Botulismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazoj de Botulismo

Botulismo (de la latina vorto botulus, "kolbaso"), ankaŭ nomata botulisma venenado, estas malofta sed grava paraliza malsano kaŭzata de botokso, proteino produktata en anaerobaj kondiĉoj de la bakterio Clostridium botulinum. Ĝi trafas ampleksan gamon de mamuloj, birdoj kaj fiŝoj.[1]

La toksino eniras en la homan korpon per unu el tri vojoj: per koloniigado de la digestiva sistemo fare de bakterioj en geinfanoj (infana botulismo) aŭ plenkreskuloj (plenkreska intesta toksemio), per manĝo de toksinpoluita aĵo (manĝa botulismo) aŭ per poluo de vundo fare de bakterio (vunda botulismo).[2] Ne okazas kontaĝo de botulismo el persono al persono.

Epidemiologio[redakti | redakti fonton]

Botulismo estas relative malofta,[3] kun proksimume 1,000 diagnozitaj okazoj jare en la tuta mondo.[4]

Usono[redakti | redakti fonton]

En Usono oni sciigas pri proksimume 145 okazoj jare. El tiuj, proksimume 65% estas infanaj, 20% estas vundaj, kaj 15% estas manĝaj.[5] Infana botulismo kutime estas sporada kaj ne grupiĝas en plurviktimaj eruptoj, sed varias multe laŭloke. Ekzemple, de 1974 ĝis 1996, 47% el ĉiuj konataj okazoj de infana botulismo en Usono estis en Kalifornio.[5]

De 1990 ĝis 2000, la Centroj por Kontraŭbatalado kaj Preventado de Malsanoj raportis 263 okazojn de manĝa botulismo en 160 eruptoj en Usono, kun mortofteco de 4%. 39% (103 okazoj kaj 58 eruptoj) okazis en Alasko, ĉiam pro tradiciaj manĝaĵoj de alaskaj indiĝenoj. En la aliaj 49 ŝtatoj, hejme enladigitaj manĝaĵoj kaŭzis 70 eruptojn (~69%), plej ofte enladigitaj asparagoj. Du restoracirilataj eruptoj trafis 25 homojn. La meza nombro de okazoj en jaro estis 23 (gamo 17–43), kaj la meza nombro de eruptoj en jaro estis 14 (gamo 9–24). La plej altaj oftecoj okazis en Alasko, Idaho, Vaŝingtonio, kaj Oregono. Ĉiuj aliaj ŝtatoj havis oftecon de 1 okazo en dek milionoj da homoj aŭ malpli.[6]

La ofteco de manĝa kaj infana botulismo malmulte ŝanĝiĝis lastatempe, sed vunda botulismo plioftiĝis pro la uzado de nigra heroino, precipe en Kalifornio.[7]

Ĉiuj datumoj pri ellasoj de botulisma kontraŭtoksino kaj laboratoriaj konfirmoj de diagnozoj en Usono estas registrataj de la Centroj por Kontraŭbatalado kaj Preventado de Malsanoj kaj publikigataj en ĝia retejo.[5]

  • Inter la 31-a de marto kaj la 6-a de aprilo de 1977, 59 homoj malsaniĝis kun botulismo de tipo B. Ĉiuj estis manĝintaj ĉe la sama meksikstila restoracio en Pontiako, Miĉigano, kaj manĝis spican saŭcon faritan el ĥalapenjokapsikoj mise enladigitaj en la hejmo, aŭ kiel aldonaĵon al siaj mendaĵoj aŭ kiel ingrediencon de tortiljaj fritaĵoj kun fromaĝo. La tuta spektro de mildaj simptomoj kun neŭrologiaj indikoj ĝis mortminaca spira paralizo estis dokumentita[8]
  • In Aprilo 1994, la plej granda erupto de botulismo en Usono ekde 1978 okazis en El Paso, Teksaso. Tridek homoj malsaniĝis kaj 4 bezonis maŝinan spiran helpon. La toksino estis produktita en bakitaj terpomoj kiujn oni lasis volvitaj en metalfolio je media temperaturo, verŝajne dum pluraj tagoj, antaŭ ol uzi ilin kiel ingrediencon en saŭco.[9]
  • En 2002, ok alaskanoj malsaniĝis kun botulismo el dek kvar kiuj manĝis muktukon (balenan grason) de baleno, kiu mortis sur la strando. Du bezonis maŝinan spiran helpon.[10]
  • Ekde la fina parto de junio 2007, 8 homoj estis venenitaj per botulismo kiam ili manĝis faban saŭcon por kolbasetoj enladigitan de Castleberry's Food Company en fabriko en Augusta, Georgio. Oni poste konstatis ke la fabriko havis gravajn maŝinajn problemojn ĉe unu linio de retortoj. Tiu estis la unua erupto de botulismo pro industrie enladigitaj manĝaĵoj en Usono en pli ol 30 jaroj..[11]
  • En aprilo de 2015, unu homo mortis, 21 okazoj de botulismo estis konfirmitaj, kaj 10 pliaj estis suspektataj en Lancaster, Ohio, post komuna eklezia manĝo. La supozata fonto estis salato el hejme enladigitaj terpomoj.[12]
  • Erupto de botulismo okazis en norda Kalifornio en majo de 2017 post kiam 10 homoj konsumis fromaĝosaŭcon por tortiljaj fritaĵoj en Kantono Sacramento. Unu viro mortis.[13]

Francujo[redakti | redakti fonton]

Botulismo estas tre malofta malsano en Francujo, kun incidenco de proksimume 0,5 malsaniĝoj en miliono da homoj en jaro, sed en kelkaj lastaj eruptoj la ofto de morto estis pli ol 5%.[14] La plej ofta kaŭzo estas malindustrie produktita ŝinko (23 okazoj inter 2013 kaj 2016).[15].

