Platono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Platono

Platono (greke: Πλάτων; latine: Plato; propre Aristokles, greke: Αριστοκλής; naskiĝis en 429 a.K./427 a.K. en AtenoEgino, Grekujo; mortis en 348 a.K./347 a.K. en Ateno) estis tre grava greka filozofo kaj fondinto de platonismo.

Li estis la plej fama sekvinto de Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte nia scio pri Sokrato kaj lia penso venis el la verkoj de Platono. Platono instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Kiel diris la usona filozofo Alfred North Whitehead, "Okcidenta filozofio nur estas piednoto al Platono, lia ombro estas sur la tuta okcidenta penso". Platono ankaŭ profunde influis kristanan penson, precipe pere de Aŭgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la Okcidento inter la jaroj 400 kaj 1250 estis plejparte platona.

En -385 li fondis sian lernejon, la Akademio, kiu funkciis ĝis la jaro 529, kiam ĝi estis fermigita de la imperiestro Justiniano pro sia nekristana instruo.

Platono verkis en la greka lingvo en plej brila stilo. En lia junaĝo li deziris esti poeto verkanta teatraĵojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis ĉi tion: ili estis verkita kiel dialogoj: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas pri iu demando, demandante kaj respondante unu la alian. Sokrato kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, fariĝas la ĉefrolanto - kaj ofte la aliaj diskutantoj fariĝas jesantoj. Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de "jes" ol iu ajn alia greka verko. El la dialogoj aperas la sokrata metodo de instruado, en kiu la lernisto estas instruata per demandoj.

La parabolo de la kaverno de Platono

La dialogoj temas pri la plej bazaj demandoj de nia ekzisteco, ekzemple:

Lia ĉefa verko estis la Respubliko (greke, Politeia). En tiu verko, Platono rezonis pri la perfekta civito aŭ ŝtato kaj per tiu pri justeco. Li diris, ke justeco kuŝas ne en la bono de la individuo, sed en la bono de la ŝtato. Fakte, en lia civito, la civitanoj kredus al mensogoj (la "nobela mensogo") kaj legus purigitan literaturon - purigita laŭ la bezono de la civito. En lia civito, kaj viroj kaj virinoj batalus en milito kaj viroj ne private havus edzinon, infanojn, domon aŭ teron. Platono kredis, ke homo estas nature nek bona, nek malbona, sed estas tute formigita de sia eduko. Kiel diris Sokrato, "Homo pekas pro nescio".

En la Respubliko, Platono ankaŭ skribas pri sia teorio de ideoj, kiun ni nomis idealismo: ĉio, kion ni vidas, tuŝas, flaras, aŭdas, kaj tiel plu, estas ne tute realaj aŭ fidindaj aĵoj, sed nur palaj speguliĝoj de la ideoj, kiuj estas la ververa realo. Lia fama ilustraĵo pri la ideoj estas la Parabolo de la Kaverno, kie la kavernanoj nur scias pri la aĵoj de la ekstera mondo per iliaj ombroj sur la muro de la kaverno. Esence ni loĝas en tia kaverno.

Poste, en sia maljunaĝo, Platono denove traktis la demandon de la perfekta civito en Leĝoj, esence per la konstitucio de utopio. Pli milda ol la Respubliko, ankoraŭ li metis la bonon de la civito super tiun de la individuo. Kaj, kvankam Platono faris leĝojn por la bono de la civito, li hazarde klarigas, ke leĝoj ekzistas por la bono de la regantoj, ne de la regatoj aŭ eĉ de la civito.

La tri verkoj Apologio, Krito, Fedono rakontas pri la proceso kontraŭ Sokrato kaj lia penso pri morto kaj la senmorteco de la animo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉar liaj disĉiploj ege adoris Paltonon, disvastiĝis multaj, parte fantaziaj anekdotoj kaj legendoj pri lia vivo.[1] Oni eĉ subtenis, ke li estis filo de la dio Apolono, lia patro estintus nur lia duonpatro.[2] Krome ekzistis ankaŭ rakontoj, kiuj celis lian mokadon kaj misfamigon.[3] Tial malfacilas trovi la historian veron. Ĉefa fonto estas la sepa letero de Platono, kiun oni nuntempe taksas aŭtentika, sed kiu tamen eĉ se ĝi ne estus de la mano de Platono mem, estus tamen taksita altvalora tiama fonto.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Genealogia arbo de Platono[4]

