiu de birdoj kaj mamuloj, la reptilia biokemio postulas enzimojn kapablajn pluteni efikon super pli granda gamo de temperaturoj ol ĉe la kazo de sango-varmaj animaloj. Optimuma gamo de korpotemperaturo varias laŭ la specioj, sed estas tipe sub tiu de sango-varmaj animaloj; ĉe multaj lacertoj, ĝi falas en la gamo de 24°–35 °C,[5] dum tre varm-adaptitaj specioj, kiaj la uson-meksika dezerta igvano Dipsosaurus dorsalis, povas havi optimumajn fiziologiajn temperaturojn en la mamula gamo, inter 35° kaj 40 °C.[6] Dum la optimuma temperaturo estas ofte trovita kiam la animalo estas aktiva, la malaltaj baza metabolismo faras, ke korpotemperaturo falas rapide kiam la animalo estas neaktiva.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo. (paĝo 127).

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sander, P. Martin. (2012). "Reproduction in early amniotes", gazeto : Science, volumo : 337, numero : 6096, paĝoj : 806–808. COI:10.1126/science.1224301
  2. Hicks, James (2002). "The Physiological and Evolutionary Significance of Cardiovascular Shunting Patterns in Reptiles", gazeto : News in Physiological Sciences, volumo : 17, paĝoj : 241–245
  3. Axelsson, Michael (1997). "From anatomy to angioscopy: 164 years of crocodilian cardiovascular research, recent advances, and speculations", gazeto : Comparative Biochemistry and Physiology A, volumo : 188, numero : 1, paĝoj : 51–62. COI:10.1016/S0300-9629(96)00255-1
  4. Wang, Tobias (2003). "Ventricular haemodynamics in Python molurus: separation of pulmonary and systemic pressures", gazeto : The Journal of Experimental Biology, volumo : 206, numero : Pt 23, paĝoj : 4242–4245. COI:10.1242/jeb.00681
  5. Huey, R.B. & Bennett, A.F. (1987): Phylogenetic studies of coadaptation: Preferred temperatures versus optimal performance temperatures of lizards. Evolution No. 4, vol 5: paĝoj 1098-1115 PDF
  6. Huey, R.B. (1982): Temperature, physiology, and the ecology of reptiles. Side 25-91. In Gans, C. & Pough, F.H. (red), Biology of the Reptili No. 12, Physiology (C). Academic Press, London.artikkel

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Colbert, Edwin H. (1969). Evolution of the Vertebrates (2nd ed.). New York: John Wiley and Sons Inc. ISBN 0-471-16466-6.
  • Klein, Wilfied; Abe, Augusto; Andrade, Denis; Perry, Steven (2003). "Structure of the posthepatic septum and its influence on visceral topology in the tegu lizard, Tupinambis merianae (Teidae: Reptilia)". Journal of Morphology 258 (2): 151–157. doi:10.1002/jmor.10136. PMID 14518009.
  • Landberg, Tobias; Mailhot, Jeffrey; Brainerd, Elizabeth (2003). "Lung ventilation during treadmill locomotion in a terrestrial turtle, Terrapene carolina". Journal of Experimental Biology 206 (19): 3391–3404. doi:10.1242/jeb.00553. PMID 12939371.
  • Laurin, Michel kaj Gauthier, Jacques A.: Diapsida. Lizards, Sphenodon, crocodylians, birds, and their extinct relatives, Versio de 22a de Junio 2000; parto de The Tree of Life Web Project
  • Orenstein, Ronald (2001). Turtles, Tortoises & Terrapins: Survivors in Armor. Firefly Books. ISBN 1-55209-605-X.
  • Pianka, Eric; Vitt, Laurie (2003). Lizards Windows to the Evolution of Diversity. University of California Press. pp. 116–118. ISBN 0-520-23401-4.
  • Pough, Harvey; Janis, Christine; Heiser, John (2005). Vertebrate Life. Pearson Prentice Hall. ISBN 0-13-145310-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]