La 14-an de septembro de 2023 okazis erupto de dek kvin okazoj de botulismo, kun dek enmalsanulejigoj kaj la morto de unu greka turistino, en Bordeaux. Ĉiuj estis manĝintaj pilĉardojn venditajn de la restoracio Tchin Tchin Wine Bar kaj konservitajn en oleo samloke.[16]

Ĉinujo[redakti | redakti fonton]

De 1958 ĝis 1983 okazis 986 eruptoj de botulismo en Ĉinujo kun 4,377 malsaniĝoj kaj 548 mortoj.[17]

Qapqal-malsano[redakti | redakti fonton]

Post la Ĉina Komunisma Revolucio de 1949, oni rimarkis misteran malsanon trafantan plurajn sibeajn vilaĝojn en Aŭtonoma Kantono Qapqal Xibe kaj nomis ĝin Qapqal-malsano. Ĝi estis endemia kun malkutimaj epidemiologiaj trajtoj, sed la kaŭzo restis nesciata dum longa tempo.[18] Ĝi kaŭzis plurajn mortojn kaj motivis plurajn translokiĝojn el la loko.[19]

En 1958, la Ministerio pri Sano sendis fakan skipon en Qapqal Xibe por enketi pri la malsano. Ĝi pruvis, ke la malsano estas precipe botulismo de tipo A,[20] kun kelkaj okazoj de tipo B.[18] La fakuloj konstatis, ke la fonto de la veneno estas grenoj kaj faboj fermentitaj en la loko kaj senkuira vianda plado nomata mi song hu hu.[19] Ili ĉesigis la malsanon plibonigante la fermentmetodojn de la lokanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.who.int/mediacentre/factsheets/fs270/en/
  2. Sobel J (October 2005). “Botulism”, Clin. Infect. Dis. 41 (8), p. 1167–73. doi:10.1086/444507. 
  3. Fact sheets - Botulism. World Health Organization (10-a de januaro 2018). Arkivita el la originalo je 23-a de marto 2019. Alirita 23-a de marto 2019.
  4. . Botulism - Diseases and Conditions - Publications - Public Information - MOHLTC (angle). Arkivita el la originalo je 17-a de oktobro 2017. Alirita 29-a de oktobro 2017.
  5. 5,0 5,1 5,2 National Case Surveillance: National Botulism Surveillance | CDC National Surveillance. Centers for Disease Control and Prevention (25-a de junio 2013). Arkivita el la originalo je 30-a de januaro 2014. Alirita 12-a de februaro 2014.
  6. (Septembro 2004) “Foodborne botulism in the United States, 1990-2000”, Emerging Infectious Diseases 10 (9), p. 1606–11. doi:10.3201/eid1009.030745. 
  7. (March 1998) “Wound botulism associated with black tar heroin among injecting drug users”, JAMA 279 (11), p. 859–63. doi:10.1001/jama.279.11.859. 
  8. (August 1978) “Botulism type B: epidemiologic aspects of an extensive outbreak”, American Journal of Epidemiology 108 (2), p. 150–6. doi:10.1093/oxfordjournals.aje.a112599. 
  9. (July 1998) “A large outbreak of botulism: the hazardous baked potato”, The Journal of Infectious Diseases 178 (1), p. 172–7. doi:10.1086/515615. 
  10. (January 2003) “Outbreak of botulism type E associated with eating a beached whale--Western Alaska, July 2002”, MMWR. Morbidity and Mortality Weekly Report 52 (2), p. 24–6. Alirita 8 de septembro 2017.. 
  11. Centers for Disease Control and Prevention (CDC) (3 August 2007). “Botulism associated with commercially canned chili sauce--Texas and Indiana, July 2007”, MMWR. Morbidity and Mortality Weekly Report 56 (30), p. 767–9. 
  12. "1 dead in botulism outbreak linked to Ohio church potluck", CNNWIRE, 28-a de aprilo 2015.
  13. "Man dies in Sacramento county botulism outbreak from nacho cheese", KCRA, 22-a de majo 2017.
  14. Le Botulisme d'origine aviaire et bovine, AFSSA, France ; Paris ; octobre 2002 ; 82 pages[rompita ligilo] (PDF)
  15. Le botulisme humain en France, 2013-2016 (france). invs.santepubliquefrance.fr. Alirita 2018-02-09.
  16. Cas de botulisme alimentaire à Bordeaux : 15 cas recensés, dont 10 hospitalisés et 1 décès. Point de situation au 14 septembre 2023. (france). www.santepubliquefrance.fr. Alirita 2023-09-18.
  17. (1 November 1986) “Botulism in China”, Clinical Infectious Diseases (en) 8 (6), p. 984–990. doi:10.1093/clinids/8.6.984. 
  18. 18,0 18,1 (1958) “Botulism: A report for Qapqal disease”, National Medical Journal of China 44 (10), p. 932–942. 
  19. 19,0 19,1 (August 2008) “An overview of type E botulism in China”, Biomedical and Environmental Sciences 21 (4), p. 353–6. doi:10.1016/S0895-3988(08)60054-9. 
  20. "The Xibe ethnic minority", 12 November 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]