Platono devenis de nobela riĉa familio el Ateno. Lia patro, Ariston, konsideris sin posteulo de Kodros, mita reĝo dde Ateno; ĉiukaze unu el la prauloj de Aristono, Aristoklo, ja estis arkono en Ateno. Per sia patrino, Periktione, li estis parenco de la familio de la legenda atena leĝdoninte Solono.[5]

Li havis du pli aĝajn fratojn, Adeimantos kaj Glaŭkono, kiuj aperas en Politeia kiel dialogantoj, kaj pli aĝan fratinon, Potone, kies filo Speŭsipos iĝis posteulo de Platono kiel estro de la Akademio. Aristono mortis jam frue, Periktione edziniĝis ĉirkaŭ 423 a.K. al patrina onklo, Pirilampes, konata atenano, kiu agadis kiel sendito en la epoko de Periklo. El antaŭa geedziĝo Pirilampes havis filon, Demos, kiu iĝis duonfrato de Platono. Naskiĝis poste la pli juna duonfrato de Platono, Antifono.

Dum la duonpatro de Platono estis demokrata, familianoj de lia patrino Periktione estis oligarkianaj: ŝia onklo Kalajŝros estis ano de la konsilio de kvarcent, kiu atingis la potencon mallonge en 411 a.K. per puĉo. Ŝia kuzo Kritias estis ano de la oligarkia konsilio de la tridek (tridek tiranoj), kiu estris Atenon en 404/403 a.K. En tiu periodo ankaŭ ŝia frato Ĉarmides membriĝis en oligarkia komitato, sed estis mortigita en batalo kontraŭ la demokratoj.[6]

Infanaĝo kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kroniko de Apolodoro de Ateno Platono naskiĝis en 428 aŭ 727 a.K.,[7] laŭ la antikva tradicio en la 7-a tago de la monato Targelion (majo/junio), la mita naskiĝtago de la dio Apolono. En tiu tago festis poste - ĝis en la 3-an jarcenton - la platonanoj lian naskiĝdatfeston.[8] Jam en la 3-a jarcento disvastiĝis legendo, laŭ kiu Platono komence estis kromnomo, ligita al la greka vorto πλατύς (latine: platýs, larĝa), kio laŭdire rilatus al lia frunto aŭ brusto. Tiun aserton ne subtenas esploristoj.[9] Ankaŭ tradicio, laŭ kiu Platono komence portis la nomon de sia avo Aristoklo, estas kadre de tiu legendigo estiĝinta inventaĵo.[10] Liajn infanaĝon kaj junaĝon Platono pasigis en la tempo de la Peloponeza milito (431–404 a.K.), kiu finiĝis per la kapitulacio de lia hejmurbo.

Kiel filo de nobela familio, li ricevis atentan edukadon. Oni raportas, ke li ricevis instruadon pri sporto, gramatiko, pentrado, muziko kaj poezio. Li tamen poste bruligus siajn poeziajn junaĝajn verkojn, sed tion oni eble dedukis nur poste el liaj dialogoj.[11]

En filozofion enkondukis lin Kratilos,[12] disĉiplo de Heraklito, laŭ kiu Platono poste nomis sian dialogon Kratilos. Dudekjaraĝa li renkontiĝis kun Sokrato, al kies disĉiplaro li aliĝis. Ĝis la morto de Sokrato, ĉirkaŭ jardekon poste, li sekvis lin. Sokrato influis la spiritan evoluon de Platono kiel instruisto kaj modelo.

