Ikso-radioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eligilo de ikso-radioj
Radiografio de la mano de infano

La nomo Ikso-radiojX-radiado estas uzata por nomi tipon de joniga radiado, kiu formas parton de la elektromagneta spektro, kaj estas do formata de fotonoj. Ĝi estas tre energia, kvankam ĝenerale oni uzas la nomon por parto de la spektro kun malpli granda frekvenco ol la gama-radiado. Ĝia ondolongo troviĝas inter 10 kaj 0,1 nanometroj.

La iksoradioj estis malkovritaj en 1895 de la germana fizikisto Wilhelm Conrad Röntgen. Li dokumentis ĝiajn propraĵojn, kaj, ĉar nekonataj, donis al ili la nomon X. En diversaj lingvoj ili estas ankaŭ konataj kiel Röntgen- aŭ rentgena radiado.

La ikso-radioj formiĝas en la ekstera tavolo de la atomoj, pro fenomenoj okazantaj al elektronoj en siaj orbitoj, jen pro saltado inter energiaj tavoloj, aŭ pro subita malakcelo de la elektrono. Fakte tiu origino estas la ĉefa diferenco al la gama-radiado, kiu estas formita en la atoma nukleo.

La ikso-radioj estas uzataj ĉefe por la bildigo de la interno de la materio, profitante ĝian grandan kapablon de trairado de la fizikaj korpoj. La plej konata utiligo estas la medicina radiografio, kiu permesas la vidadon de la interno de la korpo, ĉefe de la malmolaj organoj. Ankaŭ estas kutima la industria radiografio, por ekzameni la internon de la materialoj aŭ la ujoj.

Ikso-radia bildo prenita de Wilhelm Conrad Röntgen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]