Ŝablono-Diskuto:Informkesto rolulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fona koloro[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ĉe la franca ŝablono fr:Modèle:Infobox Personnage (fiction) la fona koloro de la kaplinio kaj piedlinio estas variigebla. Ĉu ni eble faru same? --Tlustulimu (diskuto) 18:51, 12 Nov. 2015 (UTC)

Gullveig kaj fona koloro resp. bildo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke en la artikolo Gullveig ĉi tiu informkesto estas uzata. Sed ŝajnas al mi, ke la fona koloro kaj eĉ pli draste la fona bildeto ne tre bone harmonias kun nordĝermana mitologio. Do, kion fari? - Mi proponas aldonon al la parametro stilo, tiel ke ĉe la valoro mitologio aperus alia fona koloro, eble pli pala, kaj alia fona bildeto. Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:16, 4 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Kesteroj[redakti fonton]

Ĉu eblas nesti ekz informkesto homo, kiel oni faras al informkesto kantisto?

Estas kultural rolulo kiuj estas bazitaj sur hisotriaj homoj, kiel ekz Roland. Sj1mor (diskuto) 20:53, 10 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Tio principe estas bona ideo. Mi tamen ne scias ĉu tio estas facile farebla aŭ ĉu eble necesigus kompletan reverkadon de la informkesto. - Moldur (diskuto) 07:31, 11 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi deziras aldoni la prezenton de parametro P1454 al informkesto rolulo.

Kiam mi rigardas ekzemple la artikolon pri Digimon,

mi konstatas ke informkesto organizaĵo havas valoron por parametro P1454 (kio estas plurkomunikila serio)

Sed informkesto rolulo ne prezentas tion, malgraŭ mia aldono.

Mi kontrolis la vikidatumoj [1] sed ne trovis tiun parametron kaj ĝian valoron.

Ĉu iu povas kontroli kaj helpi? Mi antaŭdankas. Sj1mor (diskuto) 07:28, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Verko (listo)[redakti fonton]

9:00 Ĉu eblas kaŝi/malkaŝi la liston de verkoj en kiuj la rolulo estas menciita? ĉar ĝi povas esti tiom longa

mi rekomendas ke defaŭlte la listo estu kaŝita.

9:50 Gratulojn, jam mi faris tion. Sj1mor (diskuto) 06:52, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

La informkesto kreas larĝan vakuon antaŭ la teksto[redakti fonton]

@Sj1mor kaj Moldur: Bonvolu kompari ekzemplan paĝo kiu uzas tiun ŝablonon, ni diru Ora bovido, kun iu ajn alia paĝo, kaj vi vidos ke la informkesto kreas larĝan vakuon antaŭ la teksto. Tio malbonas, kaj sendube ne estas intencita. La informkesta programigo je unua rigardo nun aspektas tiom kompleketa, ke mi ne kuraĝas enprofundiĝi en ĝin, sed petas vin ambaŭ, kiuj lastatempe plej redaktis ĝin, trovi kaj malŝalti la eraron. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 18:06, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Tamen alia ekzempla paĝo, Digimon, ne havas la problemon. Sed en Ora bovido la larĝa blanka malpleno antaŭ la teksto devas esti de la informkesto, ĉar tie estas nenio alia, kaj se oni teste forprenas la informkeston, tuj la larĝa blanka malpleno antaŭ la teksto estas for... ThomasPusch (diskuto) 18:12, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch Dankon pro la atentigo. Kion vi intencas diri per " la informkesto kreas larĝan vakuon antaŭ la teksto"?
Mi kontrolis la Ora bovido kaj ne konstatis ion ne enorde, nek en la kodo nek en la aspekto. Sj1mor (diskuto) 18:17, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉe mi, egale ĉu mi ensalutas aŭ ne ensalutas, ĉu mi rigardas paĝon per fajrovulpo aŭ per Chrome (ankaŭ per la retkrozilo Edge), la teksto simple komenciĝas signife pli sub la unuaj linioj "Redaktado..., Vikidatumoj... (blue), Alternativaj nomoj... (grize)" ol ĉiuj aliaj tekstoj. En mia nuna literograndeco tio estas plenaj 2 centimetroj pli sube, sed la centimetroj kompreneble dependas de la literograndeco, do la nombro ne tro interesas. En Ezra (Biblio) mi nun havis la saman fenomenon, sed en Digimon, se mi teste forprenas la du kritikajn ŝablonojn plej supre ({{polurinda}} kaj {{gralima}}), strange ne. ThomasPusch (diskuto) 18:28, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kara Thomas, mi vidas la malplenan spacon en Ora bovido (proks. 3 linioj), sed bedaŭrinde mi havas neniun klarigon. Estas por mi plene mistere kial tiu aperas. - Amike, Moldur (diskuto) 18:30, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi uzas chrome. Mi malfaris miajn ŝanĝojn de hodiaŭ (en komento) kaj remetis la originalan kodon. Ĉu bonas? Sj1mor (diskuto) 18:43, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, nun bonas ĉio. ThomasPusch (diskuto) 18:44, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]