Snorri Sturluson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Snorri Sturluson

Snorri Sturluson (117823-a de septembro 1241) estis islanda historiisto, poeto, kaj politikisto.

Li estis filo de la ambicia, kverelema kaj ruza ĉefulo Sturla Þórðarson (Hvamms-Sturla) en Hvammur en la distrikto Dalir en okcidenta Islando. Unufoje la plej potenca ĉefulo Islanda, Jón Loftsson en Oddi en Rangárvellir en Sudislando, repacigis kverelojn inter Sturla kaj proksima ĉefulo. Li decidis favore al la alia ĉefulo, sed por akceptebligi la aferon al Sturla, li invitis al li ŝtuppatrigi filon de Sturla. Estis ofta kutimo tiutempe inter nobeluloj, kaj ligis la familiojn. Do, ekde sia tria jaro Snorri plenkreskis en Oddi.

Tiutempe la bieno Oddi estis centro de islanda kulturo kaj literaturo. Tie Snorri lernis ĉio lernebla rilate al skribado islandlingva, skandinava literaturo (kiu ja tiam apenaŭ skribe ekzistis), historio k.t.p.

Kiel ankaŭ siaj fratoj, Þórður kaj Sighvatur, la relative malriĉa Snorri edziĝis al riĉa virino, kaj ekposedis multajn bienojn kaj potencon. Kaj kiel ankaŭ siaj fratoj, kaj baldaŭ nevoj, li diligente partoprenis en la multaj kruelaj malpacaj konfliktoj de la sekvintaj jardekoj (Sturlungaöld, Epoko de Sturlidoj). Baldaŭ li estis unu de la plej riĉaj kaj potencaj ĉefoj islandaj, kaj ankaŭ leĝdiranto en Alþing, sed tio estis la plej alte taksita publika ofico en Islando. Li vojaĝis multe en Norvegio kaj ankaŭ en Svedio.

Inter liaj plej gravaj verkoj (skribitaj sur bovidhaŭtoj - ne hobio por malriĉuloj) estis Edda (ofte nomata Snorra-Edda), kiu klarigas la ofte malfacilan vikingtempan poezion. Por tio necesas rakonti multe de la ĉarmaj, eksterordinaraj kaj ofte bonhumoraj legendoj kaj fabeloj de la antaŭkristana religio norda. Sia plej konata libro estas Heimskringla (Mondĉirklo) (ĉ. 1218-1228), kiu kaj arte kaj science priskribas la historion de la norvegaj reĝoj ĝis 1177. Oni ankaŭ hipotezas ke Snorri skribis unu de la plej elstaraj anonimaj islandaj sagaoj, Sagao de Egill Skallagrímsson.

Dum sia komplika politika agado, Snorri iĝis reprezentanto de la norvega reĝo en Islando, kaj verŝajne tiumaniere evitis norvegan militatakon al Islando. Sed kiam li revenis islanden, li nenion faris favore al la reĝo. Tiu serĉis aliajn reprezentantojn en Islando. La unuaj estis nevo de Snorri, Sturla Sighvatsson, kaj sia patro (kaj frato de Snorri) Sighvatur Sturluson. Tiuj forpelis Snorri al Norvegio. Kiam li revenis, ili estis mortigitaj en batalo kontraŭ la potenca estro Gissur Þorvaldsson, kiu sekve iĝis la reĝa reprezentanto islande. Tiu antaŭa bofilo de Snorri ordonis mortigi Snorri en 1241.

En Esperanto aperis:[redakti | redakti fonton]