Anestezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anestezo estas certagrada aŭ kompleta senigo de sentokapablo. Ĝi povas esti kaŭzata de iuj malsanoj aŭ de kemiaj substancoj (drogoj).

Medicino uzas artefaritan anestezon por protekti pacientojn kontraŭ doloro dum kirurgia operacio, ekzemple dum traktado aŭ elŝiro de malsanaj dentoj. Dentkuracado longe aplikis ridgason kiel anestezilon. Aliaj anestezaj gasoj estas etero (dietiletero) kaj kloroformo.

Anestezo povas esti

  • ĝenerala anestezo (= narkozo), tio estas artefarita dormo, kiu koncernas la tutan korpon;
  • loka anestezo, kiu koncernas nur korpoparton, kutime tiun koncernatan de operacio.

Speciala metodo de loka anestezo estas ĉirkaŭ-duramatra anestezo, kiu tempe senfunkciigas la plej suban parton de la mjelo. Tio sensentigas (kaj senmovigas) la tutan malsupran duonon de la korpo, sen influi la cerbon kaj la sangocirkuladon.

Ketamino estas medikamento plejparte uzata por komenci kaj daŭrigi anestezon. Ĝi kaŭzas trancecan staton dum ĝi kontraŭas doloron, kvietigas la pacienton, kaj kaŭzas amnezion.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]