Gríðr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gríðr
nord-ĝermana mitologia personaĵo
Verko nord-ĝermana mitologio
Informoj
Sekso ina
Specio jötun (giganto)
Kunulo Odino
Infanoj Vidaro
vdr

En la nord-ĝermana mitologio, Gríðr (norene "avareco, pasio, perforto, impeto"), foje ankaŭ transskribata Grida, estas ina jötun, do speco de mitologia estaĵo. Ŝi konscias pri la planoj de Loki mortigi la ĉefdion Toro per la manoj de la giganto Geirröd. Tamen ŝi helpas la ĉefdion, provizante lin per kelkaj magiaj donacoj kiuj inkludas paron de feraj gantoj, kaj bastonon konatan kiel Gríðarvölr. Tiuj eroj savas la vivon de Toro. Ŝi ankaŭ estas la patrino de la dio Vidaro (Víðarr), kies patro estas Odino.

Gríðr estas referencita en la poemo Þórsdrápa kaj en la verkaĵo Skáldskaparmál de Snorri Sturluson. Ŝi aŭ estaĵo de la sama nomo aperas kiel sorĉistino en la sagao Illuga saga Gríðarfóstra.