Forturniĝo de politiko kaj unuaj vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la milito en -404 komenciĝis en Ateno la tirana regado de la tridek oligarkiistoj, subtenataj de Sparto. Ĉar parencanoj liaj estis inter tiuj oni proponis al li partopreni la politikan vivon, kion li tamen rifuzis, ĉar la konsideris la reĝimon krimema.[13] Sed malplaĉis al li ankaŭ la politikaj kondiĉoj post la restarigo de la atika demokratio en la jaro -403. Turnopunkto en la vivo de Platono estis la ekzekuto de Sokrato en la jaro -399, kiu skuegis lin. Li taksis la ŝtatan agadon kontraŭ lian instruiston esprimo de morala putriĝo kaj pruvo de principa manko en la politika sistemo. Li ne plu vidis eblon partopreni filozofe respondece la politikan vivon en Ateno kaj iĝis akra kritikisto. Tiaj spertoj igis lin postuli ŝtaton regatan de filozofoj.[14]

Post la morto de Sokrato, Platono iris dum kelka tempo kun aliaj sokratanoj al Megara ĉe Eŭklido de Megara, kiu same estis disĉiplo de Sokrato. En siaj dialogoj Phaidon kaj Theaitetos Platono aperigis Eŭklidon kiel diskutpartnero de Sokrato.

Sekve Platono foriris al granda edukvojaĝo, kiu gvidis lin laŭ diversaj fontoj, kies vojplanoj tamen malsamas, al Kireno ĉe la matematikisto Teodoro de Kireno kaj al Egiptujo kaj suda Italujo. Detaloj kaj datoj estas disputataj inter esploristoj; oni pridubas ĉefe la fakton, ke Platono iam ajn estis en Egiptujo. Ekzistas kialoj por supozi la inventon de la restado en Egiptujo por ke Platono estu ligata al la egipta saĝectradicio. Neklaras, ĉu la edukvojaĝo estis ligata al la unua vojaĝo al Sicilio, aŭ ĉu ĝi okazis kelkajn jarojn antaŭe.[15]

Unua vojaĝo al Sicilio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ -389/-388 Platono unue vojaĝis al Sicilio.[16] Unue li vojaĝis al suda Italujo, kie en la 5-a jarcento atingis grandan influon la filozofokomunumo de la pitagoranoj, sed poste estis malfortigitaj per sangaj tumultoj. En Taranto Platono renkontis la tiam plej faman kaj politike sukcesan pitagoranon, la politikiston kaj matematikiston Arkitas de Taranto, kiu iĝis lia amiko kaj gastiganto. De Arkitas, Platono esperis ĉefe ricevi matematikajn konojn.[17] Inter la filozofoj, kiujn li renkontis en suda Italujo, ŝajne estis ankaŭ Timeo de Lokri, kiu poste iĝis la ĉefrolulo de la dialogo Timaios; tamen iuj pridubas la historiecon de tiu viro.[18] Post tio Platono veturis al Sirakuzo, kie tiam regis la tirano Dionizio la 1-a.

Raportoj pri tiu unua restado en Sirakuzo estas ĉefe legendaj kaj disputitaj. Ĉar la kontraŭigo de honesta filozofo kaj tirana reganto estis en la antikvo ŝatata literara motivo, esploristoj konsideras la transdonitajn detalojn pri la renkontiĝo de Platono kun la tirano kaj ilia disiĝo prefere skeptike.[19] Ĉiukaze Platono kontaktiĝis kun Dionizio kaj la fino estis misa por la filozofo; la opinioj de Platono kolerigus la reganton.[20] Amikiĝis tamen Platono kun la bofilo de Dionizio, Dion de Sirakuzo, kiu iĝis platonano.

La luksa vivo en la Granda Grekujo, tio estas la grekaj urboj en Italujo, misplaĉis al Platono.[21] Laŭ fontoraportoj Platono estis kaptita fine de sia vojaĝo al Sicilio kaj estis vendita kiel sklavo, sed baldaŭ liberiĝis kaj revenis al Ateno. Spartano nomata Polis vendintus lin sur la sklavobazaro de Egino laŭdemande de Dionizio, post kio la aĉetanto, iu Anikeris el Kireno, liberigis la filozofon pro boneco. Sed verŝajne Dionizio ne intervenis; plej verŝajne la hejmenvojaĝanta ŝipo estis kaptita de spartanoj aŭ eginanoj, kiu tamen militis kontraŭ Ateno.[22]

Fondo de lernejo kaj instruado[redakti | redakti fonton]

La akademio de Platono, planka mozaiko en Pompejo, 1-a jarcento.

