Pelycosauria

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pelycosauriapelikosaŭroj[1] estas malnova termino por bazaj aŭ primitivaj sinapsidoj de Malfrua Paleozoiko, ekskludante la terapsidojn kaj ties posteulojn. Antaŭe, oni uzis la terminon mamuleca reptilio,[2] kaj pelikosaŭroj estis konsiderata ordo, sed tio estas nune konsiderata malĝusta, kaj neĝisdatigita.

Ĉar ĝi ekskludas la sinapsidan grupon de Terapsidoj, la termino estas parafiletika kaj kontraŭa al la nuntempa formala nompraktiko.[3] Tial la nomo pelikosaŭroj, same kiel la termino mamuleca reptilio, estis malfavorita inter sciencistoj de la 21-a jarcento, kaj estas uzata nur neformale, se iam, en la nuntempa scienca literaturo.[4] Anstataŭe oni uzas foje la terminojn tigomamuloj, pramamuloj, kaj bazajprimitivaj sinapsidoj se necese.

Familioj[redakti | redakti fonton]

  • Familio Eothyrididae, Eotiridedoj
  • Familio Caseidae, Kaseedoj
  • Familio Varanopidae, Varanopedoj
  • Familio Ophiacodontidae, Ofiakodontedoj
  • Familio Edaphosauridae, Edafosaŭredoj
  • Familio Sphenacodontidae, Sfenakodontedoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1878) “Descriptions of extinct Batrachia and Reptilia from the Permian formation of Texas”, Proceedings of the American Philosophical Society 17 (101), p. 505–530. 
  2. Carroll, R.L. 1988. Vertebrate Paleontology and Evolution. WH Freeman and Company, New York ISBN 0-7167-1822-7
  3. Hennig, Willi. (1981) Insect phylogeny. Chichester [England]: J. Wiley, p. xi + 514. ISBN 0471278483.
  4. (2007) “A mixed-age classed 'pelycosaur' aggregation from South Africa: Earliest evidence of parental care in amniotes?”, Proceedings of the Royal Society B 274 (1627), p. 2829–2834. doi:10.1098/rspb.2007.0803. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reisz, R.R. (1986). Handbuch der Paläoherpetologie [Enciklopedio de Paleoherpetologio]. Verlag Dr. Friedrich Pfeil. Part 17A Pelycosauria. ISBN 3-89937-032-5.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pelycosaur en la angla Vikipedio.