Fedono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Φαίδων
skribita verko • dialogo de Platono
Aŭtoroj
Aŭtoro Platono
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro dialogo • Sokrata dialogo
vdr

Fedono, literumita latinigite ankaŭ kiel PhædoPhaedo; en antikva greka: Φαίδων, Phaidōn [pʰaídɔːn]), konata ankaŭ de antikvaj legantoj kiel "Pri animo",[1] estas unu el la plej bone konataj dialogoj de la meza periodo de Platono, kun Respubliko kaj Simpozio (La bankedo). La filozofia temo de la dialogo estas la senmorteco de la animo. Ĝia agado okazas en la lastaj horoj antaŭ la morto de Sokrato, kaj estis la kvara kaj lasta dialogo de Platono, kiu detaligas la finajn tagojn de la filozofo, post la dialogoj Eŭtifro, Apologio, kaj Kritono.

Manuskripto de Fedono; Codex Clarkianus (Oxford, Biblioteko Bodleian, Clarke 39).

Unu el la ĉefaj temoj en Fedono estas la ideo ke la animo esta senmorta. En la dialogo, Sokrato studas la naturon de la postmorto en sia lasta tago antaŭ esti ekzekutita per trinkado de cikuto. Sokrato estis enprizonigita kaj mortokondamnita fare de atena tribunalo pro manko de kredo en la dioj de la ŝtato (kvankam kelkaj fakuloj pensas, ke plie temas pri lia apogo al la "filozofiaj reĝoj" anstataŭ al demokratio)[2] kaj pri koruptado al la junularo de la urbo.

Engaĝiĝante en dialektiko kun grupo de amikoj de Sokrato, kiel la du Tebanoj, Cebes, kaj Simmias, Sokrato esploras kelkajn argumentojn por konfirmi la senmortecon de la animo por montri, ke estas postmorto en kiu la animo falos post la morto. Fedo rakontas la historion, ke post la diskuto, li kaj la aliuloj estis tie atestante la morton de Sokrato.

La Fedono estis por la unua fojo tradukita en Latinon el greka fare de Henriko Aristipo en 1160.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lorenz, Hendrik (22a de Aprilo 2009). "Ancient Theories of Soul". Stanford Encyclopedia of Philosophy. Alirita en 2013-12-10.
  2. I. F. Stone estas inter tiuj kiuj adoptas politikan vidon de la juĝo. Vidu la transkribon de intervjuo farita al Stone tie: [1] Por antikva aŭtoritato, Stone citas Esĥines (Kontraŭ Timarĥo, 173).