Post sia hejmenveno Platono aĉetis ĉirkaŭ -387 grundon en la nordokcidento de Ateno ĉe la arbareto nomata Akadḗmeia (Άκαδήμεια), de la atika heroo Akademos (Hekademos), kie li ekinstruis filozofion kaj sciencojn kaj igis siajn lernantojn esplori. Subtenis lin gastfilozofoj kaj -sciencistoj, kaj ankaŭ lernintoj. Iom post iom la nomo de la arbareto transiris al la lernejo, kaj tiel la lernejanoj eknomis sin akademianoj (Άκαδημαικοί, Akademaikoí). Tiel estiĝis la platona akademio, la unua filozofolernejo en Grekujo. Instigo estis verŝajne la modelo de la pitagoraj komunumoj en Italujo. Ekzistis rivaleco inter Platono kaj Izokrato, instruisto pri retoriko, kiu iom antaŭe - ĉirkaŭ -390 - fondis lernejon pri parolado; Platono rigardis kritike la strebojn de Izokrato.[23] Sur la tereno de la akademio Platono vivis kaj instruis en la sekvaj du jardekoj.

Dua vojaĝo al Sicilio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la malbonaj spertoj de la unua vojaĝo al Sicilio, Platono ekvojaĝis post la morto de la tirano Dionizio en -367 denove al Sirakuzo. Post multaj hezitoj li fine ekiris en -366 sekve al invito de la filo kaj posteulo de la tirano, Dionizio la 2-a laŭpete de Dion, la amiko de Platono, kiu strebis al bona situacio ĉe la kortego. Platono esperis kune kun Dion influi la junan reganton per siaj politikaj ideoj, kaj tiel elprovi ilin. En la plej bona kazo li eĉ povintus krei ŝtaton laŭ la idealo de la regado de filozofoj. Dion estis pli optimisma rilate al tio ol la dekomence skeptika Platono.[24]

Evidentiĝis tamen, ke Dionizio la 2-a ne pretis je granda ŝtatreformado; lia ĉefa celo estis la sekurigo de sia daŭre menacita regado. Ĉe la kortego povis supervivi nur tiu, kiu gajnis en la tieaj intrigoj kaj potencbataloj.[25] Iam Dion partoprenis konspiradon kaj tiam estis, verŝajne fine de la somero de -366, ekzilita kaj veturis al Grekujo.[26] Post tia malsukceso ankaŭ Platono forvojaĝis en la jaro -365. Sed oni konsentis kun Dionizio, ke ambaŭ revenos, kiam la situacio permesos tion. Inter Dion kaj Dionizio ekzistis rivaleco pri la amikeco de Platono kaj Dionizio elreviĝis, ke Platono preferis Dion-on.[27]

Tria vojaĝo al Sicilio[redakti | redakti fonton]

En -361 Platono vojaĝis trian fojon - denove kontraŭvole kaj puŝata - al Sicilio. Arkitas petis lin, esperante, ke Platono havu bonan influon al la tirano, kaj Dionizio la 2-a, kiu deziris la ĉeeston de la filozofo, insistis indikante, ke la reveno de Platono estu kondiĉo al la malekziligo de Dion. Tiel Platono decidis kune kun siaj disĉiploj Speŭsipos kaj Ksenokrato ekvojaĝi sur unu el la ŝipoj senditaj de Dionizio.[28]

La decidiga dialogo kun Dionizio elrevigis Platonon. Laŭ lia prezentado Dionizio malprave supozis jam kompreni filozofiajn instruojn kaj ne volis submetiĝi al la disciplino de vera disĉipleco kaj gvidi filozofian vivon. Krome li ne malekziligis Dion kaj eĉ transprenis ties riĉajn havaĵojn.[29] En la cirkloj de la platonanoj kaj de la subtenantoj de Dion disvastiĝis la konvinko, ke nur faligo de la tirano povos plibonigi la situacion. Speŭsipo profitis de sia restado en Sirakuzo por ai tiedirekten, kion verŝajne eksciis la tirano.[30] Pro la opozicio de siaj amikoj kaj disĉiploj Platono estis suspektita.[31] Soldatoj de Dionizio, kiujn interesis la daŭrigo de la estantaj potencrilatoj, minacis lin.[32] El tiu vivoendanĝeriga situacio savis lin Arkitas, kiu intervenis el Taranto kaj ebligis lin reveni al Ateno somere de la jaro -360.

