Hipokrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipokrato
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1999 (1999-12-01)
en Kos
Morto 1-an de decembro 1999 (1999-12-01) (0-jaraĝa)
en Lariso
Lingvoj antikva greka
Familio
Infano Thessalus
Okupo
Okupo kuracistofilozofo
vdr

Hipokrato el Kos (460 - 377 aKE) (greke: Ἱπποκράτης ὁ Κῷος;) estis helena medicinisto kaj kuracisto, laŭtradicie, li naskiĝis sur la malgranda insulo Koso (κως) en la antikva Grekujo, en la jaro 460 a. K. kaj mortis proksimume 377 a. K. Oni konsideris lin kiel la patro de la okcidenta medicino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Herakleido kaj Praksitala filino de Fenareta, li estis disĉiplo de sia propra patro kaj apartenis al la dudeka generacio de la Asklepiidoj (idaro de Asklepio, dio de la okcidenta medicino). La tradicio diras plue ankaŭ, ke lia familio devenas de Polidario, unika filo de la dio Asklepio kiu postvivis la militon de Trojo (1194-1184 a.K). La idaro de Polidario dividiĝis en du branĉojn, unu situanta sur la insulo Koso kaj la alia sur la najbara duoninsulo Knido tuj kontraŭ la unua. Glorata de liaj samtempuloj, Hipokrato estis konsiderata la plej saĝa kuracisto kaj rigardata kiel la patro de la okcidenta medicino. Platono en sia Protagoro komparis lin kun Polikleto kaj Fidio, Aristotelo alnomis lin "Hipokrato la Granda", Galeno "la Diulo", dum en la mezepoko, oni konsideris lin kiel la patro de la medicino.

Hipokrato avertis pri la rilato inter la korpaj karakteroj kaj la psikaj statoj. Hipokrato distingis la homajn tipojn tisika kaj pletorika. Li priskribis tipojn, kun la celo poste analizi la individuojn per ilia metado, aŭ en unu klason, aŭ en alian.

Hipokrato el Koso levis la medicinon al la kulmino de la etiko kiel atestas lia fama ĵuro. Dum jarcentoj lia ĵuro estis kaj ankoraŭ estas etika modelo por la kuracista profesio kaj deklamata de la medicinaj studentoj dum ilia diplomiĝo, en la tuta mondo.

Hipokrata ĵuro[redakti | redakti fonton]

"Mi ĵuras je Apolono kuracisto, de Asklepio, de Higiea kaj Panacea, je ĉiuj dioj kaj diinoj, ke laŭ miaj kapablo kaj juĝo mi observos tiun ĉi ĵuron kaj tiujn ĉi kompromisojn – respekti tiun kiu instruis al mi la kuracarton kvazaŭ li estus mia patro; disdividi kun li miajn havaĵojn, mildigi liajn malfacilaĵojn se tio estas necesa, zorgi pri liaj filoj kvazaŭ ili estus miaj fratoj, instrui al ili ĉi tiun arton se ili deziros lerni ĝin, sen rekompenco aŭ ajna kondiĉo pro lernado, legado kaj ia ajn alia instrumaniero; almontri mian arton al miaj propraj filoj, al miaj majstroj kaj disĉiploj ligitaj per kompromisoj kaj ĵurado, laŭ la leĝo de la medicino, al neniu plu. Mi sekvos tiujn dietojn konsideratajn de mi, laŭ miaj kapabloj kaj juĝo, bonefikajn por miaj malsanuloj kaj mi devojiĝos de ĉio noca kaj malsaniga. Mi ne donos mortigajn venenojn al iu ajn, eĉ se oni instigus min, mia ankaŭ ne donos al iu ajn tian konsilon kaj, sammaniere, mi ne donos al virinoj abortigilojn. Mi vivos kaj praktikos mian arton kun pureco kaj sankteco. Mi ne operacios tiujn suferantajn pro gruzo, sed lasos tion por la praktikuloj de tiu arto. En ia ajn domo kien mi eniros, mi endomiĝu nur por la bono de la malsanuloj kaj mi evitu malbonfaron kaj korupton kaj, ankoraŭ, mi ne delogu virinojn kaj virojn, nek liberulojn kaj sklavojn. Ĉion kion mi vidos aŭ aŭdos pri la vivo de homoj, kio ne povos esti diskonigita, mi ne diskonigu respektante ĉion kio devas resti sekreta. Dum tiu ĉi ĵuro konserviĝos senprofane, ke estu al mi permesite ĝui la vivon kaj la praktikarton, respektata de ĉiuj homoj, en ĉiuj tempoj, ke alia estu mia destino se mi ne observos ĉi tiun ĵuron."

