Odino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Odino estas esperantigo laŭ la nordia nomformo de la ĝermana dio Votano (pranorvege/praislande Óðinn, novskandinave OdenOdin, pragermane WotanWuotan, etimologie parenca al wütend, "furioza"), kiu estas unu el la ĝermanaj militdioj, precipe konata en nord-ĝermana mitologio, kie li estas la supera dio (almenaŭ en la tempo de la skribitaj fontoj).

Interese estas ke la nordia mitologio havas du militdiojn: Týr kaj Óðinn, kiuj donis, en la ĝermanaj lingvoj, siajn nomojn al mardo respektive merkredo (angle Tuesday/Wednesday, nederlande Dinsdag/Woensdag, svede tisdag/onsdag; la moderna germana konservis nur Dienstag kaj anstataŭigis la tagon de Odino per Mittwoch, "semajnomezo"). Tiro estas la dio de la simplaj militistoj, Odino de la altranguloj. Ĉar Tiro havas la saman semajntagon kiel la romia Marto, eble li eniris la nordian diaron unue; kaj la teorioj de Snorri, ripetita antaŭnelonge de Thor Heyerdahl, Odino estis historia homo kaj tribestro, postmorte diigita en la mitoj.

Laŭ la nordiaj mitoj, Odino estis filo de Burr kaj nepo de Búri, kiu siavice ekestis, kiam la pra-bovino Auðhumbla lekis ŝtonojn kovritajn de prujno kaj salo.

Edzino de Odino estis FrejaFrigg.

Odino havis multajn infanojn, kaj lia edzino ne estis patrino de ĉiuj. Lia ĉefa filo estis Toro (Þórr), kies patrino - Jorð, la tero - eble estis identa kun Freja, sed tio ne estas klara.

Kiel militdio - kaj ĉefdio - Odino havas eksterordinaran psikologion, ĉar li estas yggjungr ása, "la cerbumanto de la azoj", dio ne nur de la milito, sed ankaŭ de la poezio - laŭdire inventinto de la runoj - kaj fervora serĉanto de saĝo. Laŭ la mitoj, li iam oferis unu el siaj okuloj kaj/aŭ pendumis sin por tiu celo. Tial, li estas dio ankaŭ de la pendumitoj, kaj ĝenerale de la mortintoj, almenaŭ de tiuj, kiuj kiuj mortis honore. Male al aliaj dioj de mortintoj, li mem estas mortonta - en ragnarökr.

Odino estis la ĉefa praktikanto de sejdo (nordia ŝamanismo), kvankam tiu arto estis de la pranordianoj rigardata kiel virina kaj hontiga por viroj.

Neofta eco de ĉefdioj estas malbona konscienco, sed Odino havis tian, pro pluraj kialoj, ĉefe pro sia eraro iĝi, dum la komenco de la tempoj, adoptita frato de la giganto Loki, kiu unue helpis la diojn (interalie naskinte - kiel ĉevalino - la okkruran ĉevalon de Odino, Sleipnir, sed kiu poste iĝis ĉiam pli malica kaj fine mortigis la plej bonan dion, Baldr, tiel devigante Odinon aŭ rompi sian ĵuron aŭ lasi malbonon regi.

La armilo de Odino estas la lanco Gungnir. Liaj bestoj estas, krom Sleipnir, la du korvoj Huginn kaj Muninn, kiuj ĉiutage superflugas la mondon kaj ĉiuvespere raportas al li, kaj cetere la du lupoj Geri kaj Freki.

La hejmo de Odino estas Valhalo. Tie li ricevas duonon de la homoj, kiuj mortas en batalo, einherjar - la alian duonon ricevas Freja.

Ofte oni komparis la gajan vivon de la batalmortintoj en Valhalo kun la kristana ĉielo, sed ĝenerale oni forgesas gravan detalon: Valhalo apartenas al nia erao kaj ne estas eterna. Ĝi falos dum ragnarökr, kiam ili denove mortos en batalo. La celo de ilia ekzisto do ne estas eterna vivo, sed morto en la fina batalo kontraŭ malbono.

En la nordiaj mitoj, Odino, Toro kaj Lokio estas la tri plej oftaj rolantoj. Odino, Toro kaj Freyr cetere estas la tri dioj plej adorataj en la publika kulto.