Puĉo en Sirakuzo[redakti | redakti fonton]

Post la malsukceso de la klopodoj de Platono, Dion decidis perforte agadi kun siaj sekvantoj. Subtenis kaj enkuraĝigis lin anoj de la akademio, al kiu li mem aliĝis. Platono distanciĝis de ili, ĉar li daŭre rilatis gaste al la tirano, tamen ne kontraŭstaris la agadojn de siaj disĉiploj.[33] En -357 Dion atakis kun malgranda trupo de soldatoj. Iom post sia alteriĝo sur Sicilio li sukcesis faligi Dionizion kun helpo de ties multaj malamikoj, kaj transpreni la potencon en Sirakuzo. Ĉu vere aŭ ĝis kioma grado li intencis enkonduki platonan ŝtatordon (pri kio certis Platono ĝis la fino) estas diskutita.[34] Ĉiukaze li provis modifi la konstitucion, sed renkontis kontraŭstaradon, kaj oni supozis, ke li volis starigi novan tiranan povon. Tio per multaj tumultoj kaj luktoj kondukis al lia mortigo en la jaro -354. Kiam Platono sciis pri la morto de Dion li verkis epigramon per kiu li starigis literaran memoraĵon al la amata amiko. Al la parencoj kaj subtenantoj de Dion en Sicilio li skribis la sepan leteron, kiu esprimis kaj klarigis lian kondukon.

Maljunaĝo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Papirusa fragmento P.Oxy. 3679 de Politeia. En tiu verko Platono priskribas sian idealan ŝtaton, kies taŭgeco li provas pruvi per la "pra-Ateno".

Inter aliaj:

Sekvintoj: Cicerono, Plutarko, Marko Bruto, Plotino, Aŭgusteno, inter multaj aliaj.

