Krotalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Krotalo
Crotalus atrox (2).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Reptilia
Ordo: Squamata
Familio: Vipuredoj Viperidae
Genro: Crotalus
Linnaeus, 1758
genroj

27 specioj

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Krotalojsonserpentoj estas grupo de venenaj serpentoj, de la genroj Crotalus kaj Sistrurus. Ili apartenas al la klaso de venenaj serpentoj konataj komune kiel ostoviperoj aŭ subfamilio de Crotalinae. La termino krotalo povas esti uzata ĉu por ĉiu specio de la grupo ĉu nur por la specioj de la genro Crotalus.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĉirkaŭ 50 specioj de krotaloj, kun multnombraj subspecioj. Ili ricevis sian nomon pro la tintilo lokita en la pinto de siaj vostoj. La tintilon tiuj serpentoj uzas kiel avertilon, kiam ili sentas sin minacataj. La scienca nomo crotalus devenas el la greka, κρόταλον, "kastanjeto". La nomo sistrurus estas la latina formo de la greka vorto por "vostotintilo" (Σείστρουρος, Seistrouros) kaj trovas siajn radikojn en la antikva egipta muzikilo nomata sistro, speco de tintilo.

Plej parto de krotaloj pariĝas printempe. Ĉiuj specioj naskas, ne ovodemetas. La idoj estas memsufiĉaj tuj post nasko. Ĉar ili ne bezonas patrinon post nasko, tiu ne restas kun ili.

Predoj[redakti | redakti fonton]

Krotaloj konsumas ronĝulojn kaj aliajn etajn bestojn, kiel kunikloj, ratoj, musoj, ktp., domininte siajn predojn rapide per venena mordo, malkiel aliaj serpentoj kiuj uzas konstrikton. La veneno komocias aŭ mortigas la predojn de la krotaloj rapidege. Ĉiukaze krotalo sekvos sian predon, se tiu ne tuje subfalas pro la veneno kaj klopodas eskapi. Ili estas aparte konataj pro frapi je distancoj ĝis du trionoj de sia propra korpolongo.

Predantoj[redakti | redakti fonton]

Krotaloj estas predoj por lampropeltoj, vojkuruloj, porkoj, akcipitroj kaj agloj. Ili estas kolektitaj ankaŭ kiel porhoma manĝado, kiel ĉe la rodeo Rattlesnake Round-Up en Sweetwater (Teksaso).

La tintilo[redakti | redakti fonton]

La tintilo komponiĝas el serio de nestitaj, neprofundaj bidoj kiuj estas fakte modifitaj eroj de la vostopinto. Ĉiun fojon kiam la krotalo ŝanĝas sian haŭton, nova tintilero estas aldonita. Ili povas ŝanĝi sian haŭton kelkfoje ĉiujare depende de la manĝodisponeblo kaj de la pliigaj kvantoj. La tintilo povas rompiĝi; estas malvero, ke oni povas diveni la aĝon de krotalo laŭ la nombro de siaj tintilbidoj. Junuloj ne havas funkciantajn tintilojn; nur post la unua haŭtoŝanĝo, kiam ili gajnas aldonan bidon, kiu povas frapiĝi kontraŭ la unua bido, konata kiel la butono, kreiĝas la tintilsono. Plenkreskukloj povas perdi siajn tintilojn foje, sed rehavas ilin post la sekva haŭtoŝanĝo. Se la krotalo absorbas sufiĉe da akvo dum malseka vetero, ĝi povas ne fari tintilsonon.

