Valhalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En tiu ĉi ilustraĵo de islanda manskribaĵo de la 17-a jarcento videblas al Heimdall kovrante la Valhalpordon.

Valhalo (Walhalla, pranord-lingve Valhöll) estas restejo de la herooj mortintaj en bataloj, eterne servataj de Valkirioj, en la ĝermana mitologio.

Laŭ la mitologio, la militbravuloj vivas sub gvido de Odino, en pompa, kiras-kovrita loko, kiu ili fest-manĝas el viando de freŝe buĉita apro (kiu reviviĝas ĉiuvespere) kaj trinkas mielbieron, senfine fluanta el mamo de kaprino. Ili plenumas la tempon per batalludoj.

Ili vivas tiel ĝis okazo de la mondofino (Ragnarök), kiam ili elmarŝas tra 540 pordoj de la palaco, por ekbatali kun Odino kontraŭ la gigantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Valhalo (monumento), kreita en 1842