Kirurgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĥirurgio estas nocio el pragreka termino cheirourgia, estiĝinta el kombino de vortoj cheir (mano) kaj ergein (labori) (laŭvorte do „manlaboro“). Tio estas kuracfako, kiu kuracas malsanojn kaj lezojn operacie permana kaj perinstrumenta flegado. Profesiuloj de kirurgio nomiĝas „kirurgoj“ aŭ „ĥirurgoj“. Kirurgio estas terapia procedo kiu supozas la eniron en la internon de la organismo per traborado aŭ incizado de la haŭto.

Aliaj signifoj[redakti | redakti fonton]

"Ĥirurgio" povas esti loko, kie okazas kirurgiaj laboroj aŭ simple laborejo de kuracisto – kirurgo, sed regule ni markas tiel ĉi kirurgiejon kiel tutaĵon.

En brita angla lingvo nocio „kirurgio“ („surgery“) markas ankaŭ regulan tempon destinita de parlamentano por renkontiĝo kun siaj balotintoj kaj por diskuti pri iliaj interesoj.

Historio de ĥirurgio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova ĥirurgia ago estas evidente la trepano. La plej malnova konata trovitaĵo de trepanita kranio el regiono de Kievo en Ukrainio estas datita en la tempon de 7300 – 6220 a. K. Sed en la ĝusta signifo de la vorto kirurgio evoluis unuafoje en la malnova Egipto. Trovaĵo de malsupra makzelo kun du aperturoj sub radikoj de la unua molaro, datita proksimume en la jaron 2750 a. K., montras celitan drenaĵon de abscesita dento. La t.n. papiruso de Edwin Smith, datita ĉirkaŭ la jaro 1600 a. K., estas la plej malnova konata kirurgia teksto. Ĝi enhavas ankaŭ informojn, dateblaj reen ĝis la jaro 3000 a.K. Temas pri malnovegipta lernolibro de kirurgio, priskribanta ĝisdetale diagnozon, kuracadon kaj prognozon ĉe vico da malsaniĝoj.

"Susrutha" (ĉirkaŭ 400 a.K.), ankaŭ transskribata kiel „Susruta“ aŭ „Sushrutha“, prezentas signifan staturon en la historio de ĥirurgio. Li vivis, instruis kaj praktikis ĥirurgion sur bordoj de Gango (Ganges) en lokoj de hodiaŭa Varanasio en nordokcidenta Hindio. Por siaj multnombraj kaj principaj kontribuoj al la ĥirurgia scienco li estas ankaŭ markata kiel "patro de ĥirurgio". Konoj pri tiu ĉi kirurgo estas fonditaj precipe en liaj laboroj, enhavantaj en volumoj nomataj komplekse "Susrutha Samhita".

Eĉ kiam ĥirurgoj estas nun konsiderataj kiel kuracistoj – specialistoj, la profesio de ĥirurgo kaj kuracisto havas diversajn historiajn radikojn. Ŝlosilon al tiu ĉi ĝistempa sekcio de kirurgio de la cetera medicino estas bezone serĉi jam en malnovepoko en malnovgreka kaj romia medicino. Ekz. ĵuro de Hipokrato avertas kuracistojn antaŭ praktikigado de kirurgio (precipe ĥirurgio por leĝerigo de renkalkulusoj, kion estis farontaj specializigitaj metiistoj. En periodo de mezepoko estis praktika (t. e. permana, perinstrumenta) medicino praktikata precipe de tonsuristoj kaj vundokuracistoj, do de metiaj profesioj, kaj eĉ en la tempo, kiam kuracistoj jam akiris universitatan klerecon. Sed tiuj ĉi kuracistoj estis celitaj sole por klopodo pri diagnozigado de malsanoj laŭ tiama grado de ekkono kaj preskribo de apartenantaj medikamentoj, praktikan ĥirurgion tiamaj kuracistoj konsideris kiel substandardan laboron.

La unuaj veraj kirurgoj fariĝis vundokuracistoj el mulnombraj militoj, kiuj estis rolintaj en tiama Eŭropo. Nomo de Ambrois PARÉ (15101590), viro fariĝinta ia renoviganto de la gloro de kirurgio el la tempoj de malnovepoko, estas inter la nomoj. Tiu ĉi vundokuracisto, kiu poste fariĝis reĝa vundokuracisto de francaj reĝoj Karolo la 9-a kaj Henriko la 3-a, akiris famecon precipe pro remalkovro de malnovegipta metodo de subnodado de sangantaj angioj ĉe amputitaj ekstremaĵoj, per kiu li anstataŭis treege dolorigan bruligadon de vundo per arda oleo aŭ flamo, kaŭzanta ofte pli grandan doloron kaj ŝokon ĉe vunditoj ol la propra vundo. Paré prilaboris ankaŭ kuracadon de vico da pluaj vundoj, li verkis pri siaj spertoj kelke da volumenoj, kiuj siatempe vekigis skandalojn inter kuracistoj, ofenditaj pro la kuraĝo de vundokuracisto prezenti siajn spertojn per sciencista metodo eĉ en terenoj, kiujn tiamaj kuracistoj konsideris kiel sia suverena teritorio.

Certan evoluon de milita ĥirurgio signifis sendispute militoj de Napoléon, kiel ajn ankaŭ en tiu ĉi tempo validis, ke ĉefa metodo de la milita kirurgio restis amputo de trafita ekstremaĵo. Certa pruvo de tiu ĉi fazo de la evoluo de kirurgio el la tempo antaŭ enkonduko de anestezo kaj asepsa kirurgio estas la t. n. Muzeo de Malnova operaciejo en Londono en Southwark en subtegmentejo de preĝejo de sankta Tomaso, kie okazis operacioj ekde la jaro 1822.

Ekde la 19-a jarcento okazas en ĥirurgio principaj ŝanĝoj. Precipe tio estas enpraktikigo de anestezo en klinikan praktikon, kiu okazis iom post iom ĉirkaŭ la jaro 1846 kun eluzo de volatilaĵoj kun dampa efiko al centra nerva sistemo kiel nitrogenoksido, etero kaj kloroformo. Tio ebligis fari ankaŭ pli ampleksajn operaciajn farojn, daŭrantaj pli longan tempon, kiuj estis ĝis tiu tempo nur apenaŭ fareblaj pro la doloro de malsanulo dum farado. Plua progreso, kiu eblis estiĝon de kirurgio, kiel ni konas ĝin hodiaŭ, estis enpraktikigo de dispono, malebliganta estiĝon de postoperaciaj infektoj, kiujn ni hodiaŭ sumigas sub nocioj asepso kaj antiasepso, kunigita kun nomoj de Ignác Fülüp Semmelweis, respektive Louis Pasteur kaj Joseph Lister.

Lasta principa malkovro, en kiu la hodiaŭa kirurgio staras, estis malkovro de antibiotiko de penicilino de Alexander Fleming en la jaro 1928. Enkonduko de antibiotikoj en klinikan praktikon ebligis fine en grandan mezuron malebligi aŭ kuraci timigatajn infektajn komplikaĵojn de operaciaj faroj kun relative minimumaj apudaj efikoj.

Evoluo de moderna ĥirurgio[redakti | redakti fonton]

En Britio kaj kelkaj aliaj lokoj, kirurgoj–viroj estas diferencigataj de kuracistoj per alparolo Mister (sinjoro). Tiu ĉi tradicio havas sian devenon en la 18-a jarcento, kiam ĥirurgoj estis ankaŭ razistoj kaj ili ne havis akademian titolon (aŭ veran formalan kvalifikon), diference de kuracistoj, kiuj havis universitatan titolon de doktoro. Komence de la 19-a jarcento kirurgoj akiris superan postenon kaj en la jaro 1800 Reĝa akademio de kirurgoj (Royal College of Surgeons – RCS) en Londono komencis proponi al kirurgoj formalan statuson pere de aneco en la akademio. La titolo „Mister“ fariĝis marko de rango kaj hodiaŭ nur kirurgoj, havantaj la anecon en unu el la reĝaj akademioj de ĥirurgio, povas titoli sin "Mister", "Miss", "Mrs" aŭ "Ms.".

Diference de Britio kuracistoj kaj ĥirurgoj en Usono estas ĉiam titolataj „Doctor“.

Fakoj de ĥirurgio[redakti | redakti fonton]

Ĥirurgio hodiaŭ preskaŭ kuracas ĉiujn korpopartojn kaj ĝi estas dividita en la jenajn fakojn:

Kirschner wires ulna.jpg


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]