Postmorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Postmortotranstombo estas stato de homo post la morto. Tiu estas unu el la ĉefaj okupoj de religioj kaj multaj filozofiaj skoloj. La pensado pri postmorto, kaj la timo pri tio, estas sekvo de instinkto de memkonservado, komuna al ĉiuj vivantaj estaĵoj.

Transtombo estas ĉio kio estus krom la surtera vivo. Transtombo povas esti infero, purgatorio, paradizo, vaganteco, ktp. laŭ malsamaj religiaj vidpunktoj.

Estas, laŭ Seneko, precipe, du ebloj al postmorto: la neesto aŭ la esto.

Kredo je neesto[redakti | redakti fonton]

Materialistoj kredas, ke postmorto estas la fino de ekzistado, kaj diras, ke se estas nenio postmorte, oni ne timu la morton. Male, oni devas timi postmorton kaj perdas la liberecon, kiam oni devas obei religiajn regulojn.

Panteismo, kaj kelkaj pli intelektaj skoloj de Budhismo kaj eĉ de Hinduismo, akceptas ian inteligentan precipon ekster la materio, kaj kredas, ke homa animo estos ensorbiĝata[Kontrolenda lingvaĵo] en la Universan Tuton post la morto. Laŭ ĉi tiu doktrino, ĉiu homo, kiam li naskiĝas, asimilas parton de tiu principo, kiu fariĝas ties animo kaj donas al tiu vivon, inteligenton kaj senton. Post la morto, tiu animo revenas al la komuna fokuso kaj perdiĝas en la senfino, kiel guto da akvo en oceano.

Nekontesteble, ĉi tiu doktrino diferencas de materialismo, ĉar ĝi akceptas ion, dum materialismo akceptas nenion. Sed la konsekvencoj estas ĝuste samaj al individuo. Al la homo estas same esti dronita en nenio aŭ en komuna ujego; eksterminite[Kontrolenda lingvaĵo] aŭ perdite sian individuecon estas tiel same, kvazaŭ ne ekzisto, ĉar la sociaj interrilatoj nepre rompiĝas kaj por ĉiam la persona memo malaperas.

Kredo je esto[redakti | redakti fonton]

Plejparto de religioj akceptas la konservadon de memo post la morto. Al tiuj skoloj restas du eblecoj: la feliĉo aŭ la malfeliĉo post la morto.

Ekscepte al pli ortodoksa kalvinismo, la religioj diras ke la sorto de ĉiu animo post la morto dependas de personaj kvalitoj. Laŭ tiu principo, la animoj devas respondi por siaj agoj, kaj ricevi feliĉon aŭ malfeliĉon post la morto. Laŭ la religio, tiuj agoj eble estas nur moralaj, aŭ inkluzive obeon al ritojn kaj cerimonioj dum la vivo, ekzemple, fundamentismaj kristanoj kredas ke homo bezonas nepre ricevi bapton por esti feliĉa post la morto.

Ne ĉiuj religioj akceptas la principon de feliĉo aŭ malfeliĉo de la animo post la morto. Ekzemple, adventismo kaj Jehovismo diras ke la bonaj homoj estos feliĉaj, sed malbonaj homoj simple malaperos, sekve, ne estos puno al malbonaj agoj. Al klasika paganismo, ĉiuj estus iom malfeliĉaj post la morto, la bonaj homoj ne ricevus punon, sed ankaŭ ne ricevus premion en infero kaj eĉ soifus kaj malsatus se parencoj ne plu oferus manĝaĝojn al ili.

Ĉiuj skoloj kiuj akceptas la principon de feliĉo aŭ malfeliĉo de la animo post la morto, aŭ alivorte, la estontajn punojn kaj ĝuojn, esence diferencas en la naturo de tiuj punoj kaj ĝuoj, precipe per la kondiĉoj de okazigantaj unujn kaj aliajn.

Al kelkaj religioj, la puno aŭ premio venos nur en la Lasta juĝo. Al ili, post la morto, la animo dormos aŭ malaperos ĝis la fino de la mondo, kiam Dio revokis la mortintojn por juĝi ilin. Aliaj kredoj diras ke tuj post la morto, la homoj ricevos punon aŭ premion. Fine, kelkaj kredoj diras ke homoj reenkarniĝos por nova surtera vivo, kaj aliaj diras ke homoj vivu nur unufoje. Tiu tezo estas plimalpli komuna je pluraj religioj (precipe Hinduismo kaj Ĝajnismo) kelkaj apartaj skoloj de religioj ne reenkarniĝkredaj (ekzemple Druzoj, gnostikismo ktp) kaj antikvaj kaj pli modernaj filozofioj (Pitagorismo, Platonismo, individuaj pensistoj, vidu en apartaj artikoloj) kaj/aŭ tiuj de la spiritismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]