Paleontologio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj fosilioj trovataj, kiuj estis definitive identigitaj kiel krotaloj, estis malkovritaj ĉe Driftwood Creek en Hitchcock County (Nebrasko), Nebrasko. Oni ne konas la precizan aĝon de tiu specimeno. La fosiliaj restaĵoj kutime konsistas el ripoj, kio malfaciligas akuratan speciidentigon, ĉar eĉ multaj specioj de aktualaj krotaloj havas preskaŭ identajn vertebrajn karakterojn. Formortinta specio, el kiu oni trovis fosiliojn en la kavo Allen en Citrus County, ricevis la nomon Croeus. Kvankam ĝi havis multajn karakterojn komune kun la aktuala Crotalus adamanteus, la fosilia estis multe pli granda besto, probable atingante longojn de pli ol 3,7 m. Ĝenerale, fosiliaj restaĵoj de krotaloj estas tre limigitaj, kaj ne helpas kompreni la precizan vojon de evoluo el la plej primitivaj veraj viperoj al la aktuala formo.[1]

Sekureco kaj identigado[redakti | redakti fonton]

Juna specimeno de sudpacifika krotalo en Kalifornio.

Diversaj specioj de krotaloj multe varias multe pri grando, teritorio, markoj kaj eco. Se la krotalo ne estas ĉirkaŭita aŭ tuje minacata, ĝi kutime klopodas eviti la renkonton kun homoj, sed tio ne ĉiam okazas. Mordoj ofte okazas, kiam homoj terurigas la serpenton aŭ provokas ĝin. Tiuj mordoj estas kutime subkalkulitaj laŭ atingita longo (ĝis du trionoj de la korpolongo de la krotalo) kaj laŭ rapideco (pli rapide ol la homa vidkapablo povas sekvi). Tio povas surprizi ĉefe pro la fakto, ke krotaloj povas mordofrapi sen movi sian malantaŭon. Oni vidis kelkajn krotalojn, kiuj eĉ mordofrapis unu horon post sia morto. Tiun reflekson oni ne konas ĉe aliaj specioj. Oni konsilas pezajn botojn kaj plifortigitajn pantalonojn por piedirantoj en regionoj konataj kiel hejmo de krotaloj.

Estas disponeblaj gvidlibroj en bibliotekoj, librovendejoj kaj lokaj agentejoj pri konservado kaj naturo, kiuj povas helpi padirantojn kaj kampadistojn identigi krotalojn. La plej ofta konsilo estas eviti kontakton kun krotaloj alertante kaj ne alproksimiĝante al la bestoj. Oni devas esti zorgegema ĉe falitaj trunkoj aŭ ŝtonoj, ĉe ŝtonamasoj aŭ kornicoj kie krotaloj povas esti kaŝitaj aŭ sunumantaj. Tamen oni povas renkonti ilin eĉ meze de la vojo; tiam oni klopodu ne alproksimiĝi kaj permesi al la serpento retiriĝi.

Krotalmordoj[redakti | redakti fonton]

Krotaloj naskiĝas kun tute funkciantaj kaninoj kapablaj injekti venenon kaj povas mezuri la kvanton da veneno, kiun ili injektas dummorde. Ĝenerale ili enmetas plenan dozon de veneno al sia predo kiam ili defendas sin, sed povas enmeti malpli aŭ neniom. Terurigita aŭ vundita krotalo ne kontrolas tion. Ankaŭ junaj krotaloj, kvankam nekapablaj uzi similan kvanton da veneno kiel plenkreskuloj, estas eblaj mortigontoj. Ĉia ajn mordo povas esti konsiderata danĝera kaj oni devas serĉi tuj profesian kuracan helpon.

Tokseco[redakti | redakti fonton]

Plejparto de specioj de krotaloj havas hemotoksan venenon, kiu detruas histon, degeneras organojn kaj kaŭzas koagulopation. Iu grado de porĉiama damaĝo estas la plej verŝajna konsekvenco de krotalomordo, eĉ kun rapida, efika traktado, kaj grava venenigo, kombine kun prokrastita aŭ neefika traktado, povas konduki al membroperdo aŭ malofte, al morto. Netraktitaj krotalomordoj, ĉefe de plej grandaj specioj, estas ofte fatalaj. Tamen apliko de kontraŭveneno, se aplikita tuje, malpliigas la mortokvanton al malpli ol 4%. Ĉirkaŭ 8.000 homoj estas morditaj de venenaj serpentoj en Usono ĉiujare[2]. Mezaveraĝe, oni kalkulas nur 15 mortoj el tiuj.

