Paralizo
Paralizo (de la greka vorto παράλυσις, parálisis) en ĝenerala lingvouzo estas la parta aŭ plena perdo de movoj de unu aŭ pluraj membroj aŭ organaj sistemoj de (homa aŭ besta) korpo. En la lingvaĵo de neŭrologio, paralizo estas la parta aŭ plena perdo de la funkcio de difinita nervo, kun rezultantaj funkcioperdo rilate al sentado aŭ muskola moviĝo. En pli vasta senco ankaŭ povas temi pri la subjektiva percepto de paralizo malgraŭ principe kompleta organa funkcio.
En la medicina terminaro, la vortoradiko -plegio (de la greka vorto πληγή, en la moderna greka lingvo prononcata plijí, dum la antikva epoko plēgḗ) estas sufikse uzata en pliprecizigaj nomoj de konkretaj paralizoj: ekzemploj estus la vortoj
- hemiplegio (paralizo trafanta, parte aŭ tute, nur unu duonon de la korpo, ĝenerale pro cerba lezo en la aliflanka hemisfero),
- paraplegio (paralizo de la malsupraj membroj) aŭ
- oftalmoplegio (paralizo de la oftalma nervo, latine nervus ophthalmicus).
Korpe kaŭzataj paralizoj [redakti]
Paralizoj de muskoloj povas esti kaŭzataj per veneniĝoj, inflamoj aŭ mekankaj lezoj aŭ de la motoneŭronoj ("neŭrogena paralizo") aŭ de la muskolo mem ("miogena paralizo"). Konata ekzemplo por postinflama paralizo estas la malsano poliomjelito. Ekzemplo de paralizo post mekanika lezo estas la paraplegio (vidu supre) sekve de forta premiĝo de la mjelo.
La intenseco de muskola paralizo kuzime laŭ skalo de la Brita Konsilio pri Medicina Esploro (angle British Medical Research Council, BMRC) dividatas laŭ kvinonoj en ses kategoriojn:
0/5 nenia muskola aktiveco, kompleta paralizo 1/5 videbla aŭ palpebla muskola kontraho sen praktika mova efiko 2/5 movo eblas en sengravita spaco 3/5 movo kontraŭ la gravito ĵus eblas 4/5 movo kontraŭ modera rezisto eblas 5/5 normala muskola forto
Psike kaŭzataj pseŭdoparalizoj [redakti]
Inter la psike kaŭzataj pseŭdoparalizoj estas la "disocia mova perturbo", laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) signita per la kodo F44.4. Krom la mensa distanciĝo de siaj propraj perceptoj kaj emocioj, tiu perturbo karakteriziĝas per kompleta aŭ parta perdo de la moveblo malgraŭ principe kompleta organa funkcio.
"Interna paralizo" estas sento ofte kaŭzite de traŭmatiga evento, kiu karakteriziĝas per la percepto de "nesento", de la nekapablo agi aŭ nur pensi ("psika ŝoko"). La simptomo ankaŭ estas parto de severaj formoj de depresio.