Verkoj de Platono en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Resumon de tiaj fontoj kun tradukaĵoj verkis Heinrich Dörrie: Der Platonismus in der Antike (Platonismo en antikvo), vol. 2, Stuttgart 1990, P. 148ff. Vidu ankaŭ Riginos (1976), p. 9ff.
  2. Dörrie (1990) p. 150–157, 404–414; Riginos (1976) p. 9–32.
  3. Resumon de kontraŭplatonaj fontoj kun tradukoj kaj komentoj verkis Dörrie (1990) p. 2ff.
  4. Parencaro laŭ Nails (2002) p. 244.
  5. John K. Davies: Athenian Propertied Families, 600–300 B.C., Oxford 1971, p. 322–326.
  6. Pri la parencaro de Platono, vidu ĉe Michael Erler, Platon, Basel 2007, p. 41f. (kun genealogiaj tabeloj); ĉe Nails (2002) p. 244 (genealogia tabelo) kaj ĉe la diversaj nomoj.
  7. Laŭ tiu fonto en la 88-a olimpikaj ludoj sub la arkono Diotimos, kiu enposteniĝis de 428 ĝis 427. Tiu tradicia, en esplorado kutime akceptita datigo estas neita de Nails (2002) p. 243–247; ŝi subtenas la naskiĝjaron de 424/423 a.K.
  8. Davies (1971) p. 333; Erler (2007) p. 43.
  9. James A. Notopoulos: The Name of Plato (La nomo de Platono), en: Classical Philology 34 (1939), p. 135–145; Davies (1971) p. 333; Riginos (1976) p. 35–38; Erler (2007) p. 42f.
  10. Notopoulos (1939) p. 141–143; Riginos (1976) p. 35, 38.
  11. Erler (2007) p. 44f.; Riginos (1976) p. 39–51.
  12. Aristotelo, Metaphysik (Metafiziko) I 6, 987a32; vidu ankaŭ Nails (2002) p. 105f.
  13. Platon, Siebter Brief (Sepa letero) 324d–325a.
  14. Platon, Siebter Brief (Sepa letero) 325b–326b.
  15. Erler (2007) p. 46–48. Vidu ankaŭ W. K. C. Guthrie: A History of Greek Philosophy (Historio de greka filozofio), vol. 4, Cambridge 1975, p. 14–16. Fontoj kolektitaj, tradukitaj kaj komentitaj de Dörrie (1990) p. 166–177, 427–453. Vidu ankaŭ Riginos (1976) p. 61–69.
  16. Tiun kutime akceptitan daton rifuzas Nails (2002) p. 129, 247f.; ŝi preferas la jarojn -384/-383.
  17. Carl A. Huffman: Archytas of Tarentum (Arkitas de Taranto), Cambridge 2005, p. 32–42.
  18. Erler (2007) p. 50, 262f.; Nails (2002) p. 293.
  19. Karl Friedrich Stroheker: Dionysios I. Gestalt und Geschichte des Tyrannen von Syrakus (Dionizio la 1-a. Personeco kaj historio de la tirano de Sirakuzo), Wiesbaden 1958, p. 100–105; Helmut Berve: Dion, Wiesbaden 1957, p. 19f.; Kai Trampedach: Platon, die Akademie und die zeitgenössische Politik (Platono, la akademio kaj la tiama politiko), Stuttgart 1994, p. 105.
  20. Trampedach (1994) p. 106; Erler (2007) p. 50; Riginos (1976) p. 74–85.
  21. Platon, Siebter Brief (Sepa letero) 326b–d; Erler (2007) p. 50f.
  22. Kolekto de fontoatestoj kaj sistema esploro troveblas ĉe Konrad Gaiser: Der Ruhm des Annikeris (La famo de Anikeris), en: Gaiser: Gesammelte Schriften (Kolektitaj skribaĵoj), Sankt Augustin 2004, p. 597–616. Vidu ankaŭ Hermann Breitenbach: Platon und Dion (Platono kaj Dion), Zürich 1960, p. 15f.; Berve (1957) p. 760; Stroheker (1958) p. 105; Guthrie (1975) p. 18f.; Erler (2007) p. 50f.; Riginos (1976) p. 86–92.
  23. Pri la konkurencrilato vidu ĉe Erler (2007) p. 51, 348f.; Malcolm Schofield: Plato in His Time and Place (Platono en sia tempo kaj loko), en: Gail Fine (eld.): The Oxford Handbook of Plato (La oksforda manlibro pri Platono), Oxford 2008, p. 47–51; Christoph Eucken: Isokrates. Seine Position in der Auseinandersetzung mit den zeitgenössischen Philosophen (Izokrato. Lia pozicio en diskutoj kun liatempaj filozofoj), Berlin 1983, ĉefe p. 107ff., 235ff.
  24. Pri detaloj vidu ĉe Berve (1957) p. 29–35, Breitenbach (1960) p. 22–27, Erler (2007) p. 55. Trampedach (1994) p. 107–109 supozas ĉe Dion ne filozofajn, sed potencpolitikajn motivojn. Vidu ankaŭ ĉe Kurt von Fritz: Platon in Sizilien und das Problem der Philosophenherrschaft (Platono en Sicilio kaj la problemo de la filozoforegado), Berlin 1968, p. 63–68.
  25. Berve (1957) p. 32–41.
  26. Berve (1957) p. 36–39.
  27. Berve (1957) p. 39f., 45f., 57.
  28. Pri tio vidu ĉe Berve (1957) p. 45–47.
  29. Berve (1957) p. 48–53, 58f.
  30. Berve (1957) p. 53.
  31. Berve (1957) p. 53–57.
  32. Berve (1957) p. 57f.
  33. Berve (1957) p. 61, 65f.; Trampedach (1994) p. 111f.
  34. Berve (1957) p. 62–114, Breitenbach (1960) p. 65–70. Trampedach (1994) p. 115–122 kaj Jürgen Sprute: Dions syrakusanische Politik und die politischen Ideale Platons (La sirakuza politiko de Dion kaj la politikaj idealoj de Platono), en: Hermes 100 (1972) p. 294–313 neas la platonan motiviĝon de Dion. Vidu ankaŭ Fritz (1968) p. 100f., 108–118, 128–135.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Platono » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»