Paraplegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
G 82 paraplegio kaj tetraplegio
v  d  r
Information icon.svg

Paraplegio estas kombinaĵo el simptomoj, kiuj ekestas en la kazo de interrompo de nervoj en la mjelo. Kaŭzoj povas esti vundiĝoj de la mjelo, ekzemple ĉe frakturo de vertebro, sed ankaŭ tumoroj kaj aliaj specifaj malsanoj, ekzemple Multloka sklerozo.

Al la simptomaro de paraplegio apartenas

La scienca kaj terapia branĉo de neŭrologio okupiĝanta pri la sekvoj de paraplegio fake nomatas paraplegiologio.

La difino de PIV precizigas ke la vorto paraplegio celas signi la paralizon (kaj pliajn, supre menciitajn simptomojn) de la subaj membroj, do la kruroj.

Kaŭzoj por la ekesto[redakti | redakti fonton]

Laŭ aktualaj statistikoj ekzemple en la eŭropa ŝtato Germanio (ĉ. 80 milionoj da loĝantoj) ĉiujare ĉ. 1000 homoj ekmalsaniĝas je paraplegio, pli-malpli 80 procentaĵoj el ili estas viroj. La plej ofta kaŭzo e (ĉ. 70 procentaĵoj) estas akcidentoj kun frakturo de la vertebraro, aparte de la kola vertebraro. Tiuj akcidentoj kategoriiĝas je

  1. liniaj frakturoj - vertebroj movatas el la vertikala akso de la vertebraro kaj rezulte la mjelo leziĝas,
  2. komprimaj frakturoj - vertebroj kaj rezulte ankaŭ la mjelo kunpremiĝas pro premo de supre kaj sube,
  3. osteraj frakturoj kun disrompiĝo de vertebro(parto)j kaj ŝoviĝo de osteroj en la vertebran kanalon kaj do en la mjelon.

Komprimaj frakturoj ofte estas la sekvo de plonĝado gvide de la etenditaj brakoj kaj kapo en tro malaltan akvon. Osteraj frakturoj preskaŭ ĉiam kaŭzas fortajn neŭrologiajn komplikaĵojn.

Krom la nur mekanikaj lezoj ankaŭ pliaj biologiaj procezoj influas la mankan resaniĝon de la damaĝita neŭrona histo:

  1. "meminiciata mortiĝo" de neŭronaj ĉeloj ("apoptozo")
  2. inflamoj
  3. cikatroj

Lokigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ priskribo de la simptomaro oni kutime diferencas inter paraplegio en la difino de paralizo de la subaj membroj (la gamboj) pro lezoj de malsupraj partoj de la mjelo, proksimume 60 procentaĵoj de la mjelaj vundiĝoj, kaj tetraplegio, do la paralizo de ĉiuj kvar membroj (la brakoj kaj gamboj) pro pro lezoj de pli supraj partoj de la mjelo, proksimume 40 procentaĵoj de la mjelaj vundiĝoj.

La alteco de la lezo difinizas per la lasta nedifektiĝinta segmento de la mjelo (la partoj de la homa mjelo kodiĝas same kiel la unuopaj vertebroj, per kodoj C1 ĝis C 5 por la kola, T1 ĝis T12 por la toraka, L1 ĝis L5 por la lumba segmentoj). Do la diagnozo "paraplegio sub C5" signifas ke la segmento C5 ankoraŭ funkcias. Eĉ sen rekta (ekzemple rentgena) ekzameno de la vertebraro eblas dedukti la altecon de la lezo per analizo de la paralizoj kaj de la haŭtaj areoj ne plu kapablaj senti tuŝojn kaj dolorojn (la tiel nomataj "dermatomoj").