Merkredo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Merkredo estas la tria tago de la semajno, laŭ internacia normo ISO 8601. Tiu nomo venas el la franca mercredi, kiu siavice venas de la latina dies Mercurii, tago de la dio Merkuro. El tiu venas la vortoj miércoles kaj mercoledì ankaŭ.

Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la norsan dion Votanon anstataŭ Merkuro, en la angla nomo Wednesday. La germana nomo Mittwoch signifas "semajnmezo".

En multaj mondpartoj, merkredo estas la tria kaj meza tago de la laborsemajno.

Merkredo sekvas mardon kaj antaŭvenas ĵaŭdon.

Vidu: Gregoria kalendaro.

La dio Odin, laŭ kiu originas la nomo de la meza tago
La dio Odin, laŭ kiu originas la nomo de la meza tago


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.indepthinfo.com/weekdays/wednesday.shtml (angle pri la tagonomoj)