Kelkaj krotaloj, ĉefe la tropikaj specioj, havas neŭrotoksan venenon. Mordo de tiuj serpentoj povas interferi je la funkcio de la koro, paralizi la pulmojn, kaj difektigi partojn de la nerva sistemo.

La komuna reĝoserpento (lampropeltis getula), kiu uzas konstrikton, estas fama pro sia imuneco kontraŭ veneno de krotaloj kaj aliaj viperoj,[3] kaj pro tio krotaloj formas parton de la natura dieto de tiu serpento.

Sekuro[redakti | redakti fonton]

Lignokrotalo (Crotalus horridus)

Kiam okazas mordo, la kvanto de veneno injektita ne povas esti kalkulita facile. Simptomoj kaj ŝvelo povas veni tuj, kaj povas kaŭzi morton rapide, sed en kelkaj kazoj povas pasi horoj antaŭ la apero de grava damaĝo.

Spertaj kuracistoj kalkulas la venenigon laŭ skalo de 0, kiam ne ekzistas evidenta veneno, ĝis 5, kiam estas minaca kvanto da veneno. La gradoj respegulas la kvanton de hematomo kaj ŝvelo ĉirkaŭ la kaninmarkoj kaj la rapidon per kiu tiu hematomo kaj ŝvelo progresas. En pli gravaj venenigoj (ŝtupoj 4 aŭ 5) estas ankaŭ aliaj avertaj simptomoj, kiel lipoformikosento, naŭzo, sangelfluo, vomado, aŭ ŝoko. Malfacila spirado, paralizo, sputado, kaj amasa hemoragio estas aliaj komunaj simptomoj.

Rapida kuracozorgo estas evidente necesega, kaj traktado tipe bezonas kontraŭvenenon por haltigi la histodetruon, nervajn efektojn, kaj la sangoŝtopon komune ĉe la krotala veneno. Plej parto de fakuloj konsilas pluhavi la areon de la mordo sub la nivelo de lakoro. Gravas trankviligi la viktimon por eviti akcelon de la koro kaj cirkulado de la veneno en la korpo. Nespertaj individuoj ne klopodu tranĉi ĉe aŭ ĉirkaŭ la mordoloko, aŭ uzi turniketojn, ĉar tia traktado povas esti eĉ pli detrua ol la nura venenigo.

Ĉiu mordo de krotalo devas esti konsiderata mortominaca kaj postulas tujan enhospitaligon kaj traktadon de fakaj profesiuloj.

Krotaloj kiel manĝajoj[redakti | redakti fonton]

Krotaloj estas popularaj manĝaĵoj en la kuirarto de sudokcidenta Usono kaj estas vendataj en apartaj viandovendejoj. Krotalaĵo havas guston priskribitan kiel simila al kokaĵo aŭ rankruraĵo kaj maĉteksturon similan al tiu de aligatoro.[1]

Krotaloj en kaptiteco[redakti | redakti fonton]

Estas evidentaj riskoj en privata posedo de krotaloj. Mordo povas rezulti en granda monperdo [2] kaj peno pro medicinzorgo aŭ eĉ morto. En kelkaj lokoj posedo de venenaj serpentoj estas malpermesata. Kiam ĝi ne estas kontraŭleĝa, oni bezonas iun specon de jurpermeso aŭ asekuro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klauber, Laurence M. 1956. Rattlesnakes, Their Habits, Life Histories, and Influence on Mankind. Volume I. Second E
  2. http://www.aphis.usda.gov/mrpbs/safety_security/library/snake_bites.pdf
  3. Common Kingsnake (DesertUSA)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Manny Rubio; Rattlesnake: A Portrait of a Predator; Smithsonian Institute Press; ISBN 1-56098-808-8 (hardcover, 1998)
  • R. Burton, MD; Emergency Medicine. Lectures on Venom and Toxins. 1989.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la angla)


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.