Pri la kuracisto[redakti | redakti fonton]

"La kuracisto estas samtempe filozofo, li estas samkiel la dioj. Ne estas granda malsameco inter la medicino kaj filozofio, ĉar ĉiuj virtoj de la bona filozofo devas esti trovitaj en la kuracisto: altruismo, zorgo, modesto, respektiga ŝajno, seriozemo, trankvila juĝo, sereneco, decidemo, pura vivmaniero, koncizemo, scio pri kio estas utila kaj necesa al la vivo, riproĉado de la malbonaj aferoj, spirito libera de malkonfidoj, dediĉado al la dio". (el la libroj: "pri dececo", "pri instruoj").

Hipokrataj skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

Magni Hippocratis medicorum omnium facile principis, opera omnia quae extant, 1657

Oni atribuas al Hipokrato el Koso diversajn skribaĵojn konsistigantajn la plej konatan verkon de la antikva medicino, la faman Corpus Hippocraticum, aron da medicinaj tekstoj ne ĉiuj agnoskitaj kiel liaj proprapojnaj skribaĵoj. Ĝi konsistas je 53 traktatoj aŭ libroj. Ĝi estas kolekto de medicinaj traktatoj kunigitaj de erudicia komisio el Aleksandrio en la tria jarcento a.K. La verkaro povas esti dividita al la jenaj libroj:

Etikaj libroj

1.La ĵuro; 2.Pri la leĝo; 3.Pri la arto; 4.Pri la antikva medicino; 5.Pri la kuracisto; 6.Pri la dececo; 7.Pri la instruoj; 8.Aforismoj.

Fiziologi-anatomiaj libroj

9.pri la anatomio, 10.pri la koro, 11.pri la karnoj, 12.pri la glandoj, 13.pri la naturo de la ostoj, 14.pri la naturo de la homo, 15.pri la gravedeco kaj la naturo de la infanoj, 16.pri la nutraĵoj.

Dietaj libroj

17.pri la dieto, 18.pri la saniga dieto.

Ĝeneral-patologiaj libroj

19.pri la aeroj, la akvoj kaj la lokoj, 20.pri la humoroj, 21.pri la krizo, 22.pri la krizaj tagoj, 23.pri la semajnoj, 24.pri la ventoj, 25.prognozoj. 26.antaŭscioj I, 27.antaŭscioj II. 28.kosaj antaŭscioj.

Specif-patologiaj libroj

29.Epidemioj, 30.pri la afekcioj, 31.pri la malsanoj I, 32.pri la malsanoj II kaj III, 33.pri la internaj afekcioj, 34.pri la sankta malsano, 35.pri la homaj lokoj.

Terapiaj libroj

36.pri la dietoj en la akutaj malsanoj, 37.pri la uzado de la likvoj.

Kirurgiaj libroj

38.pri la kuracista profesio, 39.pri la artikoj, 40.pri la frakturoj, 41.pri la bandaĝo, 42.pri la kapaj vundoj, 43.pri la ulceroj, 44.pri hemoroidoj, 45.pri la fistuloj.

Oftalmologiaj libroj

46.pri la vido.

Ginekologiaj, obstetrikaj kaj pediatriaj libroj

47.pri la virgulinoj, 48.pri la virina naturo, 49.pri la virinaj malsanoj, 50.pri la multfeta gravediĝo, 51.pri la sepmonata kaj okmonata akuŝo, 52.pri embriologio, 53.pri la dentnaskiĝo.

Famaj diraĵoj[redakti | redakti fonton]

la sanktejo Asklepion

Hipokrato skribis siajn verkojn per aforismoj, kelkaj iĝas proverboj, ekzemple:

  • "Via nutraĵo estos via kuracilo";
  • "Ekstremaj malbonoj, ekstremaj rimedoj";
  • "La vivo ĉesas kaj la arto daŭras, la okazo pasas, la sperto trompas kaj la juĝo malfacilas";
  • "La naturo agas sen majstroj";
  • "La naturo mem trovas la vojon; kvankam nescia kaj neinstruita ĝi faras tion necesan, konvenan";
  • "La fortoj de la naturoj estas la kuracistoj de la malsano";
  • "Se la naturo rezistas, ĉiuj rimedoj vanas";
  • "Tiu deziranta akiri la ĝustan konon de la medicinarto devas havi bonan emon por tio, frekventi bonan lernejon, ricevi instruon ekde la infanaĝo, esti laborema kaj havi tempon por dediĉi al la studoj";
  • "La medicinarto estas la plej nobla el la artoj, sed pro la manko de spertoj de tiuj ĝin praktikantaj, unuflanke, kaj pro la supraĵeco de tiuj juĝantaj la kuracistojn, aliflanke, ĝi estas metita, multfoje, sur